sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaiser : Viro, kiu duobliĝis

rakonto



Hans-Georg Kaiser
Viro, kiu duobliĝis

Kiam sinjoro Ikso venis al la urbo Ŝilda, en antaŭkvartalon, li tre miris, ke tie la homoj evidente ĉiuj estas duoblaj. Kvazaŭ inversaj ĝemeloj. Ĉar unu el ili ĉiam iris dekstren kaj la alia ĝemelo maldekstren. Li pensis : „Kiel tio povas okazi ? Ĉu tio estas nur iluzio ? Ĉu mi vidas ion, kio ne ekzistas ?“

Li cerbumis, sed sen rezulto.

Dum tio li iris en la centron de la urbo sur grandan foirplacon kaj tie staris en la mezo granda blua-blanka ŝildo. Sed tiu ŝildo estis kurioza. Dum la ŝildo montris al dekstre, montris interna sago de la ŝildo al maldekstre. Kaj kiam li proksimigis sin al la ŝildo, li sentis subite, ke io en ĝi tiras lin dekstren, kaj samtempe io alia tiras lin maldekstren. Sed li ne sentis doloron, sed strangan malstreĉiĝon.

Kaj kiam li rigardis en la grandan montrofenestran vitrotabulon de supermarketo, li vidis sin mem, sed li estis jam duobla, unu sinjoro Ikso iris ĝuste dekstren kaj la alia sinjoro Ikso iris ĝuste maldekstren.

Estis tute sen dubo li mem, li rekonis tion je sia arĝenta teko, kiun li tenis en sia dekstra mano. Sur tiun ĉi tekon li estis gluinta antaŭ nelonge afiŝeton kun palmoj kaj ora sabloplaĝo. Ambaŭ sinjoroj Iksoj disiĝis pli kaj pli unu de la alia kaj ĉiu el ili havis en la dekstra mano la tekon kun la palmoj kaj la ora sabloplaĝo.

Nun li fine estis savita, ĉar li de nun estis tiel, kiel ĉiuj.

Kiam vizitis lin sinjoro Dufoj, tiu diris, ke li ĝojas pri lia disiĝo en du personojn. „Nun vi ŝajne fine saĝiĝis, li rimarkis ankoraŭ.“

Kaj kiam li forlasis la domon, iris unu parto de li dekstren kaj la alia maldekstren, kaj tio estis tute en ordo tiel. Por li.



Sama rubriko :


puce Kaiser : Dua Hitler

puce Kaiser : Araneo kaj Leibnitz

puce Kaiser : Klaus

puce Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace

puce Kaiser : La estonta magiisto

puce Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj

puce Kaiser : Ĉu vi scias ?

puce Kaiser : Mikskvalita brando

puce Kaiser : Viro, kiu duobliĝis

puce Kaiser : La lastaj horoj

puce Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono




Supren