Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

Viajn mesaĝojn al lernantoj

Karaj,

Kiel mi jam skribis en mia raporto, mi komencis subteni s-inon Takadate Ĉieko,
kiu ĉiumonate mondonacas (30 eŭrojn al elementlernejano kaj 45 eŭrojn al
mezlernejanoj) al ĉiuj 130 lernantoj en la vilaĝo Tooni en la urbo Kamaiŝi, la
gubernio Mijagi, kolektante mondonacojn el multaj homoj. Antaŭe mi sendis monon
al Ruĝa Kruco, sed mi ne scias, al kiu homo mia mono iris/os, sed pere de s-ino
Takadate, mi povas vidi la rezulton. Kaj precipe mi volas helpi lernantojn.

Hodiaŭ mi petas de vi sendi vian kuraĝigan mesaĝon al la lernantoj. S-ino
Takadate volas, ke la lernantoj havu la senton aŭ konstaton, ke ĉiuj homoj en
la mondo subtenas ilin.
Se vi instruas en lernejo, pli bonvenigaj estas voĉoj de viaj lernantoj, tiel
ke en ambaŭ flankoj naskiĝos solidara kaj amika sento.
Tiu agado kongruas kun la idealo de Esperanto, ĉu ne ?

Sendu mesaĝojn de vi kaj viaj lernantoj al mi. Mi tradukos ilin en la
japanan, kaj s-ino Takadate transdonos tiujn al la lernantoj kaj samtempe
aperigos tiujn en la informiloj kaj TTT-ejo.

Mi antaŭdankas vin,

HORI Jasuo (s-ro)
hori-zonto ĈE water.sannet.ne.jp
10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio