sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Miĥalski : Danco de skeletoj

rimpoemo


Miĥalski
Danco de skeletoj

Skeletoj, skeletoj ĉirkaŭe. Mi volas forkuri, ne povas.
Skeletoj dentklakas, grimacas kaj en la dancado sin movas.
Jen ili jam estas proksime kaj manojn ostecajn eltiras
Kaj volas min kapti en brakojn, - mortecan malvarmon elspiras.

Skeletoj alpaŝas senĉese - Skeletoj ridetas rikane...
Mi falas silente genuen, mi provas forkuri, sed vane !
Mi rampas, sed estas malfrue. Min kaptas kaj premas teruro,
Skeletoj dancante alpaŝas, aŭdiĝas obtuza murmuro...

"Ha, jen Vi ! Vi volas Vin savi de nia kares’, ĉirkaŭpreno ?!
Sed ni Vin ekamis - deziras - kaj Ni ja al ni apartenos.
Ni montros al Vi novan mondon - ni donos al Vi la Potencon,
Esencon de l’Scio senfina - nur lasu la vivon sensencan ;

Nin sekvu en mondon posttomban - en mondon de solaj spiritoj...
Decidu, Vi hom’ ! - Ni atendas. Kaj sekvu nin tuj senhezite.
"Ne, ne ! Mi ne volas, foriru ! Deziras mi vivi ankoraŭ.
Mi amas la vivon kun ĝia sufero kaj akra doloro.

Se estos mi eĉ malfeliĉa - se premos min la efektivo.
Mi restos ĉi tie sur tero ; - ne lasos mi kampon de l’Vivo.
Eĉ malgraŭ kruelaj ekbatoj de la Realeco sensenta,
Eĉ malgraŭ solec’ de l’animo kaj malgraŭ de l’mensa turmento."

 
************************************************
Skeletoj ekhaltis momente en sia senĉesa almovo.
Sed tuje jam grincas, rikanas kaj dancas, dancadas denove.

La 25an de novembro 1917.


El : "Kantoj de l’Amo kaj Sopiro - (poemoj de la naiva juno)" (Eldonejo N.Ŝapiro, Varsovio, 1934).
Sama rubriko :


puce Miĥalski : Fajro kuracas

puce Miĥalski : Danco de skeletoj

puce V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj

puce Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas

puce Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"

puce Nikolaj Stepanov : Pri vivo ka morto de Eŭgeno Miĥalski (artikolo)

puce Miĥalski : Ajno

puce Miĥalski : Mi stelojn jungos

puce Eŭgeno Miĥalski : Plena Poemaro

puce Vladimir Kornilov : Pri vivo kaj morto de Eŭĝeno Miĥalski

puce Miĥalski : Al troaj idealistoj

puce Miĥalski : La espero




Supren