« La kristana kredo estas ne nur klarigo de la kosmo, sed afero de intima konvinko. » Se tiel mi rezonus, se mi parolus pri « intima konvinko », mi simple flankenlasus la religian demandon, ĉar malhavanta ĉian intereson ; a ? eble mi studus ?in « ?‰ar nenio homa estas al mi fremda » kiel kuriozan homa ?on, samkiel fremdan arton, a ? strangan mezafrikan kutimon.
Nur tial ke ankora ? hodia ? tiom da homoj, eĉ tre kleraj, bezonas spiritualecon kaj diras sin kristanoj, mi demandas min kial kaj kiel.
Mi jam rimarkis en anta ?a artikolo, ke, ?is la moderna raciismo iom post iom malkovris la kosmon, la kristana mondkoncepto estis akceptebla, kiel provizora klarigo, sed ke ?i devas retroiri anta ? la scienco. Nun sur kio la kristanismo ankora ? bazi ?as ?
Mi tuj flankenlasu la dogmojn pri mondkreado en ses tagoj kaj aliajn « revelaciojn », kiuj tute ne povas sin teni kontra ? scienca kritiko, kaj konsideru nur la pli modernajn kredobazojn de la spiritualistoj.
La evoluismo, kiu en si mem rekte kontra ?as la dogmojn de la kristanismo, ne plu estas neata de iu ajn klerulo, sed nur interpretata la ? spiritualisma koncepto.
Tiel anta ? kvindek jaroj Bergson (1859-1941) kiu siatempe fami ?is provante sintezon de sciencismo kaj spiritualismo, parolis pri « vivforto » (élan vital) kiu ĉion penetras kaj pu ?as anta ?en ?is la homo, kiu estus la viveco liberi ?inta el la materio.
Pli proksime al ni la fama biologo kaj jezuito Teilhard de Chardin (1881-1955) provis la saman sintezon bazi ?ante sur tre profunda scienca kulturo. Sed li tiel tordis kaj aliformigis sian kristanismon por ?in adapti al moderna scienca koncepto, ke oni povas demandi sin, kial li ankora ? nomi ?as kristano.
Sed ĉe unu kiel ĉe la alia oni trovas ian metafizikan koncepton pri interna pu ?o en la materio ; kiu nepre kondukas al pliperfekti ?o, kaj nome al la homo.
Opinii, ke la tuta vivo strebas al homeco kaj spiritualeco, estas nescienca sinteno, kiu neglektas multajn biologiajn faktojn.
Eĉ se oni asertas ke la primatoj « strebas » al homeco - kio estas jam tre diskutinda - oni devas anka ? agnoski, ke ĉiuj aliaj mamuloj sekvis tute aliajn vojojn, kiuj neniel kondukas al la homo. Kaj ke ekster la mamularo la aliaj vertebruloj sekvis ankora ? aliajn vojojn. Kaj ke la insektoj, la araneidoj, la moluskoj, ktp. ankora ? aliajn proprajn vojojn tiel diversajn kaj komplikajn, kiel tiuj de la vertebruloj. Por ne paroli pri la vegeta ?oj, kiuj ekde la vivkomenco iris siajn proprajn vojojn.
Sed rigardu la faktojn de pli proksime.
Evoluo kaj perfekti ?o
Ĉu la evoluo okazas ĉiam kaj nepre direkte al pliperfekti ?o ?
Ĉu la nunaj mamuloj estas pli perfektaj ol la pramamuleto, kiu naskis ne nur la homon, sed anka ? la balenon kaj la vesperton, do estis mirinde evolukapabla ?
Ĉu la baleno estas pli perfekta ol tiu pramamuleto (kies nur dentojn oni konas) ? Ĝi estas treege bone adaptita al na ?ado kaj akva vivo, sed ?i neniam plu povas mar ?i. Ĝi estas kaptita en sia fi ?eco, sed estas nur fu ?fi ?o, ĉar ?i ne kapablas vivi sub la akvo.
Kaj la vesperto ? Äœi ja scias flugi - kvankam malpli bone ol vera birdo - sed ?i ne plu povas preni per la anta ?aj membroj.
Kaj la ĉevalo ? Ĝi ja bone kuras, sed anka ? ?i ne plu povas preni. Ĝia belega kurkapablo estas kaptita en hufoj.
Sed anka ? la demando estas : kio estas perfekteco kaj perfekti ?o ? Se « perfekteco » oni nomas la adapti ?on al iu medio, jes, vesperto, baleno kaj ĉevalo estas - ĉiu la ? sia « fako » - perfektaj a ? preska ?. Sed tiam la homo, adaptita al nenio, krom eble iom al mar ?ado, estas la malplej perfekta.
Se nun oni nomas « pliperfekti ?o » iradon al spiritualeco, al konscio, a ? almena ? al relativa biologia libereco, nu, tiam la homo estas la plej perfekta. Sed tiam, kio pri la aliaj estuloj ?
La sola vojo de l’perfekti ?o kaj progreso devus esti de la unuĉelulo al la homo. Sed tiukaze, kial ĉiuj aliaj vojoj ? Kial tiom da zigzagoj ? Ĉu la baleno, la vesperto, kaj anta ?e la diversaj prasa ?roj estis necesaj por alveni ?is la homo ? Ĉu nur senelirejoj ? Ĉu vanaj provoj ? Kie plano en la tuto ?
Se oni rigardas pli objektive, malpli celisme, oni konstatos, ke la evoluo ne nepre agas anta ?en, sed ien ajn, kaj ke nur la formoj, kiuj estis iel progresantaj, a ? havis tian ?an ?i ?on, ke ?i ne malhelpis pluan vivon, povas postvivi. Kelkajn ekzemplojn :
Sur alia ?tupo de la vivo, la moluskoj. Komparu helikon kaj mitulon. Heliko ja ne estas granda intelektulo, sed ?i almena ? kapablas movi ?i kaj vidi, dum mitulo, alkroĉi ?as, vivas kaj mortas ĉe la sama roko preska ? kiel vegeta ?o, kaj ?i eĉ ne vidas. Nu ! La paleontologio pruvas, ke la heliko anta ?as la mitulon en la kronologio. Kie « pliperfekti ?o » ?
Alia ekzemplo pli proksima al ni : La homo perdis siajn harojn, krom en kelkaj lokoj, kaj tio anka ? dependas de la rasoj. Ĉu tio estas progreso ? Li nun devas ?teli alies felon por ?irmi sian kompatindan nudan ha ?ton kontra ? malvarmo. Nur unu raso - la ? mia scio en Sudpatagonio - sukcesis adapti sin sen vestoj al frosto, sed ?i ne atingis tre altan kulturnivelon. Kaj ĉu estis necese konservi harojn sub la brakoj kaj en kelkaj aliaj lokoj ? Mi konis viron absolute senharan. Ĉu li estis pli progresinta ol aliaj ? Ĉu la virinoj estas pli evoluintaj, pli « spiritaj », ĉar ili ne havas barbon ? La homo estas ver ?ajne perdonta sian lastan dikan denton. Ĉu tio estas progreso ? Mi forte dubas pri tio, sed almena ? en la nuna transira periodo, kiam ?i ankora ? ekzistas, sed tre degenerinta, ?i estas teda ?o por plej multaj homoj.
Alia preciza ekzemplo : Ekzistas en Nordafriko speco de ?afoj nomataj « grasvostaj », kiuj havas rezervon de graso en la vosto por rezisti al longaj trosekaj periodoj, kiel la kamelo sur la dorso. Bonega adapti ?o, « la ?cela ». Jes, sed tiu vosto estas tiel peza kaj lar ?a, ke la ?afino ne povas esti fekundigata sen la interveno kaj helpo de la ?afisto. Tiel ke tiu adapti ?o estus, en la naturo, absurda kaj tutsimple malebla.
Iun tagon mi renkontis strangan mutacianton : Anstata ? havi kvar fingrojn kaj unu polekson, kiel dirus anglo, li havis kvin paralelajn fingrojn, nenian dikfingron sed du montrofingrojn. Ĉu tio estas evoluo al perfekti ?o ? Li ?ajnis iom ?enata per tiu kripleco. Kaj la homoj kun sesa fingro a ? kun kungluitaj fingroj estas ne tre maloftaj. Kaj la ? Johano Rostand ni estas « plenaj » je tiaj mismutacioj, pli-malpli videblaj, kiuj, feliĉe, plej ofte ne fiksi ?as.
Kaj certe tiu mismutacio (perdo de la primata prenkapablo) iam okazis ĉe la homa piedo. Sed tio ne estis katastrofa, ĉar jam en tiu tempo la homo ne plu vivis sur la arboj, sed mar ?is. Por simio, kiu vivadas en la arbaro, ?i estus ka ?zo de elimino.
En tiuj du specialaj kazoj (la ?afino kaj la fingroj) estus pli racie konstati, ke ekzistas « emo » ĉe la remaĉuloj stoki grason ĉe la spino (kolo ĉe la zebuo, dorso ĉe kameloj, vosto ĉe tiu ?afo) kaj mutaciemo (t.e. genetika malstabileco) ĉe la homaj fingroj.
Pli ?enerale estas konate en biologio, ke evoluadoj okazadas la ? iu difinita vojo dum jarmilionoj, kvaza ? al celo. Tion oni nomas ortotelio. Tiel krei ?as certaj karakterizaj tipoj. Sed anka ? ke la sama evoluo foje da ?ras trans sia « celo », kaj tiel kreas monstrojn, kiuj pli malpli frue malaperos, ĉar malekvilibritaj. Tiel okazis kun la sa ?roj de la ?urasa tempo, kiuj evoluis ?is absurda giganteco kaj preska ? subite malaperis, ver ?ajne pro klimat- ?an ?i ?o, al kiu ili ne povis adapti ?i.
La plej konata ekzemplo estas tiu de la giganta cervo (megacervo), el la diluva periodo [°] kies kornoj tiel kreskadis, ke la besto elĉerpi ?is sub tiu ?argo kaj anka ? malaperis.
Hodia ? ekzistas ankora ? multaj specioj, kiujn absurda evoluo kondukis al limo de vivkapablo. Kaj certe ekzistas - kaj malaperis - multaj specioj, kiuj tiel misevoluis, ke ili falis sub la vivkapablan nivelon kaj estis eliminitaj per la eksteraj cirkonstancoj.
Mi tamen ne volas aserti, ke la evoluo estas absolute blinda. Ver ?ajne (tie mi proponas propran hipotezon) okazas du alternaj procezoj : La mutacio, ien ajn kaj blinda, kaj iu pli malrapida restrukturi ?o de la tuta vivanto, kiu provas reatingi novan ekvilibron. La Lamarkaj [1] teorioj pri la heredeco de akiritaj trajtoj neniam trovis pruvon, sed ?ajnas probable, ke la jarcenta ripeti ?o de certaj okupoj tamen influis la karakteron, ekz. de iuj homgrupoj, por krei certajn ecojn kaj tendencojn (akutaj sensoj ĉe ĉasistaj popoloj - manlerteco ĉe metiistaj familioj - intelekteco ĉe meditemaj popoloj ktp.) kaj eble anka ? detalajn adapti ?ojn post gravaj mutacioj ; kondukante tiel ekz. al preska ? perfekta fi ?i ?o ĉe baleno, dum fokoj kaj pingvenoj sekvas, pli poste, similajn vojojn.
La evoluado fakte estas longa, longega filmo - eĉ filmoj paralelaj. De unu bildo al la sekvanta estas preska ? neniu diferenco, kaj por ni beda ?rinde restas nur kelkaj bildoj, kiuj hazarde trapasis la diversajn geologiajn katastrofojn. Kaj ĉar postrestas nur la plej vivkapablaj specioj - evidente - ni supra ?e havas la impreson pri nur progreso. Kaj ĉar regule mankas la transiraj ĉeneroj - anka ? evidente - ni havas impreson pri misteraj kreadoj (ekz. ke la homo sapiens aperis subite).
Sed la specioj evoluas kontinue mutaciete, kaj ien ajn. Plej ofte mutacio perdi ?as, foje ?i fiksi ?as (pasintjarcente en alpa vila ?o preska ? ĉiuj lo ?antoj tiel havis ses fingrojn), sed anta ?en a ? malanta ?en. Kaj nur tra terure implikita zigzago finfine naski ?is primato, tro frue, kun nefinita kranio ; kun ne anta ?determinita naturo kaj kiu, pro socia vivo, kaj dank’al iom pli komplika cerbo, sukcesis iom post iom kreskigi abstraktan inteligenton super la praktika inteligento de la aliaj primatoj. Sed la homo - tiu filo de Dio - kiam ?i ne kreskas inter homoj, i ?as kompatinda primato, kiu neniam plu atingos la abstraktan homan inteligenton…
Evoluismo kaj Metafiziko
Se ni nun lasas la firman terenon de la biologio por iri tiun malpli certan de metafizikaj konsideroj, ni tuj vidos, ke, se oni akceptas la evoluismon, oni nepre devas rifuzi la dogmojn de la kristanismo.
Unue nur detala rimarko : Se la tuta vivantaro estas farita la ? plano, oni nepre devas agnoski, ke la « le ?o de la plejforta » estas anka ? en la plano, kaj se oni akceptas tiun le ?on de la ?angalo kiel fundamentan en la bestaro, kial ne anka ? en la homaro - ĉar la homo estas nur parto de tiu vivantaro ?... Tiu konsekvenco estas iom malproksima al la kristanismo.
Sed nun io pli grava kaj esenca.
La kristanismo - ĉiu scias tion - staras sur tiu baza dogmo, ke la homo kreita pura pekis kaj ke tial la malbono venis sur la teron, ke li suferas kaj mortas pro tiu origina peko. Nu, estas evidente, ke se oni agnoskas la evoluismon, oni ne plu povas imagi, ke la homo, unu primato inter aliaj, estis pli « pura » ol la aliaj ; kaj ĉefe, se li naski ?is ne la sesan tagon de la kreado, sed post jarmiliardoj da evoluado, la malbono, la sufero kaj la morto ekzistis longe anta ? ol li. Kaj neniu teologia vort ?onglado kredigos al mi, ke hundo a ? ĉevalo suferis re ?matojn kaj mortis pro la kulpo de la homo, anta ? ol la homo ekzistis. En tio ku ?as fundamenta kaj nesolvebla kontra ?diro.
Iu asertis tamen, ke tiu natura fakto (la morto) ekzistas ?is la homo, sed ke la homo estis destinita eskapi el tiu le ?o. Nu ! Ĉu estas iel serioze kredi, ke estulo kun karno kaj ostoj, nervoj kaj glandoj, kiel ĉiuj aliaj, povus esti pli senmorta ol la aliaj ?
Sed eĉ se mi akceptus tiun malver ?ajnan opinion, mi devus agnoski, ke la senfine bona kaj justa Dio de la kristanoj kreis kaj mortigis bestojn (ĉiujn bestojn) nepre senkulpajn, ĉar ili la ? kristana koncepto mem, ne povis distingi inter bono kaj malbono. Denove absurda ?o.
Tial la spiritualisma « klarigo » nenion klarigas. Male, alprenante la kristanan koncepton oni baraktas en aranea ?o da kontra ?diroj.
Sed mi prenu konkretan ekzemplon :
Petro perdis unu okulon pro malsano. Se li rezonas « fizike », li diros ke tiu malsano venas de malekvilibro simpatika, tial ke en la genoj, kiuj konstruis lin, io ne estis tute en ordo. Kaj tio estas neniel mirinda, ĉar vivanto kaj speciale homo estas tiel komplika, ke nepre devas foje okazi eraroj en la kopioj. Petro anka ? havas troan vertebron (iom fu ?forman), kiu foje doloras. Tio estas mutacieto malgrava. Tiajn kripla ?ojn Petro eltenas kun relativa rezignacio, pensante ke en tiaj mutacioj ku ?as la sekreto de la evoluo, ke unu fojon el dekmil mutacioj estas ia progreso. Tamen la malbon ?anco, kaj la plej granda probableco, faras, ke li trovi ?is inter la 9 999 aliaj mutacioj. Sed se nun Petro rezonas « metafizike », li demandas sin : « Kial tiaj kripla ?oj ? » Kaj se estas ia Absoluto, iu Ĉiopovulo, Ĉionfaranto, nepre kulpas « Li » ! Kaj Petro ne trovos konsolon en la kredo pri homa hereda kulpo, ĉar mi ?us montris, ke la originan pekon neas la evoluisma mondkoncepto.
Kaj tie ni revenas ĉiam al la sama konkludo, ke por havi konscian kristanan kredon, oni devas konservi la mondkoncepton de mezepoka homo, sed ke estas neeble akordigi ?in kun moderna evoluismo. Tamen por esti sincera oni devas anka ? konsenti, ke la nunaj spiritualismaj sintenoj, eĉ se ili diras sin kristanaj, ĉar naskitaj en okcidentaj kulturoj, enhavas konceptojn multe malpli dogmajn kaj estas nur iuj metafizikoj inter aliaj. Se ili ĉiuj provas pravigi la kristanismon, por tion fari ili apogas siajn rezonojn ĉu sur nescio, t.e. punkto, kiun la racia scienco ankora ? ne prilumis, ĉu sur misdemandoj, kiuj implice supozigas metafizikajn respondojn.
La nescio
La spiritualistoj ekzemple insistas, ke, eĉ se la vivo venas de la materio, ?i enhavas ian « plion », kiun la scienco ne povas klarigi, kaj ili tuj alkroĉi ?as al tiu malhela punkto.
Fakte la scienco ne kapablas ekzakte klarigi la originon de la vivo, sed oni jam bonege scias, ke en la kondiĉoj, kiuj regis sur nia planedo anta ? du kaj duono da miliardoj da jaroj, fatale krei ?is makromolekuloj, kiuj « emas » kreski ĉerpante el la ĉirka ?anta medio, kaj kiuj « emas » dividi ?i kiam tro dikaj. Tio estas jam preska ? la vivo. En la plej elementaj kromosomoj estas ducent a ? tricent tiaj makromolekuloj ĉene aran ?itaj kaj volvitaj korktirile.
Estas tute ne mirinde, ke oni ne sukcesis en laboratorioj fari milionojn a ? eĉ miliardojn da eksperimentoj necesaj por trafi tiun molekularon, kiu bonvolu dividi ?i kaj reprodukti ?i la ? la kombino, kiun ?i unue havis, do esti vivo (ĉar vivi ne estas io alia). Sed mi ne vidas la bezonon de metafiziko por klarigi tiun « plion », kiu distingas la vivan materion.
A ? Bergson iam parolis pri « duobla memoro », el kiuj la unua estas cerbo, do animala, kaj nur praktika, dum la « alia » estus « pura(?) memoro », ekstercerba, spiritualista, kaj do ne tu ?ata de postmorta detruo. En la tempo de Bergson oni sciis ekzakte nenion pri la funkciado de cerbo kaj povis eldiri tiajn asertojn. Sed nun oni iom pli bone komprenas pli la nukleotidoj kaj elektrostatikaj registradoj, kaj oni eĉ povas provoki memorajn fenomenojn per ta ?gaj kurentoj tra la cerbo. Kaj la teorioj de Bergson aspektas tiel eksmodaj kiel la « sango cirkulanta pro la varmo », kiun klarigis Descartes.
Aliaj emfazas pri « tiu plio, kiu estas penso », kiun anka ? la scienco ne klarigas, kaj la sama Bergson asertis, ke la homo ne estas sur la sama evolu-linio kiel la aliaj bestoj, ke ne temas pri alia nivelo, sed pri alia eco, alia naturo ; anka ? tion oni povis aserti anta ? kvindek jaroj, kiam la animala psikologio estis nur romana fantazio. Sed intertempe oni multe pli serioze plugis tiun temon, eksperimentis, komparis, kaj konstatis pli objektive, ke la homa intelekto ekzistas, embrie, en la inteligento de la superaj animaloj. Kaj la observado de infan-evoluo anka ? pruvas ke la homa spirito kreskas nur iom post iom el la konkretema menso de la primatoj. Se nun ekzistas abismo inter homo kaj besto, tiu abismo ne ĉiam ekzistis. Anta ? 500.000 jaroj la prahomo estis antropoido apena ? supera al la aliaj. La abismo anka ? nur iom post iom fosi ?is.
Anka ? parolas la spiritualistoj pri la « inspiro » de artisto, la ? ili ĉiel-devena. Stendhal ie skribis, ke verko konsistas el 5% da inspiro kaj el 95% da transpiro. Iu alia (Valéry, mi kredas) diris, ke genio estas longa pacienco. Amba ? signifas, ke intelekta verko ne venas el la ĉielo, sed de interna streĉo, ke iuj ekscitiloj agas, pli malpli klare en la menso : legado, diskutado, a ? : kafo, alkoholo, kokaino... La rezulto estas eble mirinde bela, a ? plorige stulta, sed ĉiel venas de la individuo.
La misdemandoj
Ĉi tie mi konsideros nur kelkajn plej oftajn el tiuj misdemandoj, sed ili estas multaj, foje nur vortludoj.
« Nepre devas esti kreinto, ĉar, se pentra ?o povas ekzisti sen pentristo, ĉiu racio estas kompleta sensenca ?o. »
Nu, ĉu estas pli racie klarigi la pentra ?on per la nepre neracia ? Eble vizitante mirinde belan groton kun stalaktitoj kaj stalagmitoj, vi entuziasmi ?is kaj diris : « Kiu ĉizel’ genia tion el ?ton’ bildigis ? » a ? : « Kiu tajlor’ senmorta drapiris tiujn vandojn ? » Sed tio estas nur poezio. Se oni iom pli cerbumas, oni scias, ke kelkaj relative simplaj fizikaj kaj ?emiaj le ?oj sufiĉas por klarigi tiujn mirindajn ĉefverkojn. Same pri la kanjonoj de Kolorado a ? aliaj naturmirakloj. Kial ne same klarigi la homon, per kompreneble pli komplikaj le ?oj, kiujn ni ne nepre konas ?
Tiu fama demando pri la pentristo kaj la pentra ?o estas el la sama fonto kiel tiu pri la kokino kaj la ovo : kio estis unue, ĉu la kokino, kiu faras la ovon, a ? la ovo, el kiu venas la kokino ? Tio estas skolastikaj intelektaj akrobata ?oj eble interesaj, sed kiuj havas nenian rilaton kun la realo. Ĉar la pentra ?o - ĉi tie la homo - ne venas el nenio. Tie estas ankora ? la influo de la genezo, Adamo kreita de Dia volo el la ?limo. Ĝi anka ? ne venas de blanka tolo, sed ?i estas la lasta ĉenero de ĉeno, kies longeco, komplikeco kaj implikeco estas tiaj, ke ili komplete superas nian modestan komprenkapablon kaj eĉ imagon. Sed fine, se oni nepre serĉas la a ?toron de la pentra ?o, mi faros kontra ?demandon : Kiel li Perfekto, Absoluto, kreis verkon tiel malperfektan ? Artiston oni ju ?as la ? lia verko. (Tiu stulta demando egalas la unuan.)
« ?ˆu la harmonio mirinde bela, kiu regas en la kosmo, ne estas la plej luma pruvo de kreinto ? »
Konscihava rato, kiu vivus en bombdetruita domo anka ? kredus, ke la ruinoj, kiujn ?i lo ?as, estas konstruitaj la ?plane, ke ili enhavas harmonion... ĉar ?ia menso estus adaptita al ĉi tiu universo iel kaj provizore ekvilibrita.
En la naturo, kaj pli ?enerale en la kosmo, ne estas harmonio, sed ekvilibro, kio tute ne estas sama.
Harmonio venas de vola ago de inteligentulo, kaj do ekzistas nur en homaj verkoj (sur nia planedo). Äœi estas subjektiva sento. Ekvilibro venas de du a ? pluraj kontra ?aj fortoj blindaj. Kiam ?i rompi ?as (eksplodo de stelo, klimata ?an ?i ?o, apero de nova specio), ?i « emas » refari ?i alimaniere. Nur tion oni trovas en la naturo. Äœi estas objektiva, matematika fenomeno. Se tion oni volas nomi harmonio, tio estas ies opinio. Sed mi persone vidas nenian metafizikon en tio.
« La homo havas konsciencon, senton pri bono kaj malbono, kiu venas de iu Absoluto de la Bono kaj Belo. »
Anka ? mia katino havas senton pri bono kaj malbono, kiam ?i estis ?telonta bifstekon ; eĉ kiam ?i kredis sin nevidata, ?i ku ?igis la orelojn (timosigno), ĉar ?i subkonscie sciis, ke la fakto « bifstek ?telado » a ?tomate sekvigas la alian fakton « vigla-posta ?frapado-per-vira-mano »... Plej ofte la nocio pri bono kaj malbono ĉe la homo sapiens ne estas io, ?is ?i fari ?as kvaza ? natura. Maljunaj homoj estas honestaj pro kutimo, ĉar « tion oni ne faru ». Ne plu temas pri moralo a ? etiko, sed pri kutimo kiel la radio-aparato a ? la cigared-paka ?o. Timo al ?endarmo kaj espero de rekompenco, jen la du lambastonoj de la plej disvastigata moralo.
Moralaj homoj estas maloftaj. Kaj ne nepre religiemaj... Mi iam a ?dis katolikan predikiston en la radio diri : « Dio, sen kiu la Belo kaj la Bono ne havas sencon. » Mi ne scias, ĉu la Belo kaj la Bono devas havi sencon en si : tio estas abstraktaj homaj konceptoj, sed mi havas la impreson, ke anka ? mi havas senton pri bono kaj belo, senton tute relativan kompreneble, kaj kiu dependas de la epoko, en kiu mi vivas (ĉefe la sento pri la belo estas tre subjektiva kaj varias kun la tempo.) Kaj eĉ la bono estas tre elasta kaj relativa la ?epoke kaj la ?loke. Sed mi neniam sentis la bezonon de metafizika klarigo por tiu sento. Mi sentas la bonon, kiel mi sentas la suferon (la mian kaj parte alies), ĉar mi estas sent- kaj suferkapabla.
Lastanalize la homa konscienco estas kapablo mezuri, kio estas ?usta (ne : justa) a ? mal ?usta rilate al moralaj reguloj. Äœi estas meza vojo inter la fundamenta biologia egoismo kaj la altruismo de superaj sociemaj vivantoj ; meza vojo inter la propra sufero kaj kompato al alies sufero. Sed ?i estas neniel absoluta : bur ?a domposedanto havas nenian konscienc-riproĉon, se li ricevas monon de malriĉulo, dum mi, kiu havas alian edukon, ne povus toleri tion ; kaj la nazioj kreis al si novan « moralon », en kiu ili vivas kvaza ? en hipnoto, kaj la ? kiu la ekstermado de judoj kaj aliaj « misrasuloj » estis la « bono ».
Sed fine estas logike fari jenan demandon pri tiu origina peko, ĉirka ? kiu gravitas la tuta judo-kristanismo : Se la kristanoj agnoskas la evoluadon, ili nepre - kaj implice - malagnoskas la kreadon la ? la biblio. Ili do konfesas, ke tie la biblio ne diras la veron. Ili dubas pri ties vereco. Se ili dubas pri tio, kial ili kredas pri la origina peko, kiu estas nek pli nek malpli ver ?ajna ol la cetero ?...
Jes kompreneble, ili ne povas rezigni pri tiu dogmo, ĉar tiam la tuta kristanismo pendus en la aero. Sed ?uste en tio lamas la tuta doktrino : ?i staras sur fabelo, kiu eĉ ne havas ombron de ver ?ajneco. La sola ekspliko de la origina peko - tre relativa cetere - estus, la ? mi, ke la homo morti ?as kaj suferas, ĉar li vivas malsa ?e (man ?as tro en okcidento, nesufiĉe en oriento, fumas, drinkas alkoholon, tro seksumas, tro laboras, ktp.), dum la bestoj, kiuj havas nur instinkton, vivas multe pli « sa ?e ». Sed ĉiel racia vivo ne forigus ĉiujn dolorojn nek la morton.
Tio estas do nur unu mito inter aliaj, ne pli nek malpli interesa ol multaj aliaj, kaj kiu ne indas fari ?i la bazo de tuta moralo kaj religio.
Kristanismo kaj metafiziko
Tamen, por ion koncedi al metafizikistoj, estas tri specoj de faktoj, kiuj ?ajne pravigas ilin, ĉar anka ? tie la scienco ne prilumis. Temas pri :
prognozo (anta ?vid-kapablo),
metapsi ?aj fenomenoj,
mirakloj.
Prognozo
Temas pri malklara tempa fenomeno. Ĉio, kio estas, estas regata de spacaj le ?oj, kiujn oni facile komprenas. Ver ?ajne pri la tempo estas io simila, kio klarigas la probablecon, eble eĉ la « fatalon ». Sed blinda, neniel providenca fatalo. Tamen tiu prognozo estas neniel privilegio de kristanaj viziuloj.
Metapsi ?aj fenomenoj
La homa naturo ne limi ?as al tio, kion oni kutime lernas. Estas aliaj subkonsciaj kaj nekonsciaj sentoj, pri kiuj oni ankora ? malmulte scias. Cetere tiuj fenomenoj ne estas specife homaj ; ili etendi ?as al bestoj kiel ekz. hundo hurlanta tutan nokton, ĉar mortis lia amata mastro je kvincent kilometroj. Tiujn faktojn oni do ne povas klarigi per animo homa (a ? didevena). Temas pri io alia, kion kristana metafiziko ne klarigas.
La mirakloj
Ili okazas ne nur pro la sankta Virgino, sed anka ? okazis ĉe la antikvaj temploj de Jupitero, Venuso k.a., pri kies « vereco » neniu plu diskutas. Eĉ pli strange : lastatempe la roma eklezio eksigis iun sanktulinon (Filomena), ĉar ?i neniam ekzistis. Nu ! La pre ?isto, kiu servis ?ian pre ?ejon, asertis, ke ?i faris miraklojn. Tre interesa fakto, kiu pruvas, ke la mirakloj ne okazas pro ekstera supera forto, sed pro interna homa forto (individua a ? pli ver ?ajne kolektiva). Kaj ke, por ke okazu mirakloj, ne necesas supera eksterhoma forto, sed sufiĉas kredi (pri io ajn, tio tute ne gravas).
Konkludo
Mi ne volas aplombe kaj definitive aserti, ke ĉia metafiziko estas nepre stulta. Tamen, se ekzistas metafizika klarigo de la kosmo - sed ĉu tia klarigo necesas ? - ?i ne devas esti serĉata en la judo-kristanismo. La klarigoj, kiujn proponas al ni la kristanaj spiritualistoj en siaj cerbaj streĉoj por alproksimigi la modernan evoluismon kaj la fundamentajn dogmojn de sia kredo, estas vanaj kaj ne nur ne klarigas la, la ? racia konsidero, sensencan kosmon, sed plie montras ?in vole kaj la ?cele absurda. Kaj se miaj supraj argumentoj ne estis sufiĉe konvinkaj, la fakto mem, ke ?uste Teilhard de Chardin, unu el la plej elstaraj scienculoj de nia tempo, kiu da ?re proklamis sin katoliko, trovis nenian konvinkan argumenton kaj ĉiam sur ?utadis sian kredon sur sian sciencan koncepton, krome, kiel salon sur la supon, a ? sur ?miris ?in tie, kie neniu raciulo sentus bezonon je ?i, estas la plej brila pruvo, ke tia koncepto estas nenecesa, superflua hipotezo, kiu nek aldonas, nek klarigas ion ajn.
Georgo LAGRANGE
el Sennacieca Revuo, 1962
Biografio (por franclingvanoj) : « Teilhard de Chardin » de Ernest Kahane, (1960) publika ?o de l’Union Rationaliste, 24 rue des Grands Augustins, Paris- 6e.
[°] Diluvo rilatas al biblia evento. La ? mi temas pri diluvio, sinonimo de plejstoceno a ? de paleolitiko, unua periodo de la kvartenaro. Noto de la skankontrolanto.
[1] Lamark (Fr. Lamarck), 1744-1829, franca biologo, unu el la patroj de la transformismo (evoluismo), kiun li klarigas per heredeco de akiritaj trajtoj de individuo, dum Darvin poste ?in klarigis per mutacioj kaj selektado.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.