Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de julio 2012
puce La 12an de julio 2012
puce La 19an de julio 2012
puce La 30an de julio

La 30an de julio

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 30an de julio

Ekde la 19a de julio ĝis la 9an de aŭgusto mi vojaĝis al Ĉinio kaj Vjetnamio por partopreni en la ILEI-konferenco, la UK kaj la IJK. Dume okazis gravaj aferoj, do retrorigardante mi raportos pri la okazintaĵoj dum tiuj 20 tagoj.

Granda manifestacio de la 16a de julio

La 16an de julio okazis “Kunveno por adiaŭi nukleajn centralojn” en la Parko Jojogi en Tokio, en kiu partoprenis 170 000 homoj. Jen estas citaĵoj el la ĵurnalo Akahata (la 17an de julio) :
Tiun ĉi kunvenon iniciatis verkisto Ooe Kenzaburoo, nobelpremito, kaj aliaj ok famaj homoj. La unua kunvenejo (piedpilkejo), la dua (subĉiela koncertejo) kaj unu-kilometra strato estas plena de homoj.
El Fukuŝima venis pli ol 1000 homoj per 26 busoj.
S-ino Suzuki Ŝizuko (76-jara) el la urbo Namie kun panelo ‘Kolero” diris : “Mi ne scias, kiam mi povos reveni hejmen. Mi kontraŭas atomenergion tiel longe, kiel mi vivos”.
S-ino Ŝibata Akemi el Namie diris : “Mia 13-jara filino foje ploras en malluma ĉambro. Ŝi ne povas viziti lernejon. Ekzistas neniu elekto krom malservigi reaktorojn”.
S-ro Kokubu Mamoru, 75-jara eksa instruisto, diris : “Japana politiko estas tro malbona. Mi iros ien ajn por protesti kontraŭ atomenergio”.

Grandaj manifestacioj de la 29a de julio

La 29an de julio okazis Manifestacio por ĉirkaŭi la parlamentejon kaj 200000 homoj partoprenis. Unue ili partoprenis en la kunveno en la Parko Hibija, kaj poste promenante kaj tenante kandelojn, ili atingis la parlamentejon kaj ĉirkaŭis ĝin.
Antaŭ la pordego de la parlamentejo mezlernejanino f-ino Nakamura Runa parolis jene :
Ni, geknaboj, ne povas voĉdoni en la elektoj, kaj preskaŭ ne havas okazon eldiri niajn opiniojn al la publiko. Mi nun havas du petojn al la parlamentanoj kaj plenkreskuloj :
La unua estas, ke vi donu al ni okazon scii veron pri atomenergio kaj rajton por decidi, ĉu ni daŭre uzu ĝin aŭ ne. En mia lernejo mi lernis pri Ĉernobil nur unu horon. Tio tute ne estas sufiĉa. Montru al ni, kio okazis en Fukuŝima, en kia stato nun estas Japanio, kion ni povas fari, ktp., inkludante nebulajn, bonajn kaj malbonajn informojn. Ni volas havi okazon lerni.
Atomenergio rilatas al nia estonteco kaj nia vivo, tial ankaŭ ni havas rajton por decidi pri ĝi. Se ni daŭre dependos de ĝi, povos okazi simila akcidento kiel en Fukuŝima. Eĉ se ne okazos akcidento, ni forĵetos danĝerajn nukleajn rubaĵojn en la estontan mondon.
La dua estas, ke por malservigi nukleajn centralojn, vi, plenkreskuloj, partoprenu en manifestacioj, kolektu subskribojn, sendu opiniojn al la registaro, voĉdonu al kandidatoj, kiuj kontraŭas atomenergion.
Parlamentanoj laboru por ke niaj opinioj estu akceptitaj en la politiko. Laboru, por ke ĉiuj nukleaj centraloj malserviĝu.

Kiamaniere amaskomunikiloj raportis pri la manifestacio de la 16a de julio

En Japanio troviĝas jenaj tutjapanaj ĵurnaloj : Asahi (demokratia, sed lastatempe multaj dubas pri tio), Mainiĉi (iom demokratia), Jomiuri (maldekstra), Sankei (neimageble dekstra, aĉa) kaj Nikkei (dekstra, ĉar ĝi estas industria). Multaj kleraj homoj abonas Asahi, sed nun multaj abonantoj jam ne fidas ĝin.
En la televida mondo troviĝas NHK (duonŝtata), TBS, Nihon (apartenanta al la ĵurnalo Jomiuri), Asahi (apartenanta al la ĵurnalo Asahi), Fuĵi (apartenata al la ĵurnalo Sankei), Mainiĉi (apartenata al la ĵyrnalo Mainiĉi) kaj alia.
Tiuj grandaj amaskomunikiloj ĉiam neglektis kontraŭnukleajn kaj ĉiu demokratiajn movadojn. Eĉ amasiĝis 100000 homojn, ili preskaŭ neniam raportis pri ĝi. Tial ni devas atendi raportojn de Akahata (la ĵurnalo de Komunista Partio) kaj Tokio (loka ĵurnalo en Tokio, sed ĝia sinteno estas por la konstitucio kaj kontraŭ atomenergio).
En Akahata aperis jena artikolo pri sintenoj de tiuj amaskomunikiloj (la 30an de julio) :
La Societo por paroli pri amaskomunikiloj konsistantaj el elsend-koncernatoj kaj civitanoj monitoris pri ĉefaj novaĵprogramoj pri la manifestacio de la 16a de julio. Resume la societo menciis, ke la sintenoj de amaskomunikiloj eksanĝiĝis.
La plej multe raportis TBS en la kadro de “Novaĵo 23 Kruco (News 23 Cross)” dum 9 minutoj 37 sekundoj. Ĝi raportis la progreson de la kontraŭatomenergia movado kun diagramo.
Asahi raportis en “Stacio Raportado” dum 5 minutoj kaj 30 sekundoj, ĉefe temante pri rifuĝintoj el la urbo Namie, Fukuŝima. Komentariisto taŭge finis la raporton per la vortoj “Ni ne devas esti indiferentaj pri politiko”.
Nihon raportis relative bone voĉojn de partoprenantoj en “Novaĵo Nulo (News Zero)” dum 2 minutoj kaj 45 sekundoj.
Kontrasta estis la duoanŝtata NHK. Ĝi raportis nur unu minuton en “Novaĵo 7”. Ŝajnis, ke NHK intence elektis neviglajn bildojn, kaj tial ne sentiĝis volo raporti bone. Ankaŭ en “Novaĵ-Observado 9” ĝi raportis nur unu minuton kaj ne menciis parolojn de la organizantoj. La societo severe kritikis NHK-on, komentante : “Se tio estas la baza politiko de NHK, ni devas esplori, de kie ĝi venas”.
De kie venas ŝanĝiĝo de privataj elsendstacioj ? Ĝi analizas, ke kritikoj al amaskomunikiloj en interreto kaj analizagadoj de civitanoj influas ilin.(Fino de la citaĵo)

Ankaŭ en ĵurnaloj ekaperis raportoj pri manifestacioj. Ni povas diri, ke niaj agadoj komencis influi la ĵurnalistan mondon, kaj ankaŭ la politikan mondon. Tamen mizera estas japana amaskomunikiloj, kiuj devus antaŭvidi la estontecon, sed en efektiveco ĝi sekvas la tajdon, nome sekvas plifortan flankon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio