sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Kiom da sindikate organizitaj laboristoj ekzistas ?



La organo de la Amsterdama Sindikat-Internacio donis en n-o 5 resumon pri la sindikatmovado tutmonda. Laŭ tiu ĉi resumo en jaro 1928 ekzistis sindikate organizitaj laboristoj :

en nombro elcento
Eŭropo 35 392 681 80,1
Usono 6 947 296 15,7
Aŭstralio 1 O18 457 2,3
Azio 742 194 1,7
Afriko 90 497 0,2


Kompare al la jaro 1927 malgrandiĝis la tutnombro de 46 887 060 al 44 190 525. Laŭ sciigo de la IGB (Internacia Sindikat-Asocio) ĉi tiu manko rezultas ĉefe pro la okazaĵoj en Azio. En Eŭropo la tutnombro kompare al 1927 plialtiĝis je 1 455 297. 18 landoj partoprenis la altigon, dum 11 landoj montris malaltiĝon. El Turkio al IGB ne estas konata la membronombro.


Ameriko montras plialtiĝon en Usono, sed en Meksiko malaltiĝon. En Aŭstralio oni notas plialtiĝon. En Azio la efektiva malaltiĝo estas 2 955 606, al kiu ĉefe Ĉinio partoprenas. La malaltiĝo en Afriko sumiĝas je 53 836.


Laŭ la IGB-informoj la nombroj dispartiĝas al diversaj sindikataj tendencoj (dum jaro 1928) jene :

Libersindikatoj (Amsterdam) 19 862 307 en 57 landoj
Komunistaj (Moskvo) 11 706 462 en 29 landoj
Religiaj 2 120 562 en 17 landoj
Sindikalistaj 323 043 en 25 landoj
Diversaj 10 177 107 en 42 landoj


La Amsterdam-aj organizoj en Eŭropo nombras 13 991 143 membrojn, en Usono 5 548 794, en Aŭstralio 50 000, en Azio 227 685, en Afriko 38 885.


La komunistaj organizoj en Eŭropo nombras 11 582 764 (precipe en Sovetio 11 060 000), en Ameriko 46 978, en Azio 74 452 (fine de 1927 2 805 000) , en Afriko 3 612, en Aŭstralio 0.


Laŭ I. N. O.
El Sennaciulo, la 18an de septembro 1930

Sama rubriko :


puce M. Ĵ. Perlow : Usona Socialista Movado

puce Afiŝoj de la usona sindikato I.W.W.

puce Bilanco pri la ĝenerala striko en Francaj Antiloj

puce Britta Gröndahl : Sindikatismo - kio estas tio ?

puce Ivo Peyraut : Historio de la franca CNT

puce Kiom da sindikate organizitaj laboristoj ekzistas ?




Supren