Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de majo 2012
puce La 24an de majo 2012
puce La 25an de majo 2012
puce La 27an de majo 2012
puce La 28an de majo 2012

La 05an de majo 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 5an de majo 2012

Ĉiuj 54 nukleaj reaktoroj ĉesis funkcii

La 5an de majo estas Tago de geknaboj. En tiu ĉi tago ni povis donaci tre bonan donacon al ĉiuj geknaboj. Nuklea reaktoro Tomari en la norda insulo Hokajdo ĉesis funkcii pro la regula ekzameno je 23:03. Rezulte ĉiuj 54 reaktoroj en Japanio nun ne funkcias.
Antaŭ la katastrofo ni havis 54 nukleajn reaktorojn, sed pro la katastrofo 4 reaktoroj en Fukuŝima estis tiel severe damaĝitaj, ke ili estis oficiale forĵetitaj en aprilo, kaj aliaj 49 jam haltis pro akcidentoj aŭ ekzamenoj. Dum la lastaj 42 jaroj ekde 1970 unuan fojon ĉiuj reaktoroj ĉesis funkcii.
Post la katastrofo la registaro antaŭvidis, ke ĉiuj reaktoroj haltos, kaj faradis diversajn komploton kaj minacon por refunkciigo de kelkaj reaktoroj, prezentante “kriterion de refunkciado”, tamen tiu kriterio estas tre malpreciza, favore al la elektraj kompanioj. La registaro volis/as permesi la refunkciadon, kondiĉe ke la elektraj kompanioj faros “stresan teston de la reaktoroj” kaj preparos la planon pri ĉefstabejo ekipita per amortiza funkcio. La registaro “garantiis la sekurecon” de la reaktoro Ooi en la gubernio Fukui, sed tio tute ne estas akceptebla por la rilatantaj gubernioj. Krome, oni ankoraŭ ne finis la analizon de la nuklea akcidento en Fukuŝima. Kiamaniere la registaro povas garantii la sekurecon ? Tute ne komprenebla afero por ĉiuj. En tiu situacio la registaro ne povis trudi la refunkciigon, kaj venis la 5a de majo.

En diversaj lokoj okazis manifestacio pri tiu memorinda tago. En Tokio kunveno “La tago sen nukleaj reaktoroj, Adiaŭon al atomenergio” okazis kun 5500 partoprenantoj. Unu el la organizantoj, verkistino Saŭaĉi Hisae, salutis : “Ŝajnas, ke la registara politiko pri atomenergio estos ne ŝanĝabla, sed se ĉiuj protestos, tio povos ŝanĝi la politikon”. Kritikisto s-ro Uĉihaŝi Kacuto salutis : “Ek de hodiaŭ la atomenergio-subtenantoj nove komencos fari komploton. Ni havu povon antaŭvidi la estontecon kaj batalu por elservigi ĉiujn reaktorojn”. Hejme mi kaj mia edzino tostis por festi la memorindan 5an de majo.

Manifestacio por festi la haltigon de la lasta nuklea reaktoro en Japanio

Hodiaŭ mi versis jenan poemaĉon.

Varman mondon sen nukleaj reaktoroj

Kiam mi scias, ke elektro venas de nukleaj reaktoroj,
Kial oni uzas tiajn danĝeraĵojn, mi demandas min,
kaj mi sentas min malvarma.
Kiam mi scias, ke elektro venas de termoelektraj reaktoroj,
ĉar oni uzas petrolon kaj karbon,
mi sentas min ne varma.
Kiam mi scias, ke elektro venas de hidroelektraj reaktoroj,
kvankam mi ne ŝatas betonajn digojn,
mi sentas min varmeta.
Kiam mi scias, ke elektro venas de sunenergio,
Ĉar ĝi estas beno de la naturo,
Mi sentos min varma tutkorpe.

En la bela, maja suno
mi sentas vivĝojon.
Nur sciante, ke ĉiuj nukleaj reaktoroj haltis,
Mi sentas min tiel varma.
Kiam ĉiuj nukleaj reaktoroj malaperos,
Kiel varma estos la tuta mondo !

Haltado de ĉiuj nukleaj reaktoroj en Japanio
Tiom varmigas min,
Tio estas mia nova eltrovo.
Ĉiuj malbonaĵoj en la mondo fontas
certe de nuklea energio.
Ni plu batalu senlace,
por ke ĉiuj nukleaj reaktoroj elserviĝu,
por ke ni ĉiuj sentos nin vere varmaj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio