Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 10an de aŭgusto

La 18an de aŭgusto mi translokiĝos al la domo de mia forpasinta patrino, tial mi nun estas tre okupita pro la preparo. Tamen mi pensas, ke vi certe atendas mian raporton, do mi skribos, sed ne tre longe.

Ĉu oni uzu brullignojn el Rikuzen-Takada ?

La 16an de aŭgusto okazos Gozan-okuribi (Kvinmontaj Fajroj por resendi animojn al la alia mondo) en Kioto. Kioto estas ĉirkauata de montetoj, kaj sur 5 el tiuj oni skribas grandajn literojn per fajro. La plej fama estas litero “granda” (大) sur la monteto Njoi. Tiu festivalo estas konata kaj multaj turistoj vizitas la urbon por vidi belajn fajrajn literojn sur la noktaj montetoj.

Por skribi la literon “granda” oni bezonas 600 faskojn da brullignoj, 100 faskojn da pinarbo-folioj kaj da pajlo. La urbo planis uzi brullignojn el elradikigitaj pinarboj en la urbo Rikuzen-Takada. Laŭ la marbordo de tiu urbo kreskis 70 mil pinarboj, sed la cunamo detruis ĉiujn krom unu.

Urbanoj de Rikuzen-Takada bonvenigis tiun planon kaj skribis esperon, dankemon, memoron ktp. sur brullignoj, sed la urbo Kioto subite decidis ne uzi tiujn pro kritiko el la urbanoj, ke tiuj povas esti malpuraj pro radioaktiveco. En efektiveco tiuj ne estas malpuraj, ĉar la urbo Rikuzen-Takada estas 200 kilometrojn fore de la atomcentralo. Sciinte tiun decidon, venis pli da kontraŭkritikoj el urbanoj de Kioto : “Tiu decido vundis la koron de suferantoj”, “Tiu decido helpas akceli senbazan onidiron”, “Tiu decido malhonoris la urbon Kioto” ktp. La urbo deneve decidis uzi la brullignojn el Rikuzen-Takada.

La fino estis bona, sed kiam la tuta Japanio devas kunlabori por venki la malfacilon, Kioto estas vere kritikenda.

7672 geknaboj forlasis la gubernion Fukuŝima

Laŭ la eduka komitato de la gubernio Fukuŝima, 7672 geknaboj en element- kaj mez-lernejoj jam translokiĝis al aliaj gubernioj, kaj ĉirakaŭ 4500 ekvizitis aliajn lernejojn pli sekurajn en aliaj distriktoj en Fukuŝima. Dum la somera libertempo aliaj 1081 planas translokiĝi al aliaj gubernioj kaj 755 al aliaj lernejoj en Fukuŝima. Ĝis la 1a de majo lernis 165000 geknaboj en Fukuŝima, do preskaŭ 10 % de la lernantoj sanĝis sian lernejon. Se oni inkludus infanojn kaj lernantojn en supera mezlernejo, la nombro plu kreskus.

Virino 36-jara translokiĝis al Kioto kun siaj 9-jara filo kaj 1-jara filino. Ŝia edzo, instrusito, restos en Fukuŝima. Nun ŝi loĝas en la domo senpaga por unu jaro kaj ekipita per elektraj aparatoj aranĝita por tiuj suferantoj.

Ili loĝis 60 kilometrojn fore de la atomcentralo. Iun tagon ŝi sciis, ke la lernejo, kiun ŝia filo vizitis, estis pli malpura, kaj krome ŝi rememoris, ke ŝia filino ofte metis foliojn en la buŝon. Tio ŝokis ŝin. Poste ŝi mem mezuris la kvanton de radioaktiveco kaj sciis, ke en la dua etaĝo (en eŭropa domo, la unua etaĝo) la kvanto estis pli multa, kaj ŝi dormigis siajn gefilojn en la unua etaĝo. El la ĝardeno ŝi forigis la surfacan teron, tial la verda ĝardeno fariĝis bruna. Kiam pluvis, ŝi malpermesis al sia filo viziti lernejon, timante radioaktivaĵon en la pluvo.

Ŝi opinias, ke ludi ekstere estas necese por infanoj, sed en Fukuŝima tio ne eblas, kaj ŝi fine decidis translokiĝi al Kioto. Ŝi opinias, ke sano de infanoj estas la plej grava. Translokiĝo povos esti troa, sed ŝi ne volas bedauri, kiam ŝiaj gefiloj malsaniĝus pro radioaktiveco, restante en Fukuŝima.

(Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, la 9an de aŭgusto)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio