![]() |
serĉado :
|
Ĉi tie mi deziras respondi kiel eble plej simple kaj rekte al la
demando : Kion signifas la vorto "sennacieca" en la nomo de SAT ? (Pri
la nacieco kaj sennacieco, S-ulo de februaro 2007, p.27-28)
La respondo staras en la historio de nia Asocio kaj ne postulas
altnivelan filozofian cerbumadon. La vorto koncize nomas strukturon
karakterizitan per individua membreco de la aktivaj membroj kaj
foresto de naciaj sekcioj. Tia strukturo fakte ne estas nek pretendas
esti originala : ĝi estas tute malkaŝe kopiita el la strukturo
donita de Hektor Hodler al UEA. Ĝi cetere nur estas konsekvenca
organizformo de tutmonda movado en kiu unu sola lingvo estas komuna
al ĉiuj membroj.
Ĝi supozigas do nenian ajn teorion aŭ kritikon pri ekesto de
nacio kaj nacieco. Tian teorion oni devas eventuale serĉi aliloke,
sed ne en la statuto de SAT, laŭ kiu ĝi nur estas objekto de libera
debato inter aliaj temoj.
"SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agadkapablo."
"(1,a) utiligi praktike la internacian lingvon ESPERANTO por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda ; "
"(1,c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj
internaciistoj ; "
"(11.) Por eviti ĉian naciecan influon en la gvidado de la Asocio, validas la elekto de P.K. nur en la okazo, se la enlandaj jesaj
voĉoj por la kandidatoj en iu lando ne superas 1/3 de la tuta
balotintaro, sed kiuj estas dividitaj en pli normala maniero laŭ
landoj."
Tiu devizo, proponita de Lanti al SAT, kaj tiuj punktoj de nia
statuto, ne havus signifon, se nacio kaj nacieco ne havus signifon
por SAT. Sed ignori la naciajn limojn en sia interna organizado ne
signifas sisteme ignori nacion kaj naciecon eĉ kontraŭ konkreta
evidenteco. Ĉiu membro rajtas havi propran opinion pri la signifo,
ŝarĝita de ideologia emocio, de tiuj vortoj kaj libere debati pri
ĝi kiel pri aliaj temoj.
La Esperanto-movado kaj en ĝi la laborista Esperanto-movado, kies
SAT estas peresperanta fako, estas nek nacio, nek gento, kaj ĝia
hipoteza aspiro fariĝi ia speco de nacio aŭ gento estus danĝera
kontraŭsenco. Se iuj esperantistoj volas fondi nacion aŭ surogaton
de nacio kun Esperanto kiel lingva ligo, tio estas ilia afero, sed se
ili pretendas trudi sian celon al la tuta Esperanto-movado, ili povas
tute nature renkonti fortan reziston kaj eĉ aktivan kontraŭstaron.
Eble pro malatento aŭ manko de intereso, mi ne memoras, ĉu mi
spertis aŭ ne kongresŝildojn kun indiko de nacieco en SAT-Kongreso.
Tio ŝajnas al mi ekzotaĵo fremda al SAT-tradicio. La demando estas :
al kio tio utilas ? Eble sufiĉus la internacia kodo kaj la nomo de la
hejmurbo.
En la tempo de Lanti ne ekzistis la vorto "etno" kreita pli malfrue
per retroetimologio el "etnografio" (scienco pri la popoloj, iliaj
moroj, vivmaniero, legendoj ktp.) aŭ el "etnologio" (branĉo de la
antropologio, kiu esploras la originon kaj la parencecon de popoloj).
Ĝi aperis en PIV (1970) kiel sinonimo de "gento". Ankoraŭ nun, la
malsamaj difinoj donitaj en PIV (2005) ne donas al mi la eblecon
distingi inter ili klaran diferencon de signifo. Etnismo kun ĝia
korolario etna purigado en miaj okuloj estas nenio krom nova,
eŭfemisma nomo de rasismo kaj pro historiaj spertoj devus esti
abomenaĵo por ĉiu pretendita civilizito.
SAT ne estas konkurencanto de nacio sed eksternacie celas (§ 26)
esti tutmonda retaro jam de pli ol duona jarcento pli frue ol la
"moderna" Interreto. Tial amuzaj estas la esperantistoj, kiuj
ignorante la statutajn celojn de nia Asocio sed hipnotizitaj de
teknologia kaj komerca aspektoj, asertas, ke Interreto estas "dua
ŝanco" por Esperanto. Principe, Interreto kiel SAT ne estas ligita
al informadiko, kiu nur estas - ja ŝatinde efika - materia rimedo,
sed ĝi tre bone povas funkcii per aliaj rimedoj, ekzemple krom per
rektaj kontaktoj, ankaŭ per indianaj fumsignoj, tamtamo, lumsignoj,
rajdantaj kurieroj, semafora telegrafo ktp kaj eĉ boteloj en la
maron, sed male al SAT, ĝin ofte handikapas la manko de komuna
lingvo. Oni same bone povus diri, ke Esperanto estas dua ŝanco por
Interreto.
Petro Levi 23111
El Sennaciulo, marto 2007