sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Miĥalski : La espero

rimpoemo



Verko de Zamenhof : Komentoj


Min pardonu, kara Zamenhofo,
Pri koment’ al « Venis nova sento ».
Estis vi naiva filozofo
Kaj nevola kapital-agento.


Akcentante pri malam’ nacia,
Pri ŝovino de popolamasoj,
Vi forgesis pri malam’ alia,
Pri malam’ pli forta – de la klasoj.


Kaj en sangaj jaroj de l’milito,
En rabi’, detruo kaj pereo,
Mortis verda esperant-spirito,
Estingiĝis torĉo de l’ideo...


Kaj eksonis nova la signalo :
« Unuiĝu de la mond’ proletoj ! »,
Kaj akriĝas ĉie la batalo,
Sur la stratoj kaj en kabinetoj.


Sed malnov’ ne cedas propravole,
Bonsidatan sian pozicion,
Kaj batalas arme kaj parole
Por kontraŭi la revolucion.


Kaj eĉ via, Zamenhof-ideo
Renaskiĝas en varia novo.
De Lanti Adamo lerta kreo -
Estas de l’sennaciismo movo.


Sed ne trompos nin barbul-profeto
Kaj Revo-Lora-fi-renegato,
De burĝaro lake-marioneto,
De etburĝoj prompta akrobato.


Esperanto estas ne la celo
Sed nur helpa batalil-faktoro
En tutmonda proletar-ribelo
Por finfine venko de l’ Laboro.


Kaj ni nova jungeneracio,
Sen trompanta lingv-idealismo
Brake marŝu tra revolucio
Al fincelo nia – Komunismo.


julio 1932

PS : Tiun poemon eble senkulpigas nur lia juna aĝo kaj la precipaj cirkonstancoj, en kiuj li vivis en Sovetunio sub Stalin... ĝi estas tamen aĉa makulo sur tiu poeto-homo, kiu verkis pli bonan. (HGK)

Sama rubriko :


puce Miĥalski : Fajro kuracas

puce Miĥalski : Danco de skeletoj

puce V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj

puce Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas

puce Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"

puce Nikolaj Stepanov : Pri vivo ka morto de Eŭgeno Miĥalski (artikolo)

puce Miĥalski : Ajno

puce Miĥalski : Mi stelojn jungos

puce Eŭgeno Miĥalski : Plena Poemaro

puce Vladimir Kornilov : Pri vivo kaj morto de Eŭĝeno Miĥalski

puce Miĥalski : Al troaj idealistoj

puce Miĥalski : La espero




Supren