Eriko Pac’
Perforto
Perforto ne komenciĝas,
se iu sufokas iun per la manoj.
Ĝi komenciĝas,
se iu diras :
"Mi amas vin :
vi apartenas al mi !"
Perforto ne komenciĝas,
se oni mortigas malsanulojn.
Ĝi komenciĝas,
se iu diras :
"Vi estas malsana :
vi devas fari tion, kion mi diras al vi."
Perforto komenciĝas,
se gepatroj regas siajn obeantajn infanojn
kaj, se papoj kaj instruistoj kaj gepatroj
postulas memregadon.
Perforto regas tie,
kie la ŝtato diras :
"Por kontraŭbatali la perforton
ne plu devas esti perforto
krom MIA perforto."
Perforto regas tie,
kie iu
uŭ io
estas tro alta
aŭ tro sankta
por plia kritiko
aŭ tie, kie kie la kritiko ne rajtas fari ion
krom nur paroli
kaj la sanktuloj kaj gravuloj
rajtas fari pli ol nur paroli.
Perforto regas tie, kie oni diras :
"Vi rajtas uzi perforton",
Sed ofte ankaŭ tie kie oni diras :
"Vi NE rajtas uzi perforton."
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.