|
serĉado :
|
Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis’ al tuta mond’ !
Fratoj ! super stela rond’
loĝas patro por ni, filoj !
Se la granda ĵet’ bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am’ vin ravis :
Vin enmiksu kun ĝojkri’ !
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond’ !
Kaj se ne — do vin kun ploro
ŝtelu for el nia rond’.
Ĥoro :
Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati’,
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.
Ĉiu sur la brust’ Natura
suĉas sukon de la ĝoj’
kor’ malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj’.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub’,
en volupt’ la vermo dronas,
vidas Dion la kerub’.
Ĥoro :
Ĉu genuas vi, milmiloj ?
Vi kreinton sentas, mond’ ?
Serĉu super stela rond’,
loĝas Li trans astro-briloj !
En eterno de l’ Naturo
Ĝojo estas la risort’.
En la mondhorloĝ’ por kuro
radojn pelas ŝia fort’.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid’
Ŝi tra l’ spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid’.
Ĥoro :
Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament’,
gaje marŝu, frata gent’,
kiel venki la herooj !
Esploriston ŝi alrid’as
el la fajrspegul’ de l’ Ver’,
sur krutaĵ’ de l’ Virto gvidas
ŝi la homon de toler’,
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag’ el or’,
ŝin tra l’ fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor’.
Ĥoro :
Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond’ !
Donos super stela rond’
granda Dio rekompencon !
Ĉu pripagi diojn ? Vanto !
Ĉu simili ? Bela pen’ !
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren’.
Venĝ’ ? Kolero ? En forgeson !
Jen pardon’ al malamik’ !
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik’.
Ĥoro :
En ŝuldlibroj plu nenio !
Mondon regu harmoni’ !
Fratoj ! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio !
Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l’ vinber’,
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper’.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid’,
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo :
Jen ĉi glas’, por Bon-Spirit’ !
Ĥoro :
Himnas Lin abismo stela,
serafar’ kun glora cit’.
Jen ĉi glas’ por Bon-Spirit’,
supre, trans la tend’ ĉiela !
En suferoj : firma forto,
al senhelpaj : ŝirma brust’,
eternec’ al ĵura vorto,
eĉ al malamiko : just’.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit’,
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid’ !
Ĥoro :
Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev’,
pri l’ fidelo al la Dev’,
je l’ Reganto de l’ Stel-Mondo !
elgermanigis Kálmán KALOCSAY
aperis en Norda Prismo, 58/2, paĝoj 65-66
detajpis Hans-Georg Kaiser
el TUTMONDA SONORO 2,
paĝoj 380 ĝis 383
Hans-Georg Kaiser
Pri subite publike aperinta aŭtografo el la Ŝilero-poemo "Al la ĝojo"
De
Frederiko Ŝilero konserviĝis nur malmultaj aŭtografoj. Tion, kion li
skribis, estis ofte neniigita, de li mem aŭ poste en eldonejoj. Pri la
poemo "Al la ĝojo" - jen lia plej sukcesa poemo - oni konis ĝis nun eĉ
ne unu linion manskribitan. Nun subite aperis aŭtografo de la lastaj
kvin ĥoraj strofoj en artokomercejo. La strofoj konserviĝis ŝajne nur
tial, ĉar Ŝilero dum la verkado faris kopiojn. Je la unua oktobro de
la lasta jaro oni vendis la aŭtografon en aŭkcio en Baselo. Estas
karakterize por nia tempo, ke la folioj estis tro multekostaj por la
arkivo de Goeto kaj Ŝillero en Vajmaro, spite al monodonacoj, kiujn ili
ricevis por tio. Kaj tio signifas, ke la aŭtografo ne plu estas alirebla
publike. Kiom ironie devas soni kuntekste la fama verslinio de la
poemo : 