Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 27an de marto

Ĉiuj montru eĉ blufan viglecon !

Magnolio eklforas.

Granda kvanto da radioaktiveco
El la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-milion-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem. Oni supozas, ke la nuklea brulaĵo mem estas difektita.

Malbonaj influoj en diversaj kampoj
Hodiaŭ al mia hejmo venis juna dungito en la ĵurnalvendejo por kolekti la martan tarifon. Mi demandis lin, ĉu okazas iu influo de la katastrofo al la vendo de ĵurnaloj. Mi antaŭsupozis, ke la ĵurnalmondo profitas, ĉar oni volas scii pli multe en tia okazo kiel la nuna, sed lia respondo estis tute mala. Li diris, ke multaj ĵurnalvendejoj povos bankroti. En Japanio preskaŭ ĉiuj familioj abonas ĵurnalo(j)n kaj la vendejo distribuas tiujn ĉiun matenon. En tiuj paperoj nepre troviĝas multaj reklamiloj, kaj ĵurnalvendejoj finance multe profitas el tiuj, tamen nun kompanioj kaj vendejoj haltas grandan oferton de printempaj varoj, do sekve ne reklamas multe, tial la enspezo de la ĵurnalvendejoj malmultiĝis.

Tokio-Disnejlando
La katastrofo donas grandan damaĝon al diversaj kampoj. Plej serioze, laŭ mia supozo, suferas turismaj kompanioj kaj hoteloj, ĉar homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja tempo. Ankaŭ suferas fama Tokio-Disnejlando 30 kilometrojn fora de Tokio. Fine de marto ĝi estus plenaj de turistoj, sed nun ĝi estas fermita pro la damaĝo de ĉi-foja tertremo, kaj hoteloj ĉirkaŭ ĝi estas malplenaj.
La katastrofo okazas ne nur en la norda regiono Toohoku, sed ankaŭ en la gubernioj Ibaraki kaj Ĉiba en la regiono Kantoo, nome ĉirkaŭ Tokio. En Ĉiba multaj urboj, kiuj frontas al la Pacifika Oceano, estas atakitaj de la cunamo. La urbo Urajasu, kie situas tiu Tokio-Disnejlando, suferis pro elŝpruco de akvo kaj sablo el la grundo. Du trionoj de la urbo estas sur la poldero, kaj la tertremo forte skuis la molan grundon, elŝprucigante akvon kaj sablon, kaj sekve stratoj estas difektitaj kaj en iuj lokoj la grundo sinkis kaj konstruaĵoj kliniĝis. En tia situacio Tokio-Disnejlando ne povas funkcii. Iu supera mezlernejo devas translokiĝi al alia loko pro la grandskala riparado.
Printempo estas bona komerca sezono, sed en la funebra atmosfero multaj kompanioj haltas aŭ prokrastas la ekvendon de novaj produktaĵoj, kaj oni faras ĉion modeste, tial la ekonomio ŝrumpas. Iu diris en televido, ke nun estas necese, ke ĉiuj montru eĉ blufan viglecon. Konsentinte kun li, hieraŭ mi iris al barbiro por aspektigi min bela kaj nun montras al la ĉirkaŭaj homoj, ke mi tute ne estas venkita kaj vivas vigle kun espero.

Multaj Orfoj
Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, en 3 serioze damaĝitaj gubernioj oni jam trovis 22 orfojn, kiuj perdis siajn gepatrojn. En la Tertremego de Hanŝin en 1995 estis 68 orfoj.
En 1995 la tertremo okazis frumatene, tial ĉiuj familianoj estis kune kaj suferis kune, sed ĉi-foje la tertremo okazis postagmeze, kiam geknaboj estis en lernejo, aparte de siaj gepatroj, kio povos naski pli da orfoj ol en 1995. Krome la damaĝita regiono estas multe pli granda ol la regiono Hanŝin, do la nombro de orfiĝontoj fariĝos des pli granda.
En la ĵurnalo Mainiĉi (la 26an de marto) aperis foto de ridetanta 10-jara knabino Sacuki, kiu perdis sian patrinon kaj kies patro estas ankoraŭ malaperinta. Ŝi diris : “Mi perdis mian patrinon, sed mi strebas kun espero ĝis mi fariĝos plenkreska”. Ŝia avino diris : “Kiam ni enterigis ŝian patrinon, ŝi laŭte ploris, sed poste ŝi neniam ploras”.

Kuraĝigaj aferoj
 1. Hodiaŭ mia letero pri mia raportado kaj multaj kondolencaj leteroj el la tuta mondo aperis en la ĵurnalo Akahata, la organo de Japana Komunista Partio.
 2. En televido la estro de 200-jara sojsaŭca kompanio, kiu perdis ne nur la fabrikon kaj unu laboriston, sed ankaŭ valoran giston, diris : “Sed al ni restas forta solidareco, do ni nepre rekonstruos nian fabrikon”.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio