Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de decembro
puce La 07an de decembro
puce La 09an de decembro
puce La 11an de decembro
puce La 15an de decembro
puce La 19an de decembro
puce La 23an de decembro
puce La 31an de decembro

La 07an de decembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 7an de decembro

7_12

Ankaŭ hundoj kaj katoj suferas
pro la akcidento de la nukleaj reaktoroj.

Kiel terura estas la akcidento de nukleaj reaktoroj, kaj kiamaniere loĝantoj estas facile forĵetitaj de la registaro, oni povas vidi en la hodiaŭaj ĵurnaloj.

Certe estos eterne neloĝeblaj lokoj

Nun la urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la akcidenta centralo estas dividitaj en du grupojn : la distrikto inter la radiuso de 20 kilometroj estas nomita “Gardata distrikto”, en kiu estas malpermesite loĝi, kaj la alia estas “Distrikto por laŭplana evakuado”, el kiu oni prefere fuĝu.
La registaro komencos esplori la planon dividi tiujn du grupojn en tri, nome :
 1. La distrikto de malpli ol 20 milisivertoj da radioaktiveco, en kiu la plej frue en la venonta printempo homoj povos loĝi en tiu distriko.
 2. La distrikto de inter pli ol 20 milisivertoj kaj malpli ol 50 milisivertoj, en kiu en kelkaj jaroj homoj povos loĝi.
 3. La distrikto, kie troviĝas pli ol 50 milisivertoj, en kiu post kelkaj jaroj, aŭ plej malfrue post kelkdek jaroj, homoj povos loĝi.
Troviĝas la distriktoj 3 en la urboj Ookuma, Futaba, Namie kaj Iitate. Plejmulte da loĝantoj en tiuj distriktoj ne povos reveni hejmen dum sia vivo. Ili perdos sian hejmen preskaŭ eterne.

Kompenso al la rifuĝintoj

La registara komitato pri kompenso pro la nuklea akcidento decidis la novan instrukcion pri la kompenso al 1,5 milionoj da rifuĝintoj en 23 urboj kaj vilaĝoj (ĉirkaŭ kvarono de la loĝantoj de la gubernio Fukuŝima).
Kiam la komitatestro s-ro Noomi klarigis la 6an de decembro, ke la kompenso al infanoj kaj gravedaj virinoj estos po 400000 enoj (4000 eŭroj) kaj tiu al aliaj estos po 80000 enoj (800 eŭroj), el la ĉeestantoj aŭdiĝis kolekrioj. Laŭ la enketo farita de neregistara organizo “FoE Japanio” la averaĝa elspezo por la evakuado (translokiĝo kaj lumono de nova domo ktp.) estis 726000 enoj (7260 eŭroj). Multaj homoj perdis sian laboron kaj apenaŭ vivas. En multaj familioj, familianoj devas aparte loĝi, kaj pro tio rifuĝintoj devas multe elspezi. Krome ili ne scias, kiom longe tiu nestabla vivo daŭros.
S-ino Umeda Kijomi 48-jara diras : Ni ricevos 1,36 milionojn da enoj. Por gardi la sanon de tri infanoj mi ekipis ĉiujn 5 ĉambrojn per aerpurigilo. Se TEPCO pensus, ke la unufoja pago de la kompenso estos la fina solvo, tio estus granda miskompreno. Oficistoj kaj laboristoj de TEPCO kunlaboru kun la loĝantoj por purigi la urbon. Ili tute ne estas sinceraj”.
(Laŭ la ĵurnalo Asahi la 7an de decembro 2011)

Cezio en pulvora lakto

La 6an de decembro la kompanio Meiĵi publikigis, ke ĝi detektis maksimume 30,8 bekerelojn da cezio por 1 kilogramo el sia pulvora lakto “Meiĵi-step” la 3an kaj la 4an de decembro. Tiu kvanto estas malpli granda ol la provizora normo de 200 bekereloj, sed la kompanio estas preta interŝanĝi tiujn produktitajn en la urbo Kasukabe, najbare de Tokio, inter la 14a kaj la 20a de marto, per la novaj. La kompanio klarigas, ke la kruda lakto por tiu pulvora lakto estis produktita antaŭ la 11a de marto, sed eble kiam oni sekigis la lakton, miksiĝis radioaktivaj substancoj el la reaktoroj de Fukuŝima.
La ministerio de bonfarto kaj laboro diris, ke unuan fojon oni detektis cezion el la pulvora lakto, kaj ke la lakto pli maldensiĝos, kiam beboj trinkos ĝin, do la tiu kvanto da cezio ne influos ilian sanon malbone.
Beboj estas la plej malfortaj. Estas strange, ke la respondeculoj senprokraste deklaras negravecon de la malpurigita lakto.

Ankaŭ bestoj

300 hundoj kaj katoj kaptitaj en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo vivas en du instalaĵoj en la gubernio Fukuŝima. Oni supozas, ke antaŭ la katastrofo vivis en tiu distrikto 10 mil hundoj kaj katoj, el kiuj 30% mortis en la cunamo kaj aliaj 20% estas jam prizorgataj de volontulaj organizoj. Kiam okazis portempaj hejmenrevenoj de la loĝantoj ekde majo, oni kaptis 700. El tiuj restis 300 en tiuj instalaĵoj, kaj aliaj estas jam redonitaj al la posedantoj.
En tiu instalaĵo deĵoras unu animalkuracisto kaj 7 volontuloj, sed ili ne povas fari sufiĉe da prizorgoj al la bestoj pro manko de homforto.
(La ĵurnalo Mainiĉi la 17an de novembro)

Hundoj kaj katoj estas pli feliĉaj, ol sovaĝaj bestetoj kaj insektoj, kiuj certe suferas sen homa zorgado. Ĉu ili bonorde povos naski idojn ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio