Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Afiŝoj de la usona sindikato I.W.W.
puce Bilanco pri la ĝenerala striko en Francaj Antiloj
puce Britta Gröndahl : Sindikatismo - kio estas tio ?
puce Ivo Peyraut : Historio de la franca CNT
puce Kiom da sindikate organizitaj laboristoj ekzistas ?
puce M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado

M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado


de M. Ĵ. Perlow
(Daŭrigo)


Workers Party of America (Laborista Partio de Ameriko). - En Septembro 1919, organiziĝis du Komunistaj Partioj. Dum malpli ol kvar monatoj, ili libere propagandis por Komunismo. La unuan de Januaro 1920, la registaro per invado detruis la Komunistajn Partiojn, kaj oni deklaris la Komunismon kontraŭleĝa.


Ĉar laŭleĝan komunistan laboron oni ne povis fari, tial organiziĝis la kaŝitaj Komunistaj Partioj. Ĉi-lastaj estis ĝenataj en sia propagando, ĉar ili ne povis tuŝi multe da laboristoj. Por sukcese propagandi la Komunismon, unu el la kaŝitaj Komunistaj Partioj starigis laŭleĝe organizaĵon sub la nomo "Amerika Laborista Asocio", kiu staris sub la kontrolo de l’kaŝita K.P. kaj propagandis la Komunismon sub la nomo : "revolucia Socialismo". Samtempe la maldekstraj anoj de Socialist-Partio starigis novan organizaĵon sub la nomo : "Workers Council" (Laborist-Konsilantaro), kaj oni komencis agitadon por malkaŝita Komunista Partio. El ĉi-du organizaĵoj kaj aliaj Socialist-grupoj estiĝis la "Laboristar-Partio de Ameriko".


La unua nacia Kongreso okazis en New York je la 24, 25, 26 de decembro 1921. Cent kaj dekkvin delegitoj ĉeestis, kiuj reprezentis organizaĵojn el proksimume ĉiuj ŝtatoj de la Unuiĝo.


"Workers Party" (Laborista Partio) estas la Komunista Partio de Usono, ĝia celado estas "Eduki kaj organizi la laboristan klason por forigi la Kapitalismon, kaj fondi la Laborist-Respublikon".


"W.P." konsistas el 16 laŭlingvaj sekcioj, kunigitaj en la nacia organizaĵo.


La nombro de la "W.P."-anoj estas 20 000, kaj nur 10% estas anglalingvanoj.


La partio eldonas 9 ĉiutagajn gazetojn en fremdaj lingvoj kaj 18 ĉiusemajnajn kaj monatajn eldonaĵojn en anglaj kaj fremdaj lingvoj. La oficiala gazeto de "W.P." estas la ĉiusemajna "The Worker" (La laboristo).


La agad-sekretario estas C. E. Ruthenberg, kaj la sidejo ĉe 799 Brodway, Room 405, New Jork, City, N. Y. U.S.A.



La "I.W.W." (La Industriaj Laboristoj de l’ Mondo)


Afiŝoj de la sindikato I.W.W.

El la historio de l’"I.W.W.". — En la aŭtuno 1904, ses aktivaj gvidantoj de la revolucia laborista movado kunvenis kaj, post interŝanĝo de opinioj kaj diskutado pri vivkondiĉoj de la tiama laboristaro Usona, ili decidis kunvoki pli grandan kunvenon.


Al 36 individuoj, kiu estis aktivaj en radikalaj laboristaj organizaĵoj en la Socialistpolitika movado en Usono, estis senditaj invitoj, por kunveni sekrete en Chicago, je la dua de januaro 1905.


Je la fiksita dato la konferenco malfermiĝis kun 30 ĉeestantoj, ellaboris la Industrian Unuiĝdeklaracion kiu porvokis kunvenon en urbo Chicago, ke la 27 junio 1905 en la intenco formi organizaĵon konforme al la principoj deklaritaj en la deklaracio.


Tiu tria kunveno malfermiĝis kun 186 delegitoj el 34 Ŝtatoj, distriktoj, naciaj kaj lokaj organizaĵoj, kiuj kune reprezentis ĉirkaŭ 90 000 anojn,. Kaj tie la "I.W.W." naskiĝis.


La "I.W.W." estas klasbatala organizaĵo, kiu laboras por forigi la kapitalismon kaj starigi Industrian Komunistan Socion. Ja, la "I.W.W." ne kredas je politika batalado, sed nur je ekonomia, kaj tial la formo de organizaĵo de "I.W.W." estas laŭindustria. "I.W.W." kredas, ke nur unu granda unuiĝo de ĉiuj laboristoj organizitaj laŭ Industrioj povas detrui la Kapitalistan Socion.


La Principoj de "I.W.W." — La laborista klaso kaj la mastra klaso havas nenion komunan. Inter ili ne povas esti paco tiel longe ĝis malsato kaj mizero ekzistas ĉe milionoj da laborantoj dum bonstatas eta malplimulto da mastroj.


Inter ĉi-du klasoj batalado nepriĝos ĝis la tutmonda laboristaro organiziĝos kiel klaso, ekprenos la teron kaj maŝinaron kaj forigos la salajrosistemon.


Pro la centralizigo de la industrioj la metiunuiĝo fariĝas senpova batalilo kontraŭ la ĉiam kreskanta povo de la posedanta klaso. La metiunuiĝo kreas kondiĉaron kiu, en la sama industrio ebligas tion, ke iu parto el la laboristaro domaĝas alian parton en la porsalajra batalo. Krom tio la metiunuiĝo ebligas al la mastro erarigi la laboristojn en la kredo, ke la labor-klaso havas komunan intereson kun la majstro-klaso.


Ĉi tiu situacio estas ŝanĝenda. La intereso de la laboristaro devas esti subtenata, kaj povas esti nur per organiz-formo tia, ke ĝia anaro en iu ajn industrio (aŭ en ĉiuj industrioj, se estas necesa) povu ĉesi laboron kiam unu striko aŭ lokaŭto ekiĝas en iu ajn industrifako. Tia amasa movado malpliigas la riskojn de la strikantoj kaj perturbas la batalplanojn de la mastroklaso.


Anstataŭ la konservativan deziron "bona salajro por bona laboro", ni devas surskribi sur nian standardon la revolucian postulon "For la salajrismon !".


La historia misio de la laboristklaso estas forigi la kapitalismon. La produktanta armeo devas esti organizita, ne nur por la ĉiutaga batalo kontraŭ kapitalistoj, sed ankaŭ por daŭrigi la produktadon, kiam la kapitalismo estos renversita... Organizita industrie, la laborklaso formu la strukturon ekonomian de la socio fondota.

* * *


De ĝia komenco, de ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, I.W.W. estas persekutata, kaj ĝia suferplena historio jam famiĝis tra la mondo. Ne estas eble elkalkuli ĉiujn krimojn faritajn kontraŭ I.W.W. Sed, kiel ilustraĵon mi nur citu kelkajn : En la jaro 1912, en la urbo Lawrence (Mass.), dum la teksindustria striko, ĉirkaŭ 900 I.W.W-anoj estis malliberigitaj. En la jaroj 1912-1913, 1800 estas enkarcerigitaj okaze de la teksindustria striko en Paterson, N.Ĵ. En 1918 en Bisbee, Ariz. 1164 laboristoj, plejmulte el ili anoj de de I.W.W., estis perforte ekzilitaj kaj dum la milito 1327 anoj de I.W.W. estis malliberigitaj.


Gudroŝmiro, plumizo, torturoj de la lango kaj eĉ ellangigo, batado... jen kelkaj el la korpaj turmentoj faritaj de la policistoj usonaj sur la I.W.W.-anojn. Kaj tio ne sufiĉas : ilia havaĵo estas konfiskita, ĉia civit-kaj memdefenda rajtoj deprenitaj, kaj fine enkarcerigo aŭ ekzilo ktp. ktp.


La nuna stato de I.W.W. — La nombro de I.W.W.-anoj estas pli ol 50 000. Sed pli ol unu kaj duonmiliono da membrokartoj estas eldonitaj. La anaro de I.W.W. konsistas el migrantaj laboristoj : segistoj, agrikulturistoj, konstruistoj, martransportistoj, metallaboristoj, teksistoj kaj fervojistoj.


La I.W.W. konsistas el 29 Industriaj Unuiĝoj. Ili estas : Fako de Terkulturo, kvar industriaj Unuiĝoj ; fako de Konstruo, tri industriaj Unuiĝoj ; fakoj de Minejoj, tri industriaj Unuiĝoj ; fako de Fabrikado kaj Ĝenerala Transportado, kvin industriaj Unuiĝoj ; fako de Publika Servo, ses industriaj Unuiĝoj.


La leĝfaranta organaro de I.W.W. estas la ĝenerala kunveno, la Industri-Unuiĝaj kunvenoj kaj la Industridistriktaj kunvenoj.


La administra organaro de I.W.W. estas la Ĝenerala Administrularo, la ĝenerala Sekretario-Kasisto kaj la Sekretarioj de la Industri-Unuiĝoj.


La nunaj eldonaĵoj de I.W.W. estas dudek ĉiusemajnaj gazetoj (kiuj estas eldonataj en angla kaj fremdaj lingvoj) kaj ankaŭ ĉiumonataj bultenoj de Industriaj Unuiĝoj.


La Sidejo de I.W.W. estas :

1001 W. Madison Str., Chicago, ill. U.S.A.


El Sennacieca Revuo, 1923, p9-10

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio