Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 21an de aŭgusto 2017 . Ĝis nun estas 2491 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 02an de aŭgusto

Hieraŭ mi revenis al Japanio el Kopenhago. Je mia ĝojo, dum la 96a Universala Kongreso de Esperanto, ĉi-jara Premio Deguĉi por elstaraj movadanoj estis aljuĝita al mi pro mia raportado pri Japanio kaj la katastrofo. En la kongresejo konatoj kaj nekonatoj foje alproksimiĝis por danki al mi pro mia regula sendado de eseoj. La katastrofo estas tre bedaŭrinda afero, sed estas iom da konsolo, ke mi povis kontribui al la suferantoj per mia Esperantaj eseoj. Mi multe dankas al mial sinceraj legantoj.
Hieraŭ mi legis ĵurnalojn aperintajn fine de julio. Ankoraŭ troviĝas multaj paĝoj kaj artikoloj pri la katastrofo, el kiuj mi tradukos aŭ prezentos kelkajn.

Simpozioj estis subaĉetitaj

Por sondi opiniojn de loĝantoj pri konstruado aŭ refunkciigo de nukleaj centraloj, la ŝtato organizas simpoziojn. En tiuj, kontraŭnukleaj homoj kaj organizoj nepre volas ĉeesti kaj esprimi sian opinion, sed ofte tiuj simpozioj estis ne tiel publikaj, kaj ĝenerale la proponoj fare de la elektraj kompanioj estas aprobitaj de la plejmultaj ĉeestantoj. Kontraŭantoj suspektis, ke tiuj aprobintoj estas mobilizitaj de la elektraj kompanioj.
En la mezo de julio fariĝis klare, ke la elektro kompanio Kjuuŝuu mobilizis homojn kaj opiniojn al la simpozio pri la refunkciigo de la reaktoroj en Genkai kaj ke tion rekomendis la guberniestro. Poste la registaro enketis pri 35 simpozioj okazintaj en la pasintaj 5 jaroj al ĉiuj sep elektraj kompanioj, el kiuj la elektraj kompanioj Ĉuubu kaj Ŝikoku raportis, ke Subministerio pri Nuklea kaj Industria Sekureco, kiu devas zorgi pri sekureco de nukleaj centraloj, proponis al ili la mobilizon.
Temante pri la simpozioj pri projekto de recirkuligo de uzitaj nukleaj brulaĵoj okazintaj en la urbo Ikata en la gubernio Ehime en junio 2006 kaj en la urbo Omaezaki en la gubernio Ŝizuoka en aŭgusto 2007, Subministerio pri Nuklea kaj Industria Sekureco proponis al la respektivaj kompanioj varbadon de ĉeestantojn, dirante : “Estos pli bone, ke venos multaj homoj kaj ili esprimos opiniojn”. Laŭ tiuj proponoj la kompanioj kolektis ĉeestantojn el kompanioj sub sia influo kaj el loĝantoj, kiuj parolis laŭ la ekzemplaro farita de la elektraj kompanioj. Post la nuklea akcidento, oni multe kritikis la registaron pro tio ke tiu subministerio tute ne laboris por teni la nukleajn centralojn sekuraj, dependante de la elektraj kompanioj. Tamen sub la eksa reganta partio, Liberala Demokratia Partio, kiu enkondukis atomenergion, tiaj agoj estis tute rekomendendaj. Nuntempe la ĉefministro Kan kaj lia partio Demokratia Partio multe perdas subtenon de la popolanoj, sed mi opinias, ke li kaj lia partio estas pli bonaj, ĉar li klare deklaras plani sendependigon de tiu subministerio kaj revizion de la nuklea politiko.

Forkuri el aŭ reveni al Fukuŝima ?

Aperis tri opinioj en la ĵurnalo Asahi la 29an de julio.

Mi revenis al Fukuŝima (s-ro Hirajama Micuo, 80-jara loĝanto en la urbo Minami-Sooma, Fukuŝima)

Mi kaj mia edzino forkuris el la domo situanta en la radiuso de 30 kilometroj de la atomcentraloj la 15an de marto kaj restis ĉe miaj gefiloj kaj gefratoj dum du monatoj, sed pro la amego al nia hejmo ni revenis fine de majo.
Nia ĝardeno estis plena de herbaĉoj, sed la sezonaj floroj bonvenigis nin. Unue ni reordigis la fridujon kaj vintrajn vestaĵojn, kaj poste mi sarkis la ĝardenon, certe malpurigitan de radioaktivaĵoj. Ĉi-jare la pluva sezono frue finiĝis. Ni volus malfermi ĉiujn fenestrojn por envenigi freŝajn ventojn kaj sekigi lavaĵojn en la ĝardeno, sed tion ni ne povas.

Miaj edzino kaj filo forlasis la hejmon (s-ro Nakamura Susumu, 44-jara instruisto en la urbo Fukuŝima)

Mi decidis rifuĝigi miajn edzinon kaj 5-jaran filon al la gubernio Jamagata, tamen tiu decido estis malfacila, ĉar mi opiniis la rifuĝigon perfido al miaj amikoj. Mi kaj miaj najbaroj kune mezuris la kvanton de radioaktiveco, interŝanĝis informojn kaj helpis unu la alian. Homoj bone zorgis mian filon en la infanĝardono, purigante la ĝardenon. Tamen mi devis decidi, ĉar eĉ en majo la kvanto de radioaktiveco ne malmultiĝis. Neniam mi aŭdis vortojn “protekti infanojn” el la buŝoj de la ŝtata kaj la gubernia oficistoj. Mi devis konstati, ke ili ne havas intencon protekti infanojn. Do estas nur ni, kiuj povas protekti nian filon. En la romano “Nigra Pluvo” temanta pri la atombombo en Hiroŝima, verkita de Ibuse Masuĵi, soldato, kiu transportas kadavron, murmuras : “Ni volus vivi en lando sen ŝtato”. Tiu frazo pikas min, kiu devas vivi aparte de miaj karaj familianoj.

Mi ne povas viziti mian familian tombon (s-ino Iŭata Fumiko, 62-jara loĝanto en la urbo Kasukabe, Saitama)

Estas tempo por mi viziti familian tombon, sed mi ne povas pro la nuklea akcidento. Ĝi situas en la urbo Minami-Sooma en la radiuso de 20 kilometroj de la nuklea centralo. Mi ankaŭ ne povas en ĝin enmeti cindron de mia patrino forpasinta en majo. Miaj familianoj ĉiam diras, ke ni estas feliĉaj, nun havante la ĉefministron Kan. Se ni estus sub la regado de Liberala Demokratia Partio, tiu kaj la elektraj kompanioj mensogadus al ni, kaŝante informojn maloportunajn al si.

Multaj japanoj tre ŝatas ĝardenadon. Kutime rikoltaĵojn ili disdonas al najbaroj kaj konatoj, sed nun ili hezitas fari tion, ĉar ili timas, ke tiuj estas radioaktive malpuraj. Tiu akcidento rompas tiajn homajn rilatojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio