Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Malarmado

Konvencio de Oslo

Hisham Delbani from Norwegian People’s Aid Lebanon with cluster munition remnants in Lebanon 2011 Photo credit : Kassim Gahosseain / Norwegian People’s Aid Lebanon
Hisham Delbani de « Norvegia Asocio por Helpi la Libanan Popolon » kun neeksploditaj pafaĵoj ĵetitaj el bomboj
trovitaj dum kampanjo de grundpurigo ĉe Libano en 2011.
Foto de Kassim Gahosseain de la « Norvegia Asocio por Helpi la Libanan Popolon »

La 3-a kunveno de ŝtatoj, kiuj subskribis la Konvencion pri la pafaĵoĵetoj el bomboj, okazis en Oslo (Norvegio) de la 11-a ĝis la 14-a de septembro 2012.
La procezo de Oslo, por malpermesi la pafaĵoĵetojn el bomboj, komenciĝis antaŭ ses jaroj, t.e. en 2006. La celo estas malpermesi armilojn, kiuj blinde frapas eĉ civilulojn, ĉu tuj post la ekfrapo de pafaĵo sur grundo, ĉu longatempe post la militfino funkciante kiel kontraŭpersonaj minoj.
La Konvencio de Oslo, kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj estis subskribita en 2008, kaj validiĝis la 1-a de aŭgusto 2010.
Ĝis nun, 111 landoj subskribis la Konvencion de Oslo, kaj 75 el ili ratifis ĝin.
Nur en la jaro 2011,
 dek subskribintaj ŝtatoj detruis 107 000 stokitajn pafaĵoĵetojn el bomboj (bombojn aŭ kaj obusojn), kiuj entenis 17 600 000 pafaĵojn.
 pli ol 48 000 neeksploditaj pafaĵoj ĵetitaj el bomboj aŭ obusoj estis detruitaj dank’al kampanjoj de grundpurigo.
Laŭ la raporto de C.M.C. (Cluster Munition Coalition) – Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj - , ĝis nun la subskribintaj landoj detruis 750 000 pafaĵoĵetojn el bomboj (bombojn aŭ obusojn), kiuj entenis 85 800 000 pafaĵojn. Tiu kvanto reprezentas 60 % de deklaritaj stokoj.
La raporto klarigas la Usonan provon kun kelkaj aliaj landoj, kiuj, en novembro 2011, provis almeti novan protokolon, kiu permesintus la uzon de pafaĵoĵetoj el bomboj tre danĝeraj por la civila loĝantaro. Tiu provo fiaskis.
C.M.C. (Cluster Munition Coalition) - Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj - partoprenis en la kunveno de Oslo. La koalicio kunigas pli ol 350 neregistarajn organizojn el cento da landoj. Pere de enlandaj organizoj, membroj de C.M.C., ĝi intervenas ĉe la registaroj, la publiko, la amaskomunikiloj, … pri ĉiuj punktoj rilate la pafaĵoĵetojn el bomboj, kaj agas por la universaliĝo de la Konvencio de Oslo.
SAT estas, ekde 2006, unu el 350 neregistaraj organizoj de la koalicio C.M.C. Jen ekstrakto de la deklaracio de la 79-a SAT-Kongreso en Beogrado : la 79-a kongreso « subtenas la batalon de C.M.C. : Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la Koalicion por partopreni en tiu batalo ». Sennaciulo de oktobro 2006 informis la SAT-anojn ke C.M.C. akceptis la aliĝon de SAT al la Koalicio.


Ĉiam pri malarmado : En maja-junia Sennaciulo, ni alvokis subskribi la petskribon « Por Francio, sen nukleaj armiloj ». Denove, ni alvokas ĉiujn pacistojn de SAT, francajn aŭ ne-francajn, subskribi tiun petskribon. Vidi TTT-ejo : www.francesansarmesnucleaires.fr.

Colette Weiss kaj André Weiss (la 16-an de septembro 2012)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio