Dum vintro 2009 okazis la plej grava ?enerala striko en la historio de Francaj Antiloj. Post 44 tagoj da ?enerala striko en Gvadelupo kaj 38 tagoj en Martiniko, la tieaj laboristoj sukcesis akiri interkonsenton pri diversaj ur ?aj postuloj, el kiu la plej fama estis 200-e ?ra plialtigo de la plej malaltaj salajroj. Iuj opinias, ke tiuj ĉi eventoj ne povas esti « eksportitaj » en metropola Francio. Aliaj male asertas, ke indus sekvi la ekzemplon de la antilaj laboristoj. Sed amba ? flankoj ?enerale ne precize klarigas kio ne povus esti « eksportita » kaj kio indus tion. Kaj ĉefe, eĉ se plurfoje la metropolaj laboristoj esprimis sian solidarecon al la antilaj batalantoj, neniu ?ajne cerbumis kiamaniere pli intime ligi la estontajn batalojn de metropolaj kaj antilaj laboristoj.
La sociekonomia kadro : « ekstremranda » regiono de E ?ropa Unio, kiu funkcias kadre de planteja ekonomio
Gvadelupo kaj Martiniko, kiuj konsistigas Francajn Antilojn, formale liberi ?is de kolonia statuso post la dua mondmilito. Sed praktike, la loka ekonomio da ?re bazi ?as sur eksportado (ĉefe bananoj kaj sukerkano), kaj la ekonomian povon tenas grupeto de familioj, kiuj estas idoj de sklavigantoj. Ilia monopola pozicio super la loka merkato ebligas al ili vendi varojn je prezoj 20% ?is 40%-e pli altaj ol en metropolo, dum samtempe la salajroj estas inter 20% ?is 50%-e pli malaltaj. Proksimume kvarono el la lo ?antaro vivas sub la sojlo de malriĉeco. Tamen la ekzisto de ĉi tiuj foraj departementoj ne utilas nur al la loka kapitalistaro. Ilia ekzisto ebligas al la franca ?tato posedi la trian plej ampleksan maran zonon en la mondo, kaj pagigi dogan- kaj trapas-rajtojn por la panama kanalo (danke al Antiloj) kaj por la sueza kanalo (danke al Reunio). Do, anstata ? konsistigi « ?ar ?on », ĉiu tiuj departementoj estas inter la lastaj rimedoj de la franca imperiismo.
La politika kadro : socia movado ĉefe influata de klasbatala sindikatismo
La antila laborista movado travivis multajn batalojn, kiuj ofte estis sange subpremataj. La kolektivo Ligo Kontra ? la Profitado (Lyannaj Kont Pwofitasyon), kiu organizis la batalon en Gvadelupo, konsistas el kvindeko da organizoj, interalie sindikatoj, sed anka ? asocioj. Tamen, klare montri ?as ke la spino de la kolektivo estas la potence organizita sindikato ĜUGL (Ĝenerala Unui ?o de Gvadelupaj Laboristoj), kiu ricevis pli ol 50% el la voĉoj dum la lastaj profesiaj balotoj, do multe pli ol la Ĝenerala Labor-Konfederacio de Gvadelupo (ĜLKG, 23%). La ĜUGL estas sufiĉe nova, ĉar ?i fondi ?is en 1973, surbaze de la deziro distanci ?i de la tradiciaj sindikataj organizoj, kiel montras la alvoko tiam redaktita de la fondokomitato :
« Dum la lastaj jaroj, laboristoj, kamparanoj, dungitoj el diversaj sektoroj kaj ?tatfunkciuloj organizis amasmovadajn agadojn (strikojn, manifestaciojn, ktp...) kontra ? la plifortigo de la ekspluatado de la kapitalisma klaso, de terposedanta klaso kaj de la ?tato, kiu estas je ilia servo.
La kapitalisma klaso kaj la terposedanta klaso ĉiam uzis duoblan taktikon (unuflanke mensogoj, dividaj kaj koruptaj manovroj, kaj aliflanke armita subpremo) por rompi la justan batalon de la laboristoj. La laboristoj ja atingis kelkajn sukcesojn, sed ili anka ? spertis multajn fiaskojn.
Kial do ?
La laboristoj, la kamparanoj kaj la ceteraj salajruloj ne havis sufiĉan klaskonscion ; ili ankora ? ne sciis klare kompreni kiuj estas iliaj amikoj, kaj kiuj estas iliaj malamikoj ; ili ne estis sufiĉe unuecaj kaj organizitaj. Tamen, la ĉefa ka ?zo de ĉi tiuj malvenkoj estas, ke la laboristoj estis perfiditaj de la sindikataj gvidantoj. La gvidantoj de ĉi tiuj sindikatoj kunlaboras kun la kapitalistoj, la terposedantoj kaj la kapitalisma ?tato kontra ? la laboristoj.
Sed nek la mensogoj, nek la manovroj por divido kaj koruptado, nek la armita subpremo de la kapitalisma klaso kaj de la terposedantoj, nek la perfido de la ĉefaj sindikatoj malebligis la disvolvi ?on kaj pliakri ?on de la klasbatalo. La klasoj ekzistas kaj la klasbatalo estas neevitebla.[...]
Bilancante pri siaj batalspertoj, la malriĉaj kamparanoj unue for ?etis la gvidantaron de la klaskunlaboraj sindikatoj ; ili unui ?is, organizi ?is kaj kreis du klasbatalajn sindikatajn organizojn : UKL (Unui ?o de Kamparaj Laboristoj) kaj UMGK (Unui ?o de Malriĉaj Gvadelupaj Kamparanoj). Dum la tri postaj jaroj, amba ? organizoj kunordigis du potencajn amasmovadojn kiuj montris al laboristoj de ĉiuj sektoroj, ke la regantoj de ĉiuj sindikataj centraloj estas perfiduloj.
Multaj laboristoj, ĉiusektoraj salajruloj, kaj malaltrangaj funkciuloj aprobis la sindikatan orienti ?on de UKL. Ili decidis unui ?i ĉirka ? ?i por organizi veran klasbatalan centralon. »
Tridekkvin jarojn poste, kaj malgra ? ĉi tiu radikala linio rilate al tradiciaj organizoj, la ĜUGL sukcesis i ?i la ĉefa sindikato. El ekstere estas malfacile taksi la amplekson de ?ia socia enradiki ?o. Sed la legado de ?ia retejo disponigas almena ? specimenan bildon : ?i enhavas samtempe praktikajn informojn, interalie pri la laborjuro kaj pri la aktiveco de la diversaj sindikataj sekcioj, sed anka ? historiajn analizojn pri la ĉefaj okaza ?oj rilate al klasbatalo en Gvadelupo. Kaj fakte, dum la striko, multaj el la komunikoj kaj raportoj de la LKP aperis rekte sur la retejo de ĜUGL, eĉ anta ? publikigo sur la retejo de la LKP.
La komparo kun Martiniko ebligas taksi la gravecon de ĉi tiu « subjektiva faktoro », kiu estas la ekzisto de bone organizita sindikato : en Martiniko, kie ne ekzistas ekvivalento de ÄœUGL, la movado ekis pli malfrue (la 5an de februaro), kaj la kvanto de rete disponigitaj informoj estis multe malpli abunda, dum la strataj perturboj, responde al policistaj provokoj, estis pli grandaj.
Malgra ? ?ia radikalismo, ÄœUGL, male al la metropolaj « maldekstristaj » organizoj, sukcesis kunlabori kun aliaj sindikatoj kaj asocioj por konstrui la movadon, metante sian organizan potencon je la servo de la tuta laboristaro.
Tipa ekzemplo pri duobla povo
Pluraj atestantoj substrekis, ke neniu malsatmortis dum la ?enerala striko. Ja, la strikokomitatoj organizis la nutra ?provizadon, decidante pri la prezoj de la aĉeteblaj man ?a ?oj, organizante la ruba ?kolektadon kaj zorgante pri la provizado de la benzinejo, kie prioritatis la flegistaj kaj hejmvartaj veturiloj. Kelkaj komunikoj de la Kolektivo de la 5a de februaro (Martinika ekvivalento de la LKP), similis, iagrade, registarajn dekretojn :
NUTRA ?PROVIZADO
— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 firme denuncas la troigajn prezojn de iuj komercistoj kaj terkulturistoj dum ni batalas kontra ? la tro altaj vivokostoj kaj por la aĉetpovo.
— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 informas, ke estos prenitaj decidoj por ĉi tiu semajnofino, por ke la lo ?antaro havu la eblecon provizi sin en apudhejmaj butikoj.
HEJMAJ RUBA ?OJ
— la kolektivo de la 5a de februaro 2009 informas ke ekde hodia ? la kolekto de hejmaj ruba ?oj estas organizita en la ĉefurbo por eviti la multobli ?on de malutilaj bestoj kaj eviti ĉiun sanan riskon.
(Gazetara komuniko de la 13/02/2009 07:00)
PROVIZADO PER BENZINO
Inciatite de Christian Ursulet, el la sanservo, kaj de s-ino Conconne, helpantino de la Deputito kaj Urbestro de Fort de France, okazis kunveno pri la benzinomanko kaj ?iaj eblaj sanaj sekvoj. La prezidanto de la administra konsilantaro de la Universitata Hospital-Centro, ?ia direktoro, kuracista delegito de la kolektivo CDMT, CGTM-FSM, FO de la SARA-dungitoj, la CGTM-reprezentantoj de la hidrokarbidaj transportistoj, la delegitoj el FO, CGTM, CDMT de la hospitalaj laboristoj, mastrumantoj de benzinvendejoj, delegito de la naftovendistoj, aktivulo de la CGTM pri ĉi tiu sektoro kaj ano de la kolektivo de la 5a de februaro ĉeestis.
Konklude : Ni decidis provizi kiel eble plej multajn benzinvendejojn la ?eble plej homogene sur la tuta teritorio. Aparta klopodo estis petita al la strikantaj salajruloj por sabato. Komence de posttagmezo sabate, benzino estos denove abunde havebla en Martiniko, kaj same lunde.
Aldone al la sanaj riskoj, estas klare, ke la problemo pri benzino povas limigi la partoprenon en la manifestacioj.
Ni petas ĉiujn konduti civitane. Ni petas al la lo ?antaro certigi la alireblecon de la benzinvendejoj por la provizado, ĉefe pro ?iaj riskoj.
Kaze de dan ?ero ni petis la ?oforojn de la ?ar ?a ?toj retroiri. Ni ankora ? estas en krizotempo, sekve la limigo je 30 e ?roj da ?re validas. Dankon pro via civitanemo.
(Gazetara komuniko de la 13a de februaro 2009 noktomeze.)
Krome, kelkaj lo ?antoj spontane proponis inter ?an ?i servojn. Ekzemple, la jenaj proponoj aperis sur la retejo de la Kolektivo de la 5a de februaro :
"— mi estas fi ?kaptisto, terkulturisto, legomvendisto. mi deziras aktive kontribui al la solidarĉeno...
— Bezonataj trinka ?oj kaj sandviĉa ?oj por nutri kamaradojn sur bariloj. Lasu ilin ekde lunde ĉe la cdmt en la sindikata domo dankon.
— instruisto pri la angla kaj la hispana deziras senpage helpi lernejanojn studi en
Renéville Fdefce sed bezonata estas klasĉambro"
Kolektante ĉi tiujn proponojn kaj organizante la disdonadon, la kolektivo plenumis la registradajn kaj organizajn taskojn, kiujn kutime plenumas la bur ?a ?tato. Krome, la manifestacia sekureco, kaj la delegitoj kiuj certigis la respektadon de la strikokomitataj decidoj pri nutra ?provizado certagrade anstata ?is la regajn taskojn, kiuj konsistigas la duan pilieron de la ?tata aparato.
Se la striko da ?rus, la plifortigo de ĉi tiuj organoj ebligus povotransdonon al la laborista klaso kaj starigon de proleta ?tato.
Indas anka ? rimarki, ke la nutradon interalie ebligis la lokaj produktantoj, kiuj pretis vendi siajn varojn sen uzi la amasvendejan kanalon. Ĉi tio montras, ke la retoj por konservado de kamparana agrikulturo (en metropolo : AMAP), kiuj ne povas solaj forigi kapitalismon, povas i ?i utilegaj helpantoj se ili estas ta ?ge uzitaj kadre de ?enerala striko.
E ?oj pri la movado en metropola Francio
La rapideco, la ? kiu la informoj atingis metropolan Francion indas detalan pristudon. Okaze de la milito en Gazao, pri kiu oni povas supozi, ke la redaktantoj de La Homaro (ĉiutaga gazeto ligita al la Franca Komunista Partio - FKP) ne estis rekte anta ?avertitaj, la frontpa ?o de la lundo 29a de decembro kaj la kvar unuaj internaj pa ?oj estis dediĉitaj al la bombado, kiu ekis la anta ?an sabaton je la 11a. Pri Gvadelupo, la ?enerala striko ekis la 20an de januaro, sed jam estis anoncita okaze de manifestacioj, kiuj okazis meze de decembro. Kaj tamen, la unua artikolo pri la temo datumas de la 29a de januaro, kaj konsistas el interna duonpa ?o. La nura menciita sindikato estis la ĜKLG. La unua aludo pri la eventoj sur la kovrilpa ?o datumas de la 5a de februaro, kaj la ĜUGL, ĉefa sindikato, estas citita nur ekde la 7a. La unua ĉefpa ?o dediĉita al la striko datumas de la 9a de februaro, do 20 tagojn post la eko de la movado. Kaj tamen ekzistas Gvadelupa Kompartio. Do ĉu ?i malfrue transdonis la informon, ĉu la gvidantoj de la FKP bezonis tempon por konscii pri la graveco de la situacio.
Indas substreki, ke tiu manko ne estas specifa ?o de la FKP. Rilate subtenmanifestaciojn, la unuaj por Gazao okazis jam la 30an de decembro, do tri tagojn post la eko de la milito. Dum nur la 16an de februaro, do 27 tagojn post la eko de la striko, okazis la unuaj subtenmanifestacioj por antilaj laboristoj en metropolo.
Ja 7000 kilometroj disigas la laboristojn de metropolo kaj de Antiloj. Sed multaj antildevenaj salajruloj nun laboras en metropola Francio, kaj do tuj estis informitaj de siaj familioj. Kaj por tiuj, kiuj sciis kie serĉi, franclingvaj informoj estis dekomence haveblaj sur la retejo de la ĜUGL.
Ĉi tiu malrapideco en la informotransdonado montras, ke male al la kredo de multaj « respublikistoj », ne sufiĉas esti formale membroj de la sama ?tato kaj paroli la saman lingvon por konscii pri siaj komunaj klasaj interesoj, kaj ?ustatempe ricevi la gravajn informojn.
Perspektivoj
Jam ĉe la strikofino, la antilaj mastroj ekkontestis la subskribitajn interkonsentojn, kaj interalie protestis kontra ? ?ia anta ?parolo, kiu referencis al la « planteja ekonomio ». Ekde la 7a de marto, la proparolanto de la LKP estis akuzita pri « instigo al rasa malamo kaj provo trudi subskribon ». Tuj post la strikofino, la LKP anoncis, ke ?i ne malfondi ?os, kaj ke la strikoj da ?ros en iuj entreprenoj por postuli la ?eneraligon de la interkonsento pri salajroj. Konforme al siaj interesoj, la plej potencaj mastroj faris ĉion eblan por bloki ĉi tiun ?eneraligon. Sed krome, iuj jam anoncis, ke ili ne plenumos sian promeson pagi parton de la salajroplialtigo, post la periodo dum kiu la ?tato ?in prizorgos. La malfacile akiritaj atingoj jam estas minacitaj, kaj tio montras la limojn de la moto « ni sekvu ilian ekzemplon ! ».
Ĝeneralaj strikoj jam okazis en Francio, interalie dum majo 68a, sed la tiamaj atingoj estis rapide forvi ?itaj de inflacio kaj de diversaj komplikigoj de la laborkodo. Pri majo 68a, iuj kutimas kulpigi la hezitemon de la gvidantoj de la FKP kaj de la ĜKL. Sed estas malfacile riproĉi la samon al la gvidantoj de la LKP kaj de la Kolektivo de la 5a de februaro.
Por tiuj laboristoj, kiuj da ?re referencas al ?i, internaciismo limi ?as sufiĉe ofte al sendado de subtenmesa ?oj kaj al studado de la situacio en aliaj landoj, por ĉerpi el tio spertojn utiligeblaj kadre de propraj bataloj. Sed ĉu la plej efika subteno al la antilaj laboristoj ne povus esti la organizado de komuna ?enerala striko kun la metropolaj laboristoj, surbaze de komuna postularo ? Se la metropolaj francoj ekstrikus ekde la 20a de januaro, estus malfacile al la registaro sendi soldatojn por timigi la antilajn strikantojn.
Kompreneble, tia movado ne povas okazi senprepare. Sed minimume, por ke ?i iam i ?u realisma celo, necesas klare starigi la demandon tiamaniere. Multaj salajruloj certe konsentus pri ĉi tiu perspektivo, sed ne havas konkretajn ideojn pri la maniero organizi tion. Male, multaj sindikataj respondeculoj tendencas ka ?i sian « moderecon » malanta ? la manko de precizaj informoj. Do la plej konsciaj laboristoj devus kolekti ĉi tiujn informojn por ebligi la starigon de konstruaj proponoj.
Vinko Markovo
El Sennacieca Revuo, 2009
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.