Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 16an de aŭgusto

Post la laboro laboristoj kolektiĝis en la salonon de la centralo.

Longe mi volis skribi pri la situacio de laboristoj en la nukleaj centraloj, sed tempomanko malhelpis min. La 13an de aŭgusto aperis redakcia artikolo pri tiu temo en la ĵurnalo Akahata (ĵurnalo de Japana Komunista Partio), kaj mi trovis ĝin tre bona, tial anstataŭ mia verkota aritikolo, mi tradukos ĝin.

Oni ne povos regi la reaktorojn per “forĵetebla laboro”

Jam 5 monatoj pasis post la akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima de la Elektro Kompanio Tokio (TEPCO). En la tereno oni trovis lokojn treege malpurigitaj per radioaktiveco kaj krome oni havas multajn aliajn malfacilaĵojn, tial la laboro por renormaligi la reaktorojn estas treege malfacila.
Laboro en tia radioaktivigita stato povos kaŭzi al tieaj laboristoj malsanon akutan aŭ aperontan post longe. Al laboristoj, kiuj ricevis pli da radioaktiveco ol la normo difinita en la Leĝo pri laborista sano, estas malpermesite plu labori. Se oni ne povus aranĝi ĝustan kontrolsistemon pri la sano de la laboristoj, regi la reaktorojn mem fariĝus pli malfacile.

Viktimoj estas jam kalkulitaj
Ekde la komenco nukleaj centraloj estas administrataj en nenormala strukturo, nome, administrataj de malmultaj funkciuloj de la elektraj kompanioj kaj multegaj laboristoj dungitaj de subkontraktaj kompanioj. Antaŭ la akcidento en la nuklea centralo n-ro 1, sub 1000 funkciuloj de TEPCO, pli ol 9000 laboristoj laboris.
Dum la reaktoroj estas en la normala funkciado, oni ne bezonas tiom multe da laboristoj, ĉar oni povas kontroli la reaktoron kaj la sistemon en la centra oficejo, sed kiam oni faras regulan ekzamenon ĉiun 13an monaton, oni bezonas multajn laboristojn. Por tio oni kolektas portempajn laboristojn. Ĉefe tiuj laboristoj faras danĝerajn laborojn kiel kontrolon kaj riparadon de la mezuriloj kaj tuboj kaj foĵetadon de akumulita radioaktiva koto en la reaktoroj.
En la simpozio organizita de la Ligo de advokatoj, s-ro Ŭatanabe Hirojuki, membro de la asembleo de la urbo Iŭaki en la gubernio Fukuŝima, najbara urbo de la centralo, kaj apartenanta al Komunista Partio, klarigis la situacion de tiuj laboristoj :
TEPCO pagas po 50000 / 100000 enojn (500 / 1000 eŭrojn) por la unutaga laboro por unu laboristo, sed inter TEPCO kaj la kompanio, kiu dungas tiujn laboristojn, troviĝas kelkaj perantaj kompanioj, kiuj respektive enpoŝigas parton de la pagita mono, tiel ke la laboristoj ĉe la fino de tiu kompania ĉeno ricevas nur 6500 / 12000 enojn (65 / 120 eŭrojn). Ili plendas : “Kvankam ni laboras en tre severa kondiĉo en radioaktiveco, oni donas al ni neniun kompenson”.
Eĉ nun TEPCO kolektas laboristojn kaj laborigas ilin sammaniere kiel antaŭ la akcidento. La 24an de marto pluraj laboristoj estas eksponataj al radioaktiveco pli ol la normo en la subtera flako. TEPCO estis ordoninta la laboristojn eniri en tiun lokon, ne mezurinte anticipe la kvanton de radioaktiveco tie kaj ne atentigante al ili danĝeron de tiu laboro. Ĝi ne konsideris la sekurecon de laboristoj tiel grava.
Post la akcidento, la registaro plialtigis la limon de eksponaĝo de laboristoj okaze de la urĝa situacio. Ĝi celas esceptigi Fukuŝima-on el la Leĝo pri laborista sano, pretekstante la mankon de inĝenieroj kaj laboristoj.
Post la akcidento multaj laboristoj eksponiĝis al radioaktiveco, sed oni tre malrapide esploras pri la enkorpa eksponiĝo. Troviĝas pli ol 500 kompanioj, kiuj intervenas en la dungado de laboristoj, tial TEPCO ne havas sufiĉan informon pri la laboristoj. 144 laboristoj malaperis, kaj pli ol 800 laboristoj ne havas ŝancon ekzameni sin pri eksponiĝo. Vere ili estas forĵeteblaj laboristoj.

Ĝis la malkonstruo de la reaktoroj, oni establu certan sistemon
Por la malkonstruo de reaktoroj, oni bezonas multe da tempo kaj multe da inĝenieroj kaj laboristoj. En la tuta Japanio estas mankantaj tiuj laboristoj, do la registaro kaj TEPCO establu certan sistemon.
Neniam manku ekzameno de eksponiĝo pri ĉiuj laboristoj, plibonigo de laborkondiĉaro sen ekspluato de perulaj kompanioj, kuracado kaj kompenso de eksponataj laboristoj. Estas ne permesebla la sabotaĵo de TEPCO. La devo de la registaro estas devigi TEPCON teni la laborkondiĉaron bona kaj atenti sekurecon kaj sanon por laboristoj. (Fino)

Mi iom aldonas. Estas malfacile varbi homojn al la danĝera laboro en nukleaj centraloj, tial dubindaj homoj kaj kompanioj kaŝite petitaj de elektraj kompanioj varbas homojn en malriĉulaj kvartaloj en grandaj urboj kiel Tokio kaj Osako. La frapfrazo estas “Vi povas gajni monon por kelkminuta laboro tage”. Tio estas vera. Laboristoj en nukleaj centraloj ope laboras, portante mezurilon pri radioaktiveco, kaj eniras en iun lokon. Se la mezurilo alarmas post 3 minutoj, tio estas la fino de tiutaga laboro. Tiamaniere laboristoj laboras ĝis la kvanto de eksponiĝo atingos la limon. Eble TEPCO pagas al tiuj iom da kompenso kiel larmo-monon (namida-kin en la japana lingvo) kaj forpelas ilin. Kion ili povos fari ? Ili estos senlaboruloj, kaj certe volas labori en alia nuklea centralo. En tiu okazo, se iliaj nomoj estas jam informitaj al aliaj centraloj, ili ne rajtas labori, tial ili volas labori pseŭdonime, por ke ili povu denove labori en alia centralo. Mi supozas, ke tiuj malaperintoj el Fukuŝima certe laboras en alia centralo, denove pseŭdonime. Atomenergia produkto de elektro dependas de tia nigra, neĝusta bazo, subpremante homajn rajtojn de malriĉaj homoj.

Tiu ĉi artikolo legeblas en franca traduko sur la retejo de SAT-Amikaro :
 http://www.esperanto-sat.info/artic...

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio