sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kaiser : Araneo kaj Leibnitz

rakonto




Hans-Georg Kaiser
Araneo kaj Leibnitz


Mi sidas kun mia tekokomputilo en nia verda pavilono kaj kopias tekstojn.

Jen subite marŝas araneo super la klavaron kaj poste plu sur la blankan tablon. Araneo kun tre longaj kruroj kaj dika kapo. Senhaste kaj netimeme.

Evidente ĝi ne sentas danĝeron. Tio ne estas en ordo. Kial ĝi ne timas, ke mi povus mortbati ĝin ?

Leibnitz eraris. Ni ne vivas en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj. Kvankam la araneo tion evidente supozas.

Ĝoju, araneo, ke mia edzino ne proksimas. Ŝi mortbatus vin – nur pro timo.

Sama rubriko :


puce Kaiser : Dua Hitler

puce Kaiser : Araneo kaj Leibnitz

puce Kaiser : Klaus

puce Kaiser : Ĉi tie parolas Edgar Wallace

puce Kaiser : La estonta magiisto

puce Kaiser : Malicaj kristnaskaj anĝeloj

puce Kaiser : Ĉu vi scias ?

puce Kaiser : Mikskvalita brando

puce Kaiser : Viro, kiu duobliĝis

puce Kaiser : La lastaj horoj

puce Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono




Supren