Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de majo 2012
puce La 24an de majo 2012
puce La 25an de majo 2012
puce La 27an de majo 2012
puce La 28an de majo 2012

La 24an de majo 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 24an de majo 2012

Kien flosas rubaĵoj el Japanio ?

La cunamo de la 11a de marto 2011 detruis ĉion en sia vojo kaj kunportis la detruitaĵon al la maro. Restis kvantego da rubaĵoj en la fundo de la maro, sed ankaŭ kvantego da ili ekflosis orienten en la Pacifika Oceano.
La ministerio de la medio prognozas ilian flosadon jene, analizinte la influon de la marfluoj kaj la okcidenta vento :
La rubaĵoj nun flosantaj en la Pacifika Oceano komencis atingi la marbordon de Usono ekde februaro ĉi-jare, kaj ĝis la venonta februaro en 2013 la atingonta kvanto superos 40 mil tunojn. La tuta kvanto de la rubaĵoj flosantaj nun estas 1,5 milionoj da tunoj kaj ili preterpasis Havajon kaj atingos la marbordon de Alasko, kaj poste tiun de Kanado kaj Kalifornio.
La 23an de aprilo ĵurnaloj raportis, ke usonano s-ro David Bakster 51-jara trovis du pilkojn en la Golfo de Alasko la 15an de marto ; unu estas tiu de piedpilko kaj la alia estas tiu de volebalo. Li kunportis la pilkojn hejmen kaj montris tiujn al sia japan-devena edzino 44-jara. Sur la pilko troviĝis frazo “Marto 2005. De amikoj de la elementa lernejo Osabe. Strebu bone, Murakami Misaki” kaj sur la alia, knabina nomo “Ŝiori”. Tiuj pilkoj vojaĝis 5000 kilometrojn de Japanio.
Tiu de piedpilko apartenis al Murakami Miasaki, 16-jara lernanto de supera mezlernejo en la urbo Rikuzen-Takada. En 2005, kiam li translernejiĝis al alia lernejo, liaj amikoj donacis ĝin kun siaj nomoj kaj kuraĝigaj vortoj. Kiam okazis la cunamo, ĝi estis en sia ĉambro. Ges-roj Bakster planas viziti Japanion por redoni la pilkon al Misaki.
Oni jam trovis ankaŭ Ŝiori, kiu posedis la alian pilkon.

En marto en la maro de Kanado oni trovis flosantan fiŝŝipon el Japanio kaj subakvigis ĝin per bomboj, ĉar ĝi danĝerigos la bonordan navigadon de aliaj ŝipoj.
En televido mi vidis, ke en la usona parlamento iu parlamentano demandis la prezidenton Obama, kiamaniere li traktos la rubaĵojn baldaŭ atingontajn al la marbordo de Usono. Oni neniam menciis tion, kiu respondecas pri tiuj rubaĵoj. Ĉu troviĝas internacia pakto pri postrestaĵoj fare de la natura katastrofo ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio