Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 13an de marto

Mi ellitiĝis je la 7a kaj tuj ŝaltis la televidilon. Mi tre timis la malboniĝon de la funkcio de la nukleaj centraloj. Jam en la lasta vespero, okaze de la eksplodo de la kovrila domego de la unua centralo, 150 homoj estis surverŝitaj per eliĝinta nuklea gaso. La registaro diras, ke tiu kovrilo estas simpla kovrilo kaj ne rilatas al la grava akcidento, sed ĉu tio estas vero ?
Televido diris, ke ankaŭ en la tria centralo ekestis malbonordo pri la malvarmigo. Je la 9:08 por malvarmigi la fornon oni komencis enverŝi akvon ĉirkaŭ ĝi, sed tio ne glate iris, do oni antaŭvidas la eblecon de eksplodo same kiel en la unua centralo.
La registaro diris, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedoj por haltigi la fornojn, kaj ke 70-80 mil loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj devos evakuii.

Tagmeze venis telefono el mia amiko en Hokongo, kiu planas viziti min la 23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava novaĵo.
Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne ordinara okazos.

Vespere la registaro klarigis jenajn aferojn :
1. La grandeco de tiu tertremo estis magnitudo 9,0 laŭ la rekalkulo de la forteco. Jen estis la plej fortaj tertremoj de la 1950-aj jaroj :
 1952 Kamĉatko 9,0
 1957 Aleŭtoj 9,0
 1960 Ĉilio 9,4
 1964 Alasko 9,4
 2004 Indonezio 9,0
 2011 Japanio 9,0
Ĉi-foja tertremo estis kaŭzita per la movo de la tavolego 500 kilometrojn longa kaj 200 kilometrojn vasta, kaj daŭris pli ol 5 minutoj.

2. Damaĝoj konataj ĝis la vespero :
 Mortintoj : 1049
 Malaperintoj : pli ol 1000
 Malaperintaj vilaĝ(et)oj : pli ol 10
 Frakasitaj domoj : 5700
 Rifuĝintoj : 310 mil en 1892 rifuĝejoj

La policestro de la gubernio Mijaĝi esprimis sian antaŭvidon, ke nur en lia gubernio mortintoj superos 10 mil. Li povas esti prava. En la urbo Minami-Sanriku 10000 el 17000 loĝantoj malaperis. En tiu urbo la du-etaĝa urbodomo tute malaperis kaj la 4-etaĝa betona hospitalo estis inundita ĝis la kvara etaĝo. En la urbo Rikuzen-Takada 15000 el 23000 loĝantoj malaperis kaj 5000 domoj estis tute frakasitaj. Certe estas aliaj vilaĝetoj laŭ tiu marbordo, kiujn oni ankoraŭ ne povas kontakti, kaj tie estas senhelpaj viktimoj.
Al tiuj rifuĝintoj mankas benzino, petrolo, elektro, gaso, akvo, kovriloj, medikamentoj kaj manĝaĵoj. La surteraj vojoj estas blokitaj per betonaj kaj lignaj rubaĵegoj, do oni planas transporti la necesaĵojn de la maro, helpe de la japana defendkorpuso kaj eĉ de la usona aviadilŝipo Donald Regan kaj aliaj militŝipoj.

3. Manko de elektro
Ne nur en la damaĝitaj regionoj sed ankaŭ en aliaj gubernioj ĉirkaŭ Tokio mankos elektro, ĉar multaj elektraj centraloj estas damaĝitaj. Por konkeri tiun malfacilon la registaro instrukciis al la Elektro Kompanio Tokio, ke ĝi liveru elektron vice de unu distrikto al la alia, kaj al kompanioj kaj la popolanoj, ke ili ŝparu elektron.

Vespere la ĉefministro Kan aperis en televido kaj esprimis sian kondolencon kaj kompaton kaj petis kunlaboron de la tuta popolo, apelaciante : “Japanio povas certe venki tiun malfacilegon !”

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio