![]() |
serĉado :
|
Al Sinjoro Okada Kacuja, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj :
Ni, Indonezia Solidareca Reto por "Konsolistinoj" sendas al vi la peticion de s-ino Suharti, kiu estis damaĝita kiel konsolistino pere de Japana Armeo.
1. La Japana Registaro bonvole pardonpetu oficiale al ĉiuj damaĝitaj eks-"konsolistinoj". Tio ja utilos por kuraci vundojn en la koroj kaj korpoj de la oldaj eks"konsolistinoj" antaŭ iliaj forpasoj.
2. La Japana Registaro bonvole rekompencu oficiale ĉiujn damaĝitajn "konsolistinojn". Tio ja utilos por ili reakiri dignecon.
3. La Japana Registaro bonvole skribigu en histori-lernolibroj pri la malhumaneco de la sekssklaveco pere de Japana Armeo, kaj eduku infanojn kiuj surŝulturiĝos je venonta generacio. Tio utilos al junuloj por ke ili ne iru al militvojo por solvi internaciajn problemojn.
4. La damaĝitaj "konsolistinoj" en Indonezio tute ne konsultiĝis fare de Indonezia Registaro, Japana Registaro, "Azia Virina Fonduso". Iliaj politikoj ne nur ignoris la "konsolistinoj"-n sed ankaŭ ja mokis nin.
Ni postulas de la Japana Registaro tujan leĝdonon por sincere respondi al supraj kvar peticioj.
2009/12/1
Suharti Teresia (damaĝita konsolistino)
[ stampo]
Eka Hindurati (prezidanto de SRKI)
[ subskribo]