Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Goeto : La naturo
puce La ciklo de l’ akvo (desegno)
puce Vinko Markov : La franca nacia naturscienca muzeo, elstara defendanto de la laikeco (artikolo)

Vinko Markov : La franca nacia naturscienca muzeo, elstara defendanto de la laikeco (artikolo)

La nacia franca naturscienca muzeo


La franca naturscienca muzeo, kiun kelkaj kongresontoj vizitos ĉi-somere en Parizo, estas publika institucio, kreita okaze de la Franca Revolucio, en 1793 (oni tiam ne nur fortranĉadis kapojn...), kiu celas konservi la sciencajn kolektojn, akumulitaj dum kelkaj jarcentoj da koloniisma rabado (sed ne nur), helpi la disvolviĝon de la scienca kulturo, kaj kontribui al universitata instruado kaj esplorado. Tiurilate la prioritatoj de la estraro foje estas iom strangaj. Dum multegaj esploristoj, eĉ foje internacie famkonataj, amasiĝas en laborĉambroj, kun malpli ol 6 kvadratmetroj por ĉiuj, dum granda parto el la lokaloj estas malbonstataj, dum iuj laboratoriaj bibliotekoj estas fermitaj dum la duono de la semajno pro manko de deĵorantoj, dum kursoĉambroj kaj laboratoratorioj improviziĝas en konstruejaj kabanoj pro spacomanko, estis decidite, sen konsultado de la laboristaj delegitoj, la instalo de la privata fondaĵo Tejardo de Ĉardeno (tribalingve : Teilhard de Chardin) uzante 85 kvadratmetrojn el la centra biblioteko, kies renovigon financos publika mono. Por nekonantoj de Tejardo, mi precizigu, ke temas pri jezuito, katolika teologo kaj paleontologo, kiu klopodis akordigi siajn sciencajn observojn kun kristanaj metafizikaĵoj, ellaborante teorion pri evoluo direktita al ĉiam pli granda perfekteco, kies pinto estus la Homo.


Pli detala analizo de lia verko estas legebla en Evoluismo kaj kristanismo de Georgo Lagranĝ’, SR 1962 (rete reeldonita ĉe http://www.satesperanto.org/Evoluismo-kaj-Kristanismo.html).


La menciita fondaĵo, kreita en 1962 de la intelekta heredantino de Tejardo por ebligi la pluan diskonigon de lia verko, estas nun administrata, interalie, de pluraj eminentaj profesoroj en la muzeo, de teologo, de honora kuratoro de katolika universitato, kaj... de ekonomikisto el la mastra sindikato MEDEF... Ekde sia fondiĝo estis disponigitaj al ĝi senpaga (t.e. pagita de la ĝenerala publika kaso) spaco en la naturscienca muzeo.


Nu, kial plenigi la malabundan spacon de Sennaciulo per tia anekdoto ? Nur por atentigi, ke eĉ en laika lando kiel Francio restas eblecoj uzi publikan monon favore al privataj grupoj, kies interesoj ne nepre kongruas, aŭ eĉ rekte kolizias, kun tiuj de la ceteraj homoj. Mi pretas akcepti, ke iuj ajn rajtu kredi je la dubindaj teorioj de Tejardo, aŭ de iu ajn alia, kondiĉe ke oni ne devigu min financi la diskonigon de ĉi-tiuj fantaziaĵoj, ĉefe je la malprofito de veraj sciencaj esploroj.


Vinko Markov


El Sennaciulo, marto 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio