Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 26an de aŭgusto

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 26an de aŭgusto

En la politika mondo bruas multe. La nuna ĉefministro Kan Naoto eklaboris en junio 2010, sed li pli kaj pli perdis popularecon, kaj post kiam okazis la katastrofo, pli multaj homoj kritikas lin pro malrapida helpo al suferantoj. Pro tio antaŭ nelonge li devis deklari sian eksiĝon, kondiĉe, ke tri leĝprojektoj estu aprobitaj, kaj nun tiu kondiĉo estis plenumita. Hodiaŭ vespere li oficiale deklaris sian eksiĝon.
Li estas la prezidanto de Demokratia Partio, kiu okupas plej multajn seĝojn en la parlamento, tial li fariĝis la ĉefministro aŭtomate. Nun aperis kelkaj kandidatoj anstataŭ li por la prezidanteco (samtempe por la ĉefministreco). Laŭ la ĵurnalo Asahi, ili havas jenajn opiniojn pri energipolitiko (1) kaj pri refunkciigo de la nun ekzistantaj reaktoroj (2).

 Maehara : (1) Mi celas socion sen atomenergio, sed dum certa periodo ni devos dependi de tiu. (2) Aprobo
 Kaieda : (1) Parte dependi de atomenergio estas necese por stabile liveri energion. (2) Pozitiva aprobo.
 Kano : (1) Ni ĉefe dependu de recirkuliga energio, sed ni devos eviti malbonan influon al la industria agado. (2) Sen mencio.
 Noda : (1) Mi celas malpli da dependo de atomenergio, sed ni devos diskuti kun granda konsidero pri tio, ĉu ni tute nuligu la nukleajn centralojn aŭ ne. (2) Aprobo
 Mabuĉi : (1) Mi celas socion sen nukleaj centraloj. Por kompensi elektromankon, ni uzu altkvalitan vaporenergion. Ni rekonsideru la recirkuligon de nukleaj brulaĵoj. (2) Post sufiĉa konsidero ni decidu.

En la sama ĵurnalo aperis tri opinioj de legantoj :
 S-ino Ezaŭa Mizuki 46-jara : Kial ne aperas parlamentanoj, kiuj celas senatomenergian socion ? Demokratia Partio (DP) jam aprobis refunkciigon de la nuklea centralo Tomari en Hokajdo. Mi timas, ke okaze de naskiĝo de la nova ĉefministro, DP rekomencos antaŭenpuŝi la ĝisnunan atomenergian politikon.
 S-ino Ŝindoo Jukie 61-jara : Ŝajnas al mi, ke inter tiuj kandidatoj neniu povos gardi nian vivon. Mi ne volas subteni tiajn aĉajn politikistojn.
 S-ino Takitani Misaho 68-jara : Mi subtenas la nunan ĉefministron Kan, rilate al lia deklaro pri recirkuliga energio kaj haltado de la nuklea centralo Hamaoka. Nun japanoj vivas en maltrankvilo pro la akcidento, sed la industria mondo klare montras sian intencon eksporti japanajn reaktorojn al eksterlando. Ĝi denove volas havi profitcelan socion. Ni devas kontraŭi tiun movon.

Ankaŭ mi samopinias kun tiuj virinoj. Mi supozas, ke certe multaj homoj subtenas Kan pro lia politiko pri atomenergio, sed ial en ĵurnaloj aperas pli multaj voĉoj, kiuj kritikas Kan. Ĉu la industria mondo kaj monavidaj politikistoj, kiuj volas profiti el nukleaj centraloj, subaĉetis amaskomunikilojn kaj disvastigas falsan “malbonfamon” de Kan ? Kiuj el la kandidatoj deklaros realigon de senatomenergia socio ? Kiuj malaprobos refunkciigon de la nunaj reaktoroj ? Eble neniu. Tamen stultaj popolanoj opinias, ke kritiki Kan estas modo kaj ŝajnigos sin pli kleraj, ĉar multaj “saĝaj” ĵurnalistoj kritikas lin. Poste multaj bedaŭros, ke ili eksigis Kan, sed tiam jam estos tro malfrue.
Kial multaj politikistoj kaj la industria mondo ne lernas el tiu katastrofo ? Iu fama kompaniestro diris : “Sen profito, sen sekureco”. Sed li estas erara. Laŭ mi “Sen sekureco, sen profito” estas ĝusta. TEPCO malprofitas pro manko de sekureco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio