Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de majo 2012
puce La 24an de majo 2012
puce La 25an de majo 2012
puce La 27an de majo 2012
puce La 28an de majo 2012

La 27an de majo 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 27an de majo 2012

Reaktoro n-ro 4 de Fukuŝimo estis malfermita

La 26an de majo TEPCO kaj la registaro unuan fojon malfermis la reaktoron n-ro 4 de Fukuŝimo al la ĵurnalistaro. Okaze de vizito al la reaktoro n-ro 4 fare de la ministro de medio s-ro Hosono Takeŝi, kvar reprezentantaj ĵurnalistoj estis permesitaj akompani lin. Jen estas raporto de unu el ili :

Pejzaĝo de la 5a etaĝo. La flava duonrondaĵo estas la supra parto de la reaktorsekurejo. La tegmento estas ekspodite perdita. Eble la dekstra blanke kovrita loko estas la brulaĵarkonserva akvujo, sub kiu troviĝas 1535 brulaĵaroj 460 tunojn pezaj.

Pejzaĝo de la 5a etaĝo

La ministro kaj la ĵurnalistoj staras apud la brulaĵarkonserva akvujo kovrita de blanka kovrilo, kiu ŝajne estas farita el simpla plastaĵo.

akvujo kovrita

Tute nuda kovrilo de la reaktor-premujo

reaktor-premujo

La reaktoro n-ro 4 de Fukuŝimo

La reaktoro n-ro 4 de Fukuŝimo

Reaktor-domo (supre dekstre)
Brulaĵarkonserva akvujo (supre maldekstre)
Brulaĵaroj (ruĝa)
Reaktorpremujo (centre)
Apogmuro (griza)

Nudaj reaktorsekurejo kaj akvujo

En la unua etaĝo (en Eŭropo la tera etaĝo), la forteco de radioaktiveco estis 50 mikrosivertoj hore. Provizoraj ŝtuparoj kondukantaj al la 5a etaĝo (40 metrojn alta) estis tre mallarĝaj kaj malaltaj, tial ni estis devigataj kurbigi la korpon. En la dua etaĝo, kie estis konstruita betonaĵo por apogi la brulaĵarkonserva akvujo, niaj dozometroj laŭte alarmis nin. La forteco de radioaktiveco estis 500 milisivertoj. Ni devis haste trapasi tiun lokon.
En la 4a etaĝo subite heliĝis kaj ni povis vidi rubaĵojn restantaj kaj tuboj kaj feraĵoj kurbiĝintaj kaj parte rustintaj.
En la 5a etaĝo ni povis vidi la supran parton de la brulaĵarkonserva akvujo. La akvo ne estis klara, sed nigra. Ne videblis brulaĵaroj, kiuj troviĝas 7 metrojn malsupre. La flava kapo de la reaktorsekurejo estis rekte sub la ĉielo. La forteco de radioaktiveco estis 330 mikrosivertoj. Dum nia 30-minuta vizito, la tuta kvanto de radioaktiveco, kiun ni ricevis, estis 90-110 mikrosivertoj.
La ministro diris : “Mi povis konstati, ke la bazo de la akvujo estis fortikigita per betonaĵo, do mi ne opinias, ke io nova problemo okazos. En la venonta jaro ni povos komenci elpreni brulaĵojn”.
(Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, la 27an de majo 2012)

La plej danĝere detruita estas la reaktoro n-ro 4

La 17an de aprilo 2011 la usona registaro konstatis : “Laŭ nia juĝo la reaktoro n-ro 4 estas la plej danĝera”. Kiam okazis la tertremo, tiu reaktoro estis sub la ekzameno, do ĉiuj 1535 nukleaj brulaĵaroj estis metitaj en la akvujo, sed tiu akvujo ne havas funkcion enfermi nukleaĵojn, do se la malvarmiga funkcio estos perdita, tiuj brulaĵoj fariĝos nudaj. La tiama ĉefministro Kan diris, ke la temperaturo en la akvujo de la reaktoro n-ro 4 altiĝis kaj povos eliĝi pli multe da nukleaĵoj ol el Cernobil. Laŭ la plej terura prognozo, la zono en la radiuso de 170 kilometroj fariĝos tiel poluita kiel en Ĉernobil. Se tio okazus, 30 milionoj da loĝantoj en Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj devus rifuĝi.
Kial tiu katastrofo ne okazis ? Tio estis tute hazarda. Laŭ la raporto de la registaro, akvo en la akvujo nomata “reaktorputo” enfluis en la akvujon de la reaktoro n-ro 4, dank’ al tio, ke la muro inter tiuj du akvujoj estis perdita pro la eksplodo de hidrogengaso. Dum la regula funkciado de reaktoroj, ne troviĝas akvo en tiu puto, sed kiam okazis la tertremo, hazarde troviĝis akvo. Tiun akvon oni planis elpumpi ĝis la 7a de marto, sed pro iu simpla eraro oni ne faris tion kaj restis akvo en la akvujo.

Situacio de la reaktoro n-ro 4 la 11an de marto 2011
Akvo, kiun oni planis elpumpi antaŭ 4 tagoj

Situacio de la reaktoro n-ro 4 la 11an de marto 2011

Brulaĵarkonserva akvujo (oblikvaj strioj)
Reaktorputo (dekstre supre)
Uzitaj brulaĵoj (vertikalaj strioj)

Plano por malkonstrui la reaktoron

Nun TEPCO konstruas kovrilkonstruaĵon supre de la reaktordomo kaj levmaŝinon por elpreni brulaĵojn, kaj planas komenci tion ĝis la fino de 2013. Por fari tion, oni manipulos la levmaŝinon de malproksime, sed detruitaĵoj en la akvujo povos malhelpi la laboron. Oni bezonos ankaŭ teknologion por konservi tiujn salitajn brulaĵojn nerustaj preskaŭ por eterne.
Alia problemo estas, kie oni konservu tiujn brulaĵojn. Jam la akvujo en la tereno de la centralo estas preskaŭ plena. TEPCO planas konstrui alian konservujon, sed pro forta radioaktiveco ĝi ne povas antaŭenpuŝi la planon.
TEPCO kaj la ministro diris, ke ka akvujo estas nove apogita sufiĉe forte per betona muro kaj ŝtalaj apogiloj, sed la naturo ĉiam superas nian antaŭsupozon. Eĉ se oni apogis la akvujon, la konstruaĵo kaj la akvujo mem certe estas malfortiĝintaj pro la tertremo kaj la cunamo kaj la akvujo estas nur kovrata per plasta tuko (?). La reaktorsekurejo estas nuda. Kial la ministro povas deklari la reaktoron sekura post 30-minuta rigardado de la reaktoro ?

Mi legis tri ĵurnalojn, sed oni neniam skribis pri laboristoj. Por rearanĝigo de la detruita reaktordomo kaj konstruado de maŝinoj kaj aliaj, oni nepre bezonas homan forton. Al kiom multe da radioaktiveco laboristoj devos almetiĝi kaj kiom da laboristoj poste malsaniĝos ? Ĉiam malriĉaj homoj viktimiĝas por la profito de la ŝtato kaj plifortuloj. Nuklea energio, kiu dependas de neglekto de homaj rajtoj, ne havas rajton ekzisti en la mondo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio