Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de majo 2012
puce La 24an de majo 2012
puce La 25an de majo 2012
puce La 27an de majo 2012
puce La 28an de majo 2012

La 25an de majo 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 25an de majo 2012

Rizplantado en Fukuŝimo

Rizplantado en Fukuŝimo

Baldaŭ komenciĝos pluva sezono, dum kiu japanaj terkulturistoj plantas rizplantojn, esperante bonan rikolton en aŭtuno.
Ankaŭ en Fukuŝimo terkulturistoj komencis planti rizplantojn. Antaŭ la nuklea akcidento troviĝis 80 mil hektaroj da rizkampoj en la gubernio Fukuŝima, el kiuj produktiĝis 440 mil tunoj da rizo. Tiu produktokvanto okupis la kvaran lokon en Japanio. Tiun ĉi jaron en 15 mil hektaroj da kampoj estas malpermesite planti rizplantojn aŭ terkulturistoj mem decidis ne fari tion pro radioaktiveco.
S-ro Satoo Seiiĉi 63-jara posedas 18 hektarojn da kampoj, en kiuj li produktis rizon, uzante nur organikan sterkon. La lastjara rizo, kiun li produktis, enhavis iom malpli da cezio, ol la normo, sed en tiu ĉi januaro oni detektis pli multe da cezio ol la normo el la rizo produktita en la sama distrikto, sekve la tuta terkultistaro en tiu distriko ekhavis malfacilon. Fine estis permesita al ĝi produkti rizon, sed kun severa kondiĉaro, ke terkulturistoj notu detalan procedon de rizkultivado kaj uzu mineralon nomatan zeolito por absorbi cezion el la tero.
Antaŭ la rizplantado venis 36 tunoj da zeolito al s-ro Sato. Li kaj 3 helpantoj kvarope disĵetis ĝin en la kampoj. Kaj poste ili plugis tiujn por miksi ĝin kaj la teron. Li fotis la kampojn antaŭ kaj post la disĵetado de zeolito. Ĝis aŭtuno li devas precize noti, kiom da sterko kaj kian sterkon li uzis, kiamniere li rikoltis kaj draŝis rizon ktp, kaj raporti al la urbo.
En lia distrkto iuj jam rezignis rizproduktadon. En la ordinaraj jaroj ĉiuj okupite laborus nuntempe, sed ĉi-jare tia fervora etoso ne ekzistas. Sin kuraĝigante, li diras : “Mi havas kuraĝon. Mi estas terkulturisto, do mi laboras sur la kampo kontraŭ ĉiaj malfaciloj. Tio estas la terkulturista spirito”.
(Laŭ la ĵurnalo Asahi, la 25an de majo 2012)

Tiu ĉi sezono devas esti esperplena, sed certe en Orienta Japanio multaj terkulturistoj kaj fiŝistoj havas maltrankvilon pro radioaktiva poluado de la tero kaj la maro. En tiu negaja etoso okazis tri esperplenaj aferoj en tiu ĉi lasta semajno.

Belega eklipso

Belega eklipso

La 21an de majo vidiĝis belega eklipso. En multaj lokoj en Orienta Japanio oni povis vidi belan ringforman eklipson. En tiu mateno mi estis en Esperanto-Domo de Jacugatake en la meza Japanio. En la antaŭa vespero estis nube, sed tiun matenon estis belega vetero, kaj mi povis ĝui la belegan ringon. Certe ĝi donis al japanoj kuraĝon kontraŭbatali malfacilojn.

Inaŭguro de Ĉielarbo de Tokio

Inaŭguro de Ĉielarbo de Tokio

La 22an de majo inaŭguris Ĉielarbo de Tokio (Tokyo Skytree), kiu staras 634 metrojn alta en la distrikto Sumida en Tokio. Ĝi estas radioonda turo la plej alta en la mondo.
Kiam okazis la tertremo la 11an de marto 2011, ĝi estis jam 625 metrojn alta, sed tute ne difektiĝis. En ĝi laboris 500 laboristoj, sed ankaŭ ili ne vundiĝis. Oni adoptis la plej novan amortizan teknologion por la Ĉielarbo de Tokio, surbaze de la tradicia konstruteknologio uzita por “kvinetaĝaj lignaj pagodoj”. Dume anteno de la Turo de Tokio 333 metrojn alta kurbiĝis dum la tertremo.
Tiu nova turo jam allogis multajn turistojn dum sia konstruado, kaj laŭ la prognozo 32 milionoj da turistoj vizitos la turon kaj la najbarajn distriktojn por la venonta jaro, donante profitegon de 174 miliardoj da enoj (1,74 miliardoj da euroj) al la tuta Japanio.

Japanaj ibisoj

Japanaj ibisoj

Japanaj ibisoj estis banalaj birdoj antaŭ la japana ekonomia progreso, sed medi-poluado mortigis ĉiujn. Poste oni importis la samspeciajn ibisojn el Ĉinio kaj vartis ilin. Jam de antaŭ kelkaj jaroj, oni prove liberigis po kelkajn ibison en la naturon ĉiun jaron, sed ĝis nun ili ne povis sukcese naski idojn, sed en tiu ĉi jaro oni konstatis, ke 8 idoj bonorde kreskas en la naturo. La 23an de majo la urbo Sado en la gubernio Niigata, kie estas la Centro pri la ibisoj, publikigis nomojn al tiuj ok idoj, elektitajn el 6193 proponoj. La nomoj estas Mirai (estonteco), Jume (revo), Kiboo (espero), Kizuna (homa ligo), Gin (argento), Kiseki (miraklo), Sora (la ĉielo) kaj Miu (belaj flugiloj).
Hodiaŭ la 25an de majo oni konstatis, ke unu el ili ekforlasis la neston. Tio estas la unuafoja dum 38 jaroj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio