Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  A. Neselbergs (17 457) : Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.
puce  Cristian Sabaŭ : La krizo kaj foresto de solvoj, karakterizo de la ĉi-jarmila komenco (prelego)
puce Anarĥiismo (A. Borovoj)
puce E.Lanti : Duonhoron kun Errico Malatesta (intervjuo)
puce Nikolao STEPANOV : FUTERFAS - Sorto de anarkiisto-esperantisto
puce Stig Dagerman : La anarĥiismo kaj mi (eseo)

Nikolao STEPANOV : FUTERFAS - Sorto de anarkiisto-esperantisto


Dum lasta tempo oni jam multe eksciis pri la tragika historio de la sovetia Esperanto-movado, kaj pri la tragika sorto de multaj ĝiaj agantoj [1] [2]. En periodo, kiam poiomete oni malfermas antaŭe fermitajn arkivejojn kaj specĥranojn (specialaj deponejoj de libroj kaj dokumentoj), aperas ĉiam pli da novaj atestoj pri la sorto de apartaj sovetiaj esperantistoj, inter ili NATAN FUTERFAS.


Pri la homo, aktiva esperantisto ekde 1917 ĝis 1925, oni scias tre malmulte :


"Natan Futerfas : Pri lia vivo ne multo estas konata. Li kredeble estis proksimume samaĝa kiel Nekrasov, kun kiu li kunlaboris en la klopodo starigi Tutruslandan Esperantistan Federacion. Lanti kaj aliaj aparte notis pri li grandan oratoran talenton". [3]


Ankaŭ E.Borsboom [4] mencias, ke E.Lanti en aŭgusto de 1922 renkontis Futerfas, Demidjuk, Nekrasov kaj Polakov ĉe la redaktejo de la revuo "Nova Epoko", pri kiu renkontiĝo atestas historia foto ("Vivo de Lanti", vidu la ilustraĵon). Borsboom daŭrigas jene :


"Dum la periodo 1917-1920 nur en Moskvo estis arestitaj 432 malkaŝaj kaj 211 subplankaj anarkiistoj. Ankaŭ SAT-anoj ne estis sekuraj, tion pruvas la ekzilo de Futerfas en la unua duono de 1923. La anarkiisto, kiu antaŭ nelonge estis ŝercinta kun Lanti pri sia erara arestiĝo, estis definitive deportita al Siberio, kie li en la tridekaj jaroj mortis pro malsato" [5]


El la sama fonto ni lernas pri lia batalo kontraŭ E.Drezen, kiu kvazaŭ "kulpis" pro lia "malapero" (kaj ankaŭ tiuj de aliaj esperantistoj). Estas, tamen, malfacile konstati la veron pri tio, kio okazis al Futerfas. Tiu ĉi artikolo baziĝas plejparte sur tute fidindaj dokumentoj, kiuj prilumas la sorton de tiu sendube neordinara, tamen siaspece "neĝustatempa" persono.


Futerfas parolas al ni


En septembro de 1917, Futerfas faris specialan ekzamenon ĉe la Moskva Instituto de Esperanto por gajni diplomon, kiu rajtigus lin instrui Esperanton. La petskribon li skribis ruse :


Al s-ro Direktoro de Moskva Instituto de Esperanto
(de) Natan Jakovlevic Futerfas loĝ. Str. Novoslobodskaja, Pyhov projezd, d.6, loĝ. 4


Petskribo


Mi humile petas vin ekzameni min en la komisiono de la Instituto, por ke mi ricevu ateston pri scio de la speciala kurso de Esperanto.


Al tiu ĉi petskribo mi aldonas kvitancon (No.60 de la 28a de aŭgusto 1917) pri kotizo mia de 10 rubloj favore al la Instituto de Esperanto.


Moskvo 10/9-1917 ;


N.Futerfas


Laŭ la rezolucio de A. Saĥarov, la ekzameno okazis la 10-an de septembro [6].


La kandidato devis interalie verki en Esperanto sian aŭtobiografion kaj eseon pri unu el la proponitaj temoj. Jen kion skribis aŭtobiografie la juna kandidato :


(Skribita per akra rapida skribmaniero sur 4 folioj de lineita papero el lernejkajero).


Aŭtobiografio de Natano Futerfas


Mi naskiĝis la 28 de Julio 1896 j. en la urbo Lodz, kie mi konstante loĝis ĝis komenco de la milito. Sesjaraĝa mi perdis la patron : li mortis dum negoca vojago en suda urbo Melitopolj (Krimeo). La patro estis juna homo, tridekkvinjara. Nian familion konsistigis : patrino kaj tri infanoj. Mi estis la plej aĝa kaj la malpli aĝaj estis miaj du fratinoj, el kiuj unu estis
ankoraŭ suĉinfano. Ni restis post morto de la patro en tre kriza materiala situacio. Nur dank’al zorgoj de mia onklo, frato de la patrino, ni havis rimedojn por travivi la unuan tempon post la senrevena perdo. La onklo daŭrigis la negocajn aferojn de la patro kaj iom post iom ni revenis al antaŭa stato materiala.


Ĝuste en tiu jaro mi komencis viziti elementan lernejon. Trapasinte ĝin en tri jaroj mi plenumis ekzamenojn ĉe gimnazio kaj estis akceptita. La unuajn jarojn en la gimnazio mi lernis sufiĉe sukcese, sed en la superaj klasoj mi ĉesis interesiĝi pri instruobjektoj. La programo de la gimnazio tute min ne kontentigis. Multajn objektojn (superskribita per krajono "sciencojn"), precipe la latinon, mi tute ne povis "digesti". Min interests praktikaj, vivoplenaj sciencoj, konoj. Mi komencas pli okupiĝi je (forstrekita kaj superskribita per krajono "per") aliaj sciencoj kaj en tiu tempo tre multe legis sciencan kaj filozofian literaturon. Mi konstatas, ke la akiritaj de mi konoj ne estas eĉ parte instruataj en la gimnazio. Tiam mi vizitis la sesan klason. En unu tago mi deklaras hejme, ke mi ne plu vizitos la gimnazion, ĉar ĝi min ne kontentigas. Anstataŭ evoluigi min, doni al mi interesajn konojn, ĝi min malkapabligas, kripligas. Multe mi batalas hejme pri tiu demando kaj fine mi forlasas la murojn de la mezgrada "alma mater" kun la plej malagrablaj rememoroj. Tiel mi finis mian sisteman, programan studadon. Sed mi daŭrigas lerni hejme praktikajn konojn, kiel librotenadon, politikan ekonomion, universalan historion. Post du jaroj mi akceptas oficon en kontoro de granda Lodza firmo, kie mi servis ĝis komenco de la milito...


Pri esperanto mi sciiĝis de mia gimnazia kamarado J.Ŝapiro. Li multe agitis inter gimnazianoj. Komence mi skeptike eĉ kritike rilatis al E-to. Li legis al mi tradukojn el rusa lingvo kaj rakontadis pri historio kaj kurantaj novaĵoj de la lingvo. Fine mi decidis firme lerni ĝin. Ĝi estis en fino de 1911 j. Mi rememoras, ke dum krakova kongreso (1912 - NikSt) mi sufiĉe bone jam komprenis kaj legis esperantajn ĵurnalojn.


Precipe fiksiĝis en mia memoro jubilea numero de "Pola E-to" dediĉita al VIII Krakova kongreso. En tiu tempo mi disiĝas pro malpaciĝo kun (forstrekita kaj superskribita per krajono "de") Ŝapiro por longa tempo. En la 1913, en februaro, se mi ne eraras, en Lodz estas fondata dua E-ta S-to. La ĉefa iniciatulo s-no Ŝulc kun malgranda grupo da homoj, inter ili estis S-roj Cimerman, redaktoro de germana Lodza gazeto, dum la Kieva kongreso li estis delegito de Lodza S-to ; Goldberg, k.a. En Lodz ekzistis longe E-ta Societo, sed ĝi tre malfavore agitis. Ne povante ŝanĝi la ordon en tiu Societo, la nomitaj personoj decidis malfermi duan Societon.


Post kelkaj monatoj de ĝia malfermo mi aniĝis kaj fordonis tutan libertempon al E-to. En la 1914 jaro, multaj samideanoj prepariĝas por vojago al la X, Parizon. Mi rememoras, kie D-ro Helman unu semajnon antaŭ sia forveturo komisias al mi traduki el pola lingvo sian raporton
al Lodza Kuracista S-to pri aneŭrismo de la gorĝo. Mi tre energie laboris kaj preparis la tradukon ĝustatempe. Reportante la tradukon al S-ro Helman, mi sentis ian nepriskribeblan ĝojon kaj kontentigon. Estis vespero. Ni interparolis pri la X, pri la esperoj, ligitaj kun tiu kongreso. Interalie li demandis min, ĉu mi legis la gazetojn. Tiujn tagojn la politika horizonto kovriĝis per nigraj nubegoj. La mortigo de Franc-Ferdinando, ultimatumaj postuloj de Aŭstrio-Hungario rilate (al) Serbio(n) (korektita per krajono). Tiuj-ĉi okazintaĵoj multajn pripensigis. Sed mi persone estis ĝis la lasta momento certa, ke Ruslando ne enmiksiĝos pro sia malpreteco milita, tial mi opiniis ke la konflikto estos (korektita : "estas") pace likvidota.


D-ro Helman konsiliĝis kun mi ĉu atendi kelkajn tagojn ĝis kiam klariĝos la politika situacio kaj sekve malfruiĝi al la Kongreso, aŭ saman tagon veturi por veni la X-an ĝustatempe kun Krakova karavano.


Mi insistis, ke li ne atendu, ke nenio okazos, ke samaj konfliktoj ofte okazadis, kaj ke li nepre veturu hodiaŭ por ne malfruiĝi al (la) karavano. Kaj li konsentis... Pasis du tagoj. Germanujo deklaras militon al Rusujo. Mi iras al D-ro Helman sciiĝi, ĉu li forveturis kaj ricevas respondon, ke li kun sia edzino forveturis Krakovon. Mi tre bedaŭris, antaŭsentante la
malagrablaĵojn renkontitajn de li. Sed estis malfrue...


Post dek (!) tagoj mi mem forveturas el Lodz al mia patrino, Vilnan gubernion.


Mi tute forgesis noti mian ekskurson kun multaj Lodzaj samideanoj al Kaliŝ. Estis somera tago, kiam ni(a) grupo de ekskursanoj, ŝajnas (superskribita : "ĉirkaŭ") 15 personoj, kunvenis en stacidomo por forveturi. Tio okazis en komenco de Junio, ses semajnoj(n) antaŭ la buĉado. Telegrafe interkonsentite kun la kaliŝanoj (!) pri nia ekskurso, ni estis renkontitaj
ĉe stacidomo de kaliŝanoj, kiuj nin tre gasteme akceptis. Ni pasigis en Kaliŝ tutan tagon kaj revenis malfrue nokte, preskaŭ ĉe matenruĝo. En Kaliŝ ni promenis, boatveturis, vizitis la plej belajn lokojn de tiu-ĉi mirinde pura, bela kaj modesta urbeto.


Kaliŝ estas negranda urbo, loĝata de 75000 homoj, dronanta en verdaĵo, kun belaj pontoj tra rivero, sur kiuj kursaj (korektita : "kursas") vaporboatoj. Unu bordo de la rivero estas monteca. Sur tiu-ĉi noma bordo estas konstruita la urbo, kiu(n) oni preskaŭ tutan vidas de alia bordo.


Ni faris dum (la) ekskurso multajn fotografaĵojn. Bedaŭrinde mi nenion sukcesis ricevi, ĉar la milito ĉion malordigis. Longe mi memoros tiun-ĉi ekskurson, kiu faris la plej bonajn impresojn.


Sed la buĉado, la malbenita buĉado, kies finon atendas senpacience ĉiuj lacigitaj kaj ruinigitaj popoloj, ĉion ruinigis, malkonstruis niajn fortikaĵoj(n) esperantistajn, super kiuj ni multjare laboradis, disigis la popolojn. Estu ĝi malbenita por eternaj tempoj. Sed mi ne perdas la esperon. E pur si muove. E-to Vivas.


N. Futerfas


Vivu nia kara Esperanto !


-FINO-


Rezolucio : Tre bone
A. Saĥarov [7].


Kiel duan ekzamenan temon, Futerfas elektis la jenan :


Kial mi estas adepto de Esperanto


Por mi Esperanto estas ne nura interkomprenigilo, teknika rimedo, por mi ĝi estas ero el ĉenoj de miaj ideoj, ĝi larĝigas kaj plenigas mian mondrigardon.


Mi vidas en Esperanto ne fantazian provon, ne senbazan (firmamentan) (forstrekita per krajono) proponon, sed vivantan lingvon, kiu devas ludi gravan rolon en la kulturo de moderna homaro. Esperanton venigis la multjara sperto de antaŭaj generacioj kaj la vivpostuloj. Esperanto estas faktoro de evoluado de spirita kulturo. Ankoraŭ Tolstoj rimarkis, kaj tre prave, ke la homaro progresis nur rilate al materiala kulturo, sed en spirita kulturo ni multe devas ankoraŭ fari.


Tiu ĉi fakto pripensigo(as) nin pri la kaŭzo de tia aferstato. Miaopinie ĝi estas manko de internacia lingvo, kiu penetris ĉiujn branĉojn kaj regionojn de nia moderna kultura vivo. Al tia decide venigus(is) nin la vivo mem.


La kaŭzo de nacia, intergenta malamo estas sekvo de multaj tre komplikaj sociaj aperoj (substrekita per krajono). La ĉefa kaŭzo de malamo intergenta estas la mastruma ordo.


Kaj nur ĝia aliformigo sole povas forigi la intergentan malpacon, precipe militon.


Mi ne kredas, ke lingvo internacia ŝanĝos la ekzistantan staton de aferoj, sed mi estas firme konvinkita ke Esperanto certe povas malakrigi la malamon, forigi multajn konfliktojn sur lingva bazo, ekz. Esperanto povus esti enkondukita kiel lingvo oficiala en multnaciaj landoj, kiel Aŭstrio, Ruslando, des pli en kondiĉoj de kulturnacia aŭtonomio. Krom tio, Esperanto helpos la tutmondan disvastigon de l’ideoj, kiuj nome traktas la forigon de difektoj de ekzistanta soci-politika ordo. Jen estas la ĉefaj kaŭzoj, kiu(j) faris min fervora adepto de Internacia Lingvo Esperanto, kaj mi decidis ĉiam, ĉie, ĉiel propagandi kaj enkonduki ĝin, vastigante per ĝi ankaŭ aliajn ideojn. Vivu E-to !


10/9-1917 N. Futerfas


Rezolucio de A. Saĥarov : la ĉeno estas disvolvita tre unuflanke, tamen kontentige [8].


Aktiva Esperantisto


Baldaŭ post la ekzameniĝo, Futerfas estis invitita iĝi instruisto de la Instituto. Jam la 10-an de marto 1918 li partoprenas kunsidon de la pedagogia konsilantaro de la Instituto. Li laboris ĉe la Instituto dum ĉ. tri jaroj. En 1920, la Instituto trapasis tre malfacilan periodon, precipe
dum la vintraj monatoj. Manko de hejtaĵoj kaj nutraĵoj devigis preskaŭ ĉiujn kunlaborantojn forveturi provizore el Moskvo kaj serĉi okupojn, kiuj al ili permesus almenaŭ duonmalsatan ekzistadon. Ankaŭ Futerfas "estis deflankigita de laboro en Instituto en aliaj organizaĵoj. Funkcioj de Instituto restariĝis nur en majo." Tamen li sukcesis instrui Esperanton en moskva kiraslernejo en junio-julio 1920.


En 1921 la Instituto jam agoniis, kaj baldaŭ ĝia agado tute finiĝis. Kiel atestas la Protokolo pri la kunsido de la pedagogia konsilantaro de 16.01.1921, dum kiu oni diskutis la pluan sorton de la Instituto, N.Futerfas raportis pri la plej lastaj novaĵoj de la Esperanto-movado
en Rusio kaj en eksterlando. Ankoraŭ dum 1921, kiel instruisto de la Instituto, li gvidis kursojn ĉe la Tutruslanda E-Federacio kaj ĉe la Moskva E-Societo.


Kiam la 10-an de junio de 1918, dum kunsido de la Moskva Esperantista Societo, estis fondita la Organiza Komitato de la Tutruslanda Esperantista Federacio (OKTEF), N. Futerfas iĝis unu el la plej aktivaj membroj. Kune kun la aliaj kunfondintoj de OKTEF : N. Ĵeltov, A. Ajspurit, A. Skaljskij, A. Prager, T. Fridriĥsen, V. Bykov, R. Bakuŝinskij, B. Breslaŭ, k.a., li partoprenis interalie la preparadon de agitfolioj, la eldonadon de "Oficiala Bulteno de OKTEF", la preparon de la III-a Tutruslanda Kongreso de Esperantistoj, kiu okazis en junio de 1921 en Petrogrado. Tiam Futerfas estis membro de la Prezidio de la kongreso (en kies kunsidoj partoprenis 163 delegitoj el 73 urboj), kune kun k-doj M. Valentinov, V. Devjatnin
(prezidanto de la kongresa organiza komitato), E. Drezen kaj Karatajev (Sekretariaro : Rozanov, Ŝaber kaj Ŝĉavinskij). Kun raportoj kaj kun deklaracioj pri la taskoj de la Esperanto-movado en Rusio nome de la komunista frakcio elpaŝis k-do Ovsjannikov, kaj nome de la federalistoj - Futerfas.


Oni skribis en la protokolo de la kunsido :


"Fina decido de kongreso pri la demando restis malklara ĝis fino de laboro de mandatkomisiono. Nur en tria tago, post longaj frakcikunsidoj kaj post skismo en frakcio de federalistoj (parto da ili aliĝis al la rezolucio de komunista frakcio kaj kelkaj personoj - entute 12 - sub gvido de Futerfas demonstre foriris la kunsidon) la kongreso per grandega plimulto akceptis rezolucion, kiun proponis komunista frakcio". [9]


Tiel venkis en la kongreso la vidpunkto de E.Drezen kaj liaj kunbatalantoj, kaj sur tiu fundamento estis bazita la agado de la ĵus-fondita (dum la kongreso) Sovetlanda (post 1927 : Sovetrespublikara) Esperantista Unio (SEU).


N. Futerfas ankaŭ aktive partoprenis la fondadon de "Esperanto-Kooperacija", eldon-propaganda kooperativo de rusaj esperantistoj, kun la kuniniciatoroj A.A. Saĥarov, S. Obruĉev, B.Breslaŭ, A. Jodko, N. Ĵeltov, T. Golev, N. Nekrasov, N. Hoĥlov, R.Bakuŝinskij, k.a.


Ĉiam "kontraŭ"


Dum la postrevoluciaj jaroj Futerfas laboris kiel kontisto, kontrolisto kaj kasisto (ruse : prijomŝĉik) en asekuraj kasoj, okupante malaltajn, malaltpagintajn postenojn, kaj ofte ŝanĝante siajn laborlokojn. Dum ĉiuj ĉi jaroj li daŭre batalis kontraŭ la "diktatoreco" de E. Drezen, elpaŝante en diversaj kunvenoj kaj senĉese "senmaskigante" jen la prokomunistan orientiĝon de Drezen, jen lian "troan burĝecon". Sendube la ĉefa akso de lia mondkoncepto estis anarkiismo, kiu ja difinis lian konduton, lian malakcepton de aŭtoritatoj, de organizaĵoj, de disciplino, ktp.


Estante bona oratoro kaj polemikisto, li ĵetis sin en iun ajn kverelon, en iun ajn disputon, kaj ofte disputis pri la disputo mem. Kaj li ĉiam elpaŝis "kontraŭ", ofte kontraŭante eĉ al si.


R. Guihe’neuf, en letero al sia amiko Lanti, skribis :


"Futerfas, vera anarkiisto (kiel tiuj de Parizo), temperamento de polemikisto, de batalemulo ; estas pli rekomendinde lukti kun li ol provi lin konvinki. Li povas sin kontraŭdiri plurajn fojojn en unu sama konversacio pro nura amo de la batalo, la lukto. Estas perfekta polemikisto, kiu facile utiligas la sofismojn, kiu ne povas vidi tion, kio estas. Al li absolute mankas simpleco en la ideoj ; al ĉiuj siaj ideoj li donas filozofian bazon...."
 [10].


Al tiu tempo apartenas kaj la "skismiga" agado de la "novepokanoj", la recenzo de Futerfas pri ruslingva broŝuro de E. Drezen "La problemo de lingvo internacia. Provo de materiisma surbazigo de la problemo", kaj la skismo inter Moskva E-Klubo kaj SEU [11],  [12].


La nuboj densiĝas


Liaj anarkiistaj konceptoj, aparteno al la anarkiistoj, malkompromisemo kaj maltoleremo alkondukis al tio, ke komence de 1924 Futerfas estis arestita. Laŭ mi, estas maljuste kulpigi pri tio E. Drezen, kiel faras Borsboom. Male, oni rajtas eĉ konjekti, ke Drezen, uzante siajn rilatojn ene de la registaro kaj en GPU (sekreta polico), "eltiris" lin, Demidjuk kaj aliajn
anarkiistojn-esperantistojn kaj ĉiujn tiurilate suspektatojn, el malliberigo (pri tio mi rakontos poste). Efektive, estis neniu kialo por Drezen helpi al lia aresto, ĉar la soveta potenco (bolŝevikoj), kaptinte la povon fine de 1917, komence de 1918 (tuj post la dispelo de
"Uĉreditel’noje Sobranie" = multpartia parlamento), komencis sisteman ekstermadon de aliaj "pretendantoj" al la povo. Pleje suferis la eks-aliancanoj : eseroj (ruse : socialistoj-revoluciuloj), kaj anarkiistoj, kies persekutoj kulminis en la jaroj 1924-1925.


Post la aresto kaj sekvanta liberigo, Futerfas ŝajne ne rajtis reveni Moskvon (kvankam tie loĝis lia patrino). Li estis ekzilita al Samara (la nuna Kujbyŝev). Poste li sukcesis translokiĝi en Leningradon. Ankaŭ tie li ne povis deteni sin kaj li denove enmiksiĝis en politikan batalon. Verdire, ankoraŭ ne venis la fino de la 30aj jaroj, tempo kiam oni lin tuj
mortpafus. Tamen, de tago al tago la ĉiam pli fortiganta potenco de la bolŝevikoj jam ne emis tiel simple pardoni siajn "malamikojn". Ni donu la vorton al la dokumentoj.


En Centra Arkivejo de KGB USSR oni informis min, ke pri FUTERFAS Natan Jakovleviĉ (naskiĝinta en 1896, en Lodzj) oni havas dosieron en tri lokoj : en Leningrado (1927), en Tomska regiono (1935) kaj en Arĥangelsko (1937). Mi tuj skribis al ĉiuj tri adresoj. Jen la respondo el la Leningrada filio de KGB USSR :


"Estimata...! Al via skribpeto de la 3a de augusto ĉ.j. ni informas, ke en Leningrada filio... oni havas la jenajn informojn pri interesaj por vi personoj :


FUTERFAS Natan Jakovleviĉ, nask. 1896 en Lodzj (Pollando), hebreo, senpartiano, kun meza klereco, kasisto de asekurkaso de Petrograda regiono en Leningrado, loĝis ĉe adreso : Petrogradskaja storona, Pavlovskaja, d.2/4, loĝ. 22, estis arestita la 14an de junio 1927 pro
akuzo je krimoj, kiujn oni traktis laŭ art. 58-4 de UK RSFSR (Krimkodo de Rusia Federativa Respubliko de 1926 jaro). Laŭ decido de OSO (Osoboje Soveŝĉanije = Speciala Konsilantaro) ĉe Kolegio de OGPU (sekreta polico) de la 16a de septembro 1927, Futerfas N.Ja. estis kondamnita al 3 jaroj de mallibero laŭ art. 58-4 UK RSFSR ("por preparado
kaj disvastigado de kontraŭsovetiaj flugfolioj"). Laŭ amnestio de la 6a de novembro 1927 oni mallongigis la punon je 1/4. Laŭ decido de OSO ĉe la Kolegio de OGPU de la 7a de junio 1929, Futerfas Natan Jakovleviĉ post plenumo de la puno estis ekzilita en Siberion dum 3 jaroj. Informojn pri (lia) plua sorto en (nia) filio oni ne havas.


Demandaro al la arestito de la 14a de junio 1927 mencias la jenajn laborlokojn de Futerfas :


ĝis 1917 kontoristo de privata firmo Rozental, Lodzj
1918-1919 kontoristo de Glavkoĵ" (Administrejo pri ledo), Moskvo
1919-1922 kontisto de Glavsnabprodarm
1922-1925 kontrolisto de asekurkaso, Moskvo
1925-1926 kontisto de fabriko Kr. Vana (Ruĝa Vana), Samara
1926-1927 kasisto de asekurkaso de Petrograda regiono.


Geparencoj :
patrino - FUTERFAS Cicilija Il’iniĉna - dommastrino, loĝ. Moskvo, Novoslobodskij projedz, d.6, loĝ. 4.


En la dosiero mankas iuj ajn informoj pri la vivo de Futerfas kaj pri la agado de esperantistoj.


Kune kun Futerfas estis arestitaj pro pretigado kaj disvastigado de flugfolioj :


1. SALJ Otto Ioganoviĉ, nask. 1901, en Liflanda gubernio (nuna Latvio), oficisto de asekurkaso de Petrograda regiono, senpartiano, malalta klereco, loĝ. str. Ligovka 51-5.
2. D’JAKOV Dmitrij Veniaminoviĉ, nask. 1892, en Leningrado, senpartiano, malalta klereco, oficisto, loĝ. str. Petropavlovskaja 8-18.


Laŭ la decido de OSO ĉe la Kolegio de OGPU de la 16a de septembro 1927, Salj O.I. estis ekzilita dum 3 jaroj en Uralon, kaj D’jakov D.V. dum 3 jaroj en Komioblastj (Komigubernion).


Ilian proceson en juĝproceduro oni ne reviziis...
" [13].


La oficialaj informoj refutas la onidirojn, ke Futerfas ne estis ekzilita, sed nur pro malsano bezonis "kuracadon" ekster Moskvo. ("Pri Futerfas, alia leganto reage je mia artikolo sendis al mi kopion de poŝtkarto de Nekrasov al Salan, laŭ kiu Futerfas, kiel diris lia patrino al N., ne estis ekzilita, sed "kuracas sin". La patrino ne donis al N. la adreson de la filo, pri kiu N. cetere notas, ke li estas psike malsana. La pk. havas la daton de 13-12-1927") [14].


Norden senrevene


Tamen la malfeliĉoj de Futerfas ne finiĝis. Jen kion "rakontas" ankoraŭ unu oficiala dokumento [15] el Tomsk :


"Estimata ! Je via skribopeto (ni) informas (vin), ke laŭ dokumentaro de arkiv-krima dosiero Futerfas Natan Jakovleviĉ, naskiĝinta la 10-an de aŭgusto 1896 en Lodzj, Pollando, "Hebrea deveno", el familio de oficisto, anarko-komunisto, en 1913 finis gimnazion en Lodzj (posedas la germanan, polan kaj anglan lingvojn), laŭ profesio librotenisto, en 1927 estis arestita en Leningrado kaj de OSO kondamnita al 3 jaroj (de mallibero) kaj post plenumo de la puno estis ekzilita en Narymskij okrug (distrikto) kaj, loĝante en v(ilago) Bragino kargosokskogo rajona (regiono) de Tomska oblastj (gubernio) ĉe str. Centraljnaja 1, estis denove arestita la 18an de marto 1935 kaj estis akuzita laŭ art. 58-10-II de UK RSFSR, t.e. "pro organizita batalo kontraŭ Sovetaj potenco kaj partio kaj pro la organizado de membroj de ekzilitaj anarkiistoj en kontraŭrevolucian grupon, efektiviganta kritikon de la aranĝoj de la partio kaj de la registaro." La 25an de julio 1935 per OSO ĉe Narkomo (ministro) de VD SSSR (pri Internaj Aferoj de USSR) kondamnita al ekzilo en Nordan Provincon (Sjevernyj kraj) dum 3 jaroj.


La familio de Futerfas N.Ja. konsistas el : patrino - Futerfas Cecilija Il’iniĉna, 60-jara, loĝanta en Moskvo, fratino - Futerfas Asja Jakovlevna, 32-jara, loĝanta en Moskvo. La proceson pri la akuzo kontraŭ Futerfas N.Ja. oni reviziis 27.07.89 ĉe Tomska provinca prokurejo. Konforme al Ukazo de Prezidio de Supera Konsilio de 16.01.89 (eraro : evidente 1990 !) Futerfas N.Ja. estis rehonorigita. Aliajn informojn rilate la sociagadon de Futerfas
N.Ja., inkl. en la kampo de Esperanto, kaj ankaŭ pri intimaj rilatoj kaj pri lia plua sorto oni ne havas
".


"Sjeverny kraj" estas regiono eĉ pli severa ol Siberio. Kie ĝi troviĝas, kaj kia estis la sorto de nia heroo en la provinco, ni ekscias de la sekvanta dokumento [16] :


"... Futerfas Natan Jakovleviĉ, naskiĝinta en 1896, en Lodzj, loĝis en Arĥangelsk, str. Proletkulta, domo 52, loĝ. 2. La 18an de februaro 1937 (li) estis arestita pro falsaj atestoj de unu membro de t.n. k.r. (kontraŭrevolucia) esera terorista organizaĵo en Arĥangelsko. (Entute) estis arestitaj kaj akuzitaj en la falsa proceso 11 personoj. En la dosiero oni havas ateston, kiu indikas, ke Futerfas N.Ja. estis ekzilita en Arĥangelskon kiel anarkiisto-sindikatisto. Li tute rifuzis doni depoziciojn, ĉu pri si mem, ĉu pri la esenco de la proceso. Li subskribis ne unu dokumenton. Ankaŭ mankas protokolo de enketado. Oni akuzis lin je tio, ke (li) estis "upolnomoĉennyj" (rajtigito) pri teroro de la kontraŭlega esera terorista centro. Inter la loĝantaro de Arĥangelsko (li) efektivigis kontraŭrevolucian agitadon (ĉu li propagandis Esperanton ? -NikSt). Havis rilatojn kun eksterlanda anarko-centro. Iuj ajn dokumentoj pri tio en la dosiero mankas, laŭ decido (ordono) de Trojka ĉe UNKVD de Arĥangelska provinco (Arĥangelska filio de NKVD) de la 23.10.37 (li) estis kondamnita al mortpafo. Pereis la 27an de oktobro 1937. Loko de entombigo ne estas determinita. En ordo de (prokuratora) kontrolado (li) estis rehonorigita de Milittribunalo de Belomorska (Blankmara) militdistrikto la 29an de aprilo 1956..."


Homo ekster sia tempo


Tiel finiĝis la vivo de tiu-ĉi siaspeca talenta, tamen tute "malĝustatempa" homo, de tipa "malprosperulo", kiu agnoskis nur unu manieron de memkonfirmado : li ĉiam elpaŝis "kontraŭ" - 15jara li forlasis la gimnazion kaj okupiĝis pri memlernado ; liaj multnombraj elpaŝoj dum kongresoj, kunvenoj ktp., ĉiam estis kontraŭ la opinio de la plimulto, kaj ankaŭ lia aparteneco al la anarkiistoj klare atestas pri tio. Oni povas diri, ke li "havis malfeliĉon" ! - dum la tuta vivo li provis memstare konstrui propran sorton, kaj ĝuste dum la periodo, kiam memstarecon kaj sendependecon oni punis plej forte. Kredeble, dum la "malnova" (antaŭrevolucia) tempo li kreskus al nivelo de granda financisto, bankiero aŭ komercisto, ĉar dum la tuta vivo li okupiĝis memstare pri la studado de la ekonomiaj sciencoj, de politiko, de juro, tamen jen "eraris" pri elekto de partio, kaj suferis pro tio dum la tuta vivo. Li finis la vivon kiel "rajtigito pri teroro de kontraŭleĝa esera terorista centro" (kvankam li neniam membris en la esera partio), kies loko de entombigo "ne estas difinita". Tiaj estis la vivo kaj la sorto de N.Ja. Futerfas - unu el anarkiistoj-esperantistoj, kies persona sorto klare ilustras la sorton de multaj aliaj esperantistoj en la lando, kaj la sorton de la tuta sovetia Esperanto-movado dum la 20-30aj jaroj de nia jarcento, dum ties kolizio kun unu el la plej totalitarismaj reĝimoj de la plej nova historio. Estu la historio ankoraŭ unu ekzemplo - averto por la tuta homaro !


Noto : Rilate la areston en Moskvo en 1924, mi ne povas konfirmi tion per dokumentaj atestoj. Kelkfoje mi provis ricevi informojn kaj de Centra Arkivejo, kaj de Moskva filio de KGB USSR (tute apartaj institucioj, kun, eble, komuna arkivejo). Ĉiam la respondo estis negativa : la dosiero mankas. Mi provis alian aliron : se, ekzemple, Futerfas estis arestita kune kun
G. Demidjuk, do, ĉu ekzistas la dosiero de G.D.? Denove la sama respondo : la dosiero mankas. Tamen sur la registra karteto estis la subskribo "Kolegio de OGPU liberigis (lin) kontraŭ "podpiska" (skriba promeso) ne forveturi el Moskvo". Kaj se la arestoj vere okazis, eble, kune kun la liberigitoj malaperis ankaŭ la dosieroj ? Por fari tion, oni devus koni treege gravajn personojn inter la estraranoj de la tiama OGPU. Ŝajnas (kvankam tio estas nur hipotezo), ke E.Drezen tiatempe havis "amikojn" en la instanco : ja Jakov Peters, Jan Berzinj, M.Lacis estis latvoj kaj estraranoj de OGPU. Eble, iu de ili povis "helpi" al li liberigi la amikojn. Des pli, ke (tre karaktere) Futerfas mem neniam poste menciis la areston de 1924. Kial do ? Solvi la enigmon eventuale helpos sekvantaj esploroj.


el Sennacieca Revuo, 1993, No.121, pp. 6 - 10


[1NikSt Ĉu SAT estis sidejo de germana sekreta polico ? - "Sennaciulo", 1990, No.2, p. 18-19, 23.

[2NikSt Esperantistaj viktimoj de stalinismo - "Sennaciulo", 1990, No. 9, p. 76-78.

[3U.Lins Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko - "Sennacieca Revuo", 1987, No. 115, p. 39.

[4E.Borsboom "Vivo de Lanti" - Parizo, SAT, 1976.

[5E.Borsboom "Vivo de Lanti" - Parizo, SAT, 1976, p.51-52

[6CGA RSFSR (Centra Ŝtata Arkivejo de RSFSR), 626-I-4, p.125

[7CGA RSFSR, 626-1-4, p.137-137a-138-138a.

[8CGA RSFSR, 626-1-4, p.136

[9"Agitanto" (Kronŝtadto), No. 1/14, de 15.07.1921, p. 2.

[10E.Borsboom "Vivo de Lanti" - Parizo, SAT, 1976

[11U.Lins Drezen, Lanti kaj La Nova Epoko - "Sennacieca Revuo", 1987, No. 115, p. 39.

[12E.Borsboom "Vivo de Lanti" - Parizo, SAT, 1976

[13El letero No.10/32-S-3326 de 21.08.1990, u. Leningrado.

[14El letero de U.Lins de 28.02.1990.

[15Letero de Tomska filio de KGB USSR No.10/S-37 de la 10-a de septembro 1990, urbo Tomsk.

[16El letero No. S-517 de la 06.09.1990 de Arhangelska filio de KGB USSR, urbo Arĥangelsk.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio