Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 04an de aprilo

Ekfloro de sakuro en mia urbo.

Hieraŭ en mia urbo ekfloris sakuro. Kiam la meteologia stacio konstatas kelkajn ekflorojn sur iu fiksita arbo, ĝi oficiale anoncas “ekfloron de sakuro”. Multaj tre ŝatas havi piknikon sub la floroj. La plej fama loko por tio estas Parko Ueno en Tokio, sed tiun ĉi jaron la gubernio Tokio rekomendas, ke ne okazu orgiaj sakuro-piknikoj, tial la parko ne estas tiom homplena kiel en la kutima printempo. Multaj homoj nun kontraŭas tiajn memŝrumpigajn rekomendojn, ĉar tiamaniere la japana ekonomio des pli ŝrumpos. Ankaŭ mi opinias, ke ne-suferantoj vivu kiel kutime, sed ĉiam pensu pri la suferantoj kaj helpu ilin laŭ sia kapablo.

Longa batalo pri la nukleaj centraloj
La 3an de aprilo la registaro klarigis, ke estas ne permeseble lasi radioaktivecon elflui el la reaktoroj kaj la plej frua solvo estas necese, sed por tio oni bezonos minimume kelkajn monatojn.
Nun en la nuklea centralo Hukuŝima oni enpumpas grandan kvanton da akvo (jam entute 30 mil tunojn) por malvarmigi la nukleajn brulaĵojn en la reaktoroj, kaj tiu akvo, malpurigite per densa radioaktiveco, elfluas en la kovrilajn domojn, kaj poste eksteren en la maron. La elektra kompanio Tokio provas refunkciigi malvarmigan sistemon de la reaktoroj. Se oni sukcesos en tio, oni povos cirkuligi sufiĉe da akvo kaj teni la reaktorojn en la sekura stato de “malaltatemperatura haltado” kun la akvo sub 100 gradoj. Tio estas “perfekta stato” en kiu oni povas malvarmigi brulaĵojn per cirkulanta akvo en la reaktoro kaj porbrulaĵ-akvujo.
Tamen la vojo por tio estos longa kaj severa. Unue oni devas rekolekti akvon akumulitan en la subtero de la kovrilaj domoj, due mezuri la fortecon de la radioakriveco por juĝi, ĉu laboristoj povu labori tie, trie ripari damaĝitajn partojn de la reaktoroj. Dume oni devas enpumpadi akvon en la reaktorojn, kaj pro tio tiu akvo elfluados en la maron, malpurigante la medion.

Laŭ la ĵurnalo Asahi la 4an de aprilo


Hodiaŭ vespere je la 19:05 oni komencis elfluigi 11500 tunojn da malaltnivere malpurigita akvo en la maron. En la tereno de la centralo ne troviĝas loko aŭ ujo por konservi forte radioaktivan akvon el la kovrilaj domoj, tial oni unue devas malplenigi akvorezervejon, forĵetinte malforte radioaktivan akvon eksteren, por ke oni enkonduku tiun akvon en ĝin. Oni adoptis tiun rimedon kiel urĝan aranĝon.

 1. Gaslaboristoj el la tuta Japanio
En la urbo Sendai la gasfabriko estas atakita kaj severe damaĝita de la cunamo. Pro tio gaso haltis en 358781 domoj en 6 urboj. Sen gaso oni ne povas varmigi akvon, nek kuiri. Por ripari la sistemon, oni devas kontroli 4800 kilometrojn da gashoso. Nun 2700 gaslaboristoj el 27 gaskompanioj venis al la urbo. Okaze de Hanŝin-Tertremo en 1995 gaso haltis en 860 mil domoj kaj oni bezonis 3 monatojn por la refunkciigo.

 2. Donaco de 10 miliardoj da enoj
La prezidanto de kompanio Softbank s-ro Son Masajoŝi persone donacos 10 miliardojn da enoj kaj ankaŭ en la sekvantaj jaroj ĝis sia emeritiĝo donacados sian estraranan enspezon (180 milionoj en 2009). Li esperas, ke la mono helpu orfojn. Krom tio la Softbank-grupo donacos unu miliardon da enoj.
Softbank estas interreta kaj poŝtelefona kompanio. Mi ne havis intereson pri tiuj aferoj kaj al mi ŝajnis, ke li estas suspektinda homo, sed mi devas pardonpeti de li pro mia malica kompreno. Kvankam li estas riĉulego, se li ne havus sincerecon kaj kuraĝon, li ne povus donaci tiom da mono. Mi rememoris, ke lia persona nomo estas Justeco (正義), kaj li kondutas same kiel sia nomo.

 3. Kandeloj de malriĉuloj
Mi kaj mia edzino jam donacis monon, kaj iomete same kiel s-ro Son ni decidis donaci 20% el mia ĉiumonata poŝmono. Tian agon ni esprimas kiel “Kandelon de malriĉulo”. Nun multegaj kandeloj lumigas la mondon per 150 miliardoj da enoj da donaco.

Oni trovis nur 78 malaperintojn
Tiu tritaga operaco de la defendkorpuso kaj la usona armeo finiĝis hieraŭ, sed oni povis trovi nur 78 malaperintojn. Ankoraŭ pli ol 18000 homoj malaperis, do kie ili kuŝas ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio