Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 04an de aŭgusto

La 31an de julio okazis Lanterno-festivalo sur la rivero Kitakami. Tiu estas la kutima somera festivalo de la urbo Iŝinomaki, sed ĉi-jare viktimoj de la katastrofo en la urbo superis pli ol kvar mil, tial la nombro de lanternoj estis 10 mil, 5-oble pli multe, ol en la pasintaj jaroj. Sur lanternoj familianoj skribis frazojn kiel “Pace vivu en la ĉielo”, “Koran dankon pro via ĝisnuna zorgo pri mi” ktp. (Laŭ la ĵurnalo Asahi, la 1an de aŭgusto)
Hodiaŭ mi tradukos raporton pri la situacio de tiu urbo Iŝinomaki raportitan la 2an de julio de s-ro Kikuĉi Hidejuki, emerita instruisto en la urbo, kies domo bonŝance ne suferis pro la cunamo. Ekde la cunamo li laboras por suferantoj kune kun siaj amikoj kaj eksaj lernantoj. (El la organo de Kokarina-projekto)

*Kokarina estas eta muzikilo simila al okarino.

Iŝinomaki, la plej damaĝita urbo

Ĉiuj urboj kaj vilaĝoj laŭ la pacifikaj marbordoj en la regiono Toohoku estas damaĝitaj, sed precipe grave damaĝita estas mia urbo Iŝinomaki. Ekzemple la triono de la rubaĵoj pro la cunamo en la gubernio Mijagi troviĝas en Iŝinomaki. La inundita tereno de Iŝinomaki estas 73 kvadrataj kilometroj, kaj tio estas la plej granda el ĉiuj inunditaj urboj. 60% de la kampoj kaj rizkampoj kaj 70% de la fabrikoj kaj oficejoj estis inunditaj. La grado de la tertremo estis pli ol 6, sed tiun ciferon oni konstatis nur lastatempe, ĉar la sismografo estis rompita. Oni ankoraŭ ne povas diri, kiom alta estis la cunamo. Iu urba funkciulo ĉe Kultura Centro de Iŝinomaki vidis ondojn tuŝi la supron de la ponto Hijori (18 metrojn alta). La centra kvartalo estis tute inundita kaj engultita en la maron. Nur la monteto Hijori (56,4 metroj) staris meze de tiu maro kaj multaj homoj izolite pasigis du noktojn sur la pinto. 28000 familioj perdis sian domon.
3000 homoj mortis en Iŝinomaki, tiel multe, ke oni ne kapablis kremacii, tial la urbo decidis enterigi tiujn en diversaj lokoj. Proksime de mia domo estis tia loko, kie oni enterigis 200 kadavrojn. Nun oni komencis elfosi tiujn por kremacii.
Komence de junio, dum mi promenis kun mia hundo, mi aŭdis interparoladon de du gelernantoj en la mezlernejo Kadoŭaki. Tiu lernantino perdis amikon kiu apartenis al la lerneja basbalteamo. Ŝi parolis pri tiu mortinta knabo, kiu aperis en ŝia sonĝo, jene :

— “Kiel vi estis en la cunamo ? Ĉu vi suferis multe ?”
— “Jes, mi suferegis”.
— “Kiel vi fartas nun ?”
— “Mi fartas bone ?”
— “Ĉu vi havas basbalmatĉon tie ?”
— “Jes, mi havas, sed ne tiel ofte kiel ĉe vi”.
— “Kia estas la etoso tie ?”
— “Same, ... sed iom malhele”.

Ŝi aldone parolis al la knabo, kiu aŭskultis ŝian rakonton : “Tamen estis strange, ke mia mortinta amiko parolis, kuŝante surventre”.
Aŭskultante la supran interparoladon tri monatojn post la katastrofo, mi konstatis, ke ni, ambaŭ plenkreskuloj kaj infanoj, devas vivi kun peza ŝarĝo en sia estonteco.

Mia impreso : Iŝinomaki jam finiĝis


Mi kreskis en tiu kvartalo. Mi vizitis la elementan kaj mezan lernejon Kadoŭaki. En tiu tago de la cunamo, du aŭtomobiloj parkitaj en la lerneja sportejo koliziis unu kun la alia per la ondoj de la cunamo kaj ekbrulis. Tiu fajro atingis la lernejajn konstruaĵojn, kiuj brulis dum postaj du tagoj. Mi estis ŝokita vidi la damaĝegon tie same kiel tiu de la atombombo en Hiroŝimo.
Dum la unuaj 2-3 semajnoj ĉiuj devis vivteni sin per sia tuta forto. Vivlinioj kiel akvo, elektro, gaso ktp. estis tute rompitaj. En la 18a tago finfine akvo venis.
Ekde la tria tago post la katastrofo mi vizitadis diversajn lokojn en la urbo, volante scii la situacion, kunportante multajn rizbulojn kaj du du-litrajn botelojn da akvo en la dorsosako. Mi mem ne volis manĝi kaj trinki tiujn sed volis doni al suferantoj. Paŝante kaj paŝante tien kaj ĉi tien, demandante kaj demandante pri la vivo de miaj parencoj kaj amikoj, mia tiama konkludo estis, ke Iŝinomaki jam finiĝis.
En majo mi eksciis, ke mortis 3 eksaj gelernantoj, kiujn mi instruis en la supera mezlernejo Onagaŭa. Ankaŭ tiu urbo Onagaŭa suferis multe pro la cunamo. S-ro H el la tri estis rifuĝanta kun siaj du kolegoj per aŭtomobilo kaj nur li mortis. Post lia morto lia edzino naskis bebon. Li intencis transdoni sian renon al la filino, kiu suferas pro nefrito. Mi demandadis al mi : “Kial li kaj liaj familianoj devas havi tian kruelan vivon ?”
Pli ol 3000, la nombro de mortintoj, kaj 2700, tiu de malaperintoj, ne estas ĝisdatigitaj ekde la 4a de aprilo. La tuta familio, la tuta kvartalo estis detruitaj, tial oni ne povas scii, kiuj malaperis. Hodiaŭ mi legis en la ĵurnalo, ke en Iŝinomaki 15000 familioj volis loĝi en la provizoraj dometoj, sed 2000 el ili estas senkontaktaj. Kie ili nun loĝas, tion neniu povas scii.
Antaŭe estis 260 rifuĝejoj, kiujn la urbo prizorgis. La nombro de rifuĝintoj estis 60 mil, nome triono de la loĝantoj. Ankoraŭ nun 5 mil loĝas en rifuĝejoj. Troviĝis/as ne malmultaj rifuĝejoj, kiujn neniam atingis manĝaĵoj kaj aliaj necesaĵoj.
En la lasta kaj antaŭlasta semajno mi vizitis la duoninsulon Oĵika per aŭtomobilo. En la golfo Sameura troviĝas vilaĝetoj Tanigaŭa kaj Ootanigaŭa. Kiam mi estis studento, mia patro laboris tie kaj ankaŭ mi ofte vizitis tiujn, do mi havas karan memoron pri tiuj. Nun kiaj estas tiuj vilaĝetoj ? Neniu restas, nur sabla plaĝo. Eĉ ne troveblas ruinaĵoj. La vilaĝeto revenis al la stato en la epoko, kiam homoj ankoraŭ ne ekloĝis. Tio donis al mi grandegan ŝokon.

(Daŭrigota)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio