sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Orsinger : Jules Grandjouan kaj la "Butertelero"

artikolo


Jules Grandjouan

Komence de la 20-a jarcento, Jules Félix Grandjouan estas unu el la plej aktivaj kaj talentaj ilustristoj de la anarkiemaj revuoj kiuj agitis la tiaman politikan pejzaĝon : la Novaj Tempoj, la Sociala Milito, la Voĉo de la Popolo kaj precipe la Butertelero. Ja, inter 1901 kaj 1912 aperis proksimume 600 numeroj de la Butertelero.

La nova jarcento en Francio kaj la tuta mondo estas ĥaosa : Sociala konfuzo, mizero, politikaj kaj financaj skandaloj, anarkiistaj atencoj, strikoj, koloniaj militoj,...estas kutimaj hororoj kiuj skuis la Okcidenton. Oni do komprenas kial la avangardaj ĵurnaloj kaj revuoj prosperis. Grandjouan kunlaboras en la Butertelero ekde ĝia naskiĝo kun Camara, Delannoy, Kupka sed ankaŭ Laurent Tailhade, Léon Bloy, Elisée Reclus, ... Mi devas substreki ke la revuo estas bela kaj ankaŭ allogas la artistojn pro tio ke la papero kaj la presado estas bonkvalitaj. La Buterteleron subtenas la tiutempaj artaj movadoj kiel la impresionismo, la Nabis-oj, la simbolismo aŭ ankoraŭ Rodin kaj Grandjouan certe frekventis artistojn kiel Alfred Jarry aŭ Marcel Duchamp.

La Butertelero estas riĉa kaj nekomparebla panoramo de la anarkiistaj, laboristaj movadoj kaj estetikaj eksperimentoj de la komencanta jarcento. Sendependa, atakema, impertinenta, inteligenta ĝi pritraktis nenombreblajn temojn kaj senlace atakis la armeon, la Eklezion, la ŝtatoficistojn, la riĉulojn, la politikistojn, la koloniismon... Sed la vivo de Grandjouan ne limiĝas al liaj desegnoj ĉar, kiel liaj geamikoj kaj aliaj gravaj personaĵoj antaŭ la unua mondmilito, ĝi estas plena de ĝojoj kaj suferoj. Grandjouan naskiĝis la 22-an de novembro 1875 en Nantes. Komizo, li forlasas sian "karieron" por dediĉi sian vivon al la desegno ekde 1900. Edzo de Bettina Simon, intruistino, kiu aktivas en la laboristaj movadoj, li certe estas la unua kreanto de ilustritaj politikaj afiŝoj. Lia memdediĉo al la socialaj luktoj kondamnos lin al 18 monatoj en malliberejo. Li ekziliĝos en Germanion kie li renkontas sian amantinon Isadora Duncan, famegan dancistinon. Li revenas en Francion en 1912. Post la Oktobra revolucio li proksimiĝas al la komunista partio el kiu li estos eksigita en 1931, ĉar li subskribis tekston kun Panaït Istrati kiu ofendis la ideologion de la partio. Post du malsukcesaj balotoj en sia denaska urbo, kiun li ĉiam amis, li forlasas la politikon kaj fariĝas bredisto. Li mortas en 1968.


el Sennaciulo, majo 2006