Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 05an de aŭgusto

Detruita urbocento de Iŝinomaki fotata de la monteto Hijori la 21an de junio

Kion mi faru ?

Tiu situacio turmentis min. Kion mi devas fari ? Kion mi povos fari ?
Aliĝinte al Komuna savocentro de Iŝinomaki apartenanta al Tutjapana ligo kontraŭ katastrofoj, mi komencis labori kiel volontula helpanto. Je la 8a horo mi iras al la oficejo, kaj post mallonga kunsido mi transportas helpantojn el la tuta Japanio al loko, kiu bezonas helpon, kaj vespere mi ricevos ilin. Tiu filio estas malgranda, sed ekde la mezo de tiu aprilo venis al ĝi entute 1300 helpantoj de la suda insulo Okinavo kaj de la norda insulo Hokajdo, nome el la tuta Japanio.

Laboro de helpantoj

Tiuj helpantoj ĉefe faras laboron forĵeti kotaĵon el sub la plankoj de domoj. Iŝinomaki estas fiŝkaptista urbo, tial en iuj lokoj restas multege da putrintaj fiŝoj, kiuj eligas netoreleblan, svenigan malbonegan odoron. Helpantoj laboras en tia kondiĉo. En junio dum tia forĵetadlaboro oni trovis kadavron. La ĉefaj stratoj jam estas liberaj de rubaĵoj, sed en aliaj lokoj estas ankoraŭ en tia stato.
Alia grava laboro estas forĵeti kotaĵon el la fluiloj laŭ la stratoj. Se tiuj estas ŝtopitaj per kotaĵo, akvo ne bone fluas, sekve naskiĝas vermoj kaj muŝoj. Aliaj laboroj estas elporti putrintajn fiŝojn el la magazenoj de fiŝkaptaj kompanioj, reordigi lernejojn, helpi translokiĝojn de la rifuĝejoj. La vilaĝeto Oomagari kaj ĝia vasta kamparo estas inundita kaj eĉ nun estas sub koto. Vilaĝanoj kaj policanoj serĉas malaperintojn. Tie la tempo haltas.
Mi volas, ke la helpantoj ne revenu tuj, sed vidu vaste la damaĝitajn distriktojn, tial mi akompanas ilin al la monteto Hijori kaj al la lernejo Kadoŭaki por ke ili spertu la veran situacion. Ili jam scias per televido, kia estas la damaĝitaj lokoj, sed efektive vidi la damaĝojn kun sonoj kaj odoroj estas tute alie, ol tiuj televidaj bildoj.
Hodiaŭ mi venis el la rubaĵoj de Iŝinomaki al la urbego Sendai. La etos estas tute alia. La urbo estas vigla kaj prospera kun normale funkcianta trafika sistemo. Mi estas ŝokita de la granda diferenco inter la du urboj. Mi timas, ke poste tiu diferenco pli grandiĝos. Ankaŭ aperos granda diferenco inter familioj kun domo kaj sen domo, inter familioj, kiuj perdis siajn familianojn kaj kiuj ne, inter familioj, kiuj povas vivi en provizora domo kaj devas loĝi plu en rifuĝejo. Ni devos venki tiujn malfacilojn.
Alia problemo estas “koro”. Suferantoj volas paroli siajn spertojn, dolorojn, problemojn al aliaj homoj. Helpantoj povas malŝarĝigi ilin, aŭskultante ilin, okaze de la senkotiga laboro.
Certe atendos la loĝantojn de Iŝinomaki multe da malfaciloj, sed ĝis ni reakiros nian urbon, mi laboros per mia tuta forto.

(Fino)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio