sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"

rimpoemo




Eŭgeno Miĥalski
El ciklo de arĝenta astro

En ornato orname orita
ĉe altaro de l’vorto mi staras,
kiel orfo ĉe pordo fermita
de l’morto...
Kaj orgen’ al orelo ordonas
enaŭskulti por ĉiam sonkulton -
orakolon de la Oriono
radia...


Tra la orto al la oriento
kore celas dezire-ribela
oremuso de mia belsento
aspire...


Oro, ornamo, ornato
alternas en alto interna...
Mi - pastro de la nekonato -
staras ĉe ĝia altaro
lumate de l’astro eterna
arĝenta.


El "Ciklo de l’Arĝenta Astro", aperis en "Prologo"
(SAT, Eldona Fako Kooperativa, Leipzig 1929)

Sama rubriko :


puce Miĥalski : Fajro kuracas

puce Miĥalski : Danco de skeletoj

puce V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj

puce Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas

puce Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"

puce Nikolaj Stepanov : Pri vivo ka morto de Eŭgeno Miĥalski (artikolo)

puce Miĥalski : Ajno

puce Miĥalski : Mi stelojn jungos

puce Eŭgeno Miĥalski : Plena Poemaro

puce Vladimir Kornilov : Pri vivo kaj morto de Eŭĝeno Miĥalski

puce Miĥalski : Al troaj idealistoj

puce Miĥalski : La espero




Supren