6 9 monatoj estas necesaj
La 17an de aprilo la elektro Kompanio Tokio publikigis programon ĝis la kvietigo de la nukleaj reaktoroj jene :
La unua etapo : 3 monatoj
La dua etapo : 3 6 monatoj
Tamen estas nebule, ke oni povos bonorde sekvi tiun programon, ĉar en la reaktoraj konstruaĵoj estas plene de densa radioaktiveco.
Al tiu programo loĝantoj rifuĝintaj pro radioaktiveco reagas jene :
(La ĵurnalo Asahi, la 18an de aprilo)
Mortoj superis malaperojn
Finfine la nombro de mortoj superis tiun de malaperintojn. Laŭ la polico je la 18a horo de la 18a de aprilo mortoj estis 13895 kaj malaperoj 13864.
Ĝis la 9a de aprilo laŭ la ĵurnalo Asahi, kaj poste laŭ la Buroo de polico.
Oftaj tertremoj
Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis pri oftaj tertremoj. Hodiaŭ mi havis pli detalan informon pri tio, do mi denove skribos pri tiu temo :
Laŭ la meteologia agentejo, ĝis la 15a de aprilo okazis posttremoj de la Granda Tertremo jene :
M7-klasaj 5 fojoj
M6-klasaj 72 fojoj
M5-klasaj ĉirkaŭ 500 fojoj
Ĝis tiu ĉi Granda Tertremo averaĝa jara ofteco de tertremoj de pli ol M5 estas 150 250, do dum tiu unu monato okazis 2-3-oble pli multaj tertremoj ol en averaĝa jaro. Tiuj tertremoj okazis en kaj ĉirkaŭ la zono de 500 kilometroj de sudo al nordo kaj 200 kilometroj de oriento al okcidento, sed aliaj ankaŭ en aliaj lokoj. Post la Granda Tertremo ŝanĝiĝis la strukturo de la forto direktanta al la japana insularo. Pro tio aktiviĝis tertremoj kaj 10 vulkanoj inkluzive monton Fuĵi en la orienta parto de Japanio.
La agentejo plej timas la okazigon de tertremo de M8-klaso en la maro ekster la Granda Tertremo. Tiu povos kaŭzi grandan cunamon denove. Alia timo estas tertremo okazonta sub Tokio, kie kruciĝas tri platoj : Tera plato, Pacifikoceania plato kaj Filipina plato. Eĉ la pli malgranda M6-klasa tertremo povos kaŭzi grandan damaĝon.
(La jurnalo Asahi la 17an de aprilo)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.