sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Verlaine : Aŭtuna kanto

rimpoemo, tradukis Kaloĉaj


Paul Verlaine
Autuna kanto

La velk-sezon’
Per violon’
Ĝemosona
Vundas ĉe l’ kor’
Min per langvor’
Monotona.

Sufoke nun
Kaj pale, dum
Tintoj horaj,
Memoras mi
Kaj ploras pri
Tagoj foraj.

Mi vagas, jen
Zigzagas en
Vento forta
Kun svena fal’,
Simile al
Frondo morta.


tradukis Kalman Kalocsay
Sama rubriko :


puce Dialogo de sinjoro kaj sklavo

puce Ŝilero : Al la ĝojo

puce Ŝilero : Ganto

puce Verlaine : Aŭtuna kanto

puce Poemoj kaj poemtradukoj de Kaloĉaj

puce Petőfi : Fino de septembro

puce Petőfi : La sovaĝfloro de la naturo




Supren