2006 – Unu el paragrafoj de la Deklaracio de la 79-a Kongreso en Beogrado :
La 79-a Kongreso de SAT « subtenas la batalon de C.M.C. : Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la koalicion por partopreni en tiu batalo ».
La oktobra Sennaciulo informis la membrojn de SAT, ke C.M.C. akceptis la aliĝon de SAT en la Koalicio, kaj proponis « Ni agu kontraŭ tiuj armiloj kiuj blinde frapas eĉ post la fino de la milito ».
Ekde la Konferenco de Oslo (Norvegio) en februaro 2007, pluraj kunvenoj okazis en diversaj landoj : Limo (Peruo), San Joseo (Kostariko), Beogrado (Serbio), Vieno (Aŭstrio), Velingtono (Nov-Zelando). La lasta konferenco okazis en Dublino (Irlando) dum la maja monato 2008, kaj kunigis pli da 100 ŝtatoj. La partoprenintoj en tiu konferenco redaktis konvencion, kiun la ŝtatoj povos subskribi kaj ratifi ekde decembro 2008 en Oslo aŭ ĉe la sidejo de UNo.
La konvencio ne malpermesas la uzon, la fabrikadon kaj la stokadon de ĉiuj pafaĵoĵetoj el bomboj. La konvencio malpermesas nur la kontenerarmilojn, kiuj enhavas pli da 10 eksplodaj armiletoj tiel difinitaj. La eksploda armileto estas pafaĵo, kiu pezas malpli ol 20 kilogramoj, estas elĵetata el la kontenerarmilo kaj eksplodas ĉu antaŭ, ĉu dum, ĉu post kontakto.
Kelkaj klaŭzoj de tiu konvencio necesigos vigladon :
Post la ratifo, la daŭro por ke ŝtato detruu sian stokadon de malpermesotaj pafaĵoĵetoj el bomboj povos atingi ĝis 8 jaroj.
La subskribontaj ŝtatoj povos partopreni en operacoj kun ne-subskribontaj ŝtatoj, kiuj uzos la pafaĵoĵetojn el bomboj malpermesotajn per la konvencio.
Malgraŭ multaj mankoj, necesas ke la ŝtatoj subskribu la konvencion.
Ni proponas ke :
la LEA-oj,
la SAT-Rondoj,
multaj SAT-anoj
sendu esperantan leteron kaj la saman landalingvan leteron al la registaro de sia lando.
Ni prezentas projekton de esperanta letero, kiun ĉiu adaptos laŭ sia lando.
Sinjoro Ĉefministro,
Nia Lando, kiel ĉiuj landoj, estas invitata subskribi, ekde decembro 2008, la Konvencion, kiu malpermesos la uzon, la fabrikadon kaj la stokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj, kiuj vundas kaj mortigas multe da civiluloj dum la militoj sed ankaù longe post la militoj.
Ni esperas ke nia Lando subskribos tiun Konvencion.
Bonvolu akcepti, Sinjoro Ĉefministro, niajn respektoplenajn pacistajn salutojn.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.