Reage al mia artikolo pri « kelkaj rimarkindaj SAT-anoj » en la SAGO 11, mi ricevis atentigon, ke en mia listo trovi ?as eĉ ne unu virino. Oni same prave povus rimarkigi, ke mi citis preska ? nur ekzemplojn de homoj vivintaj en E ?ropo, kaj eĉ montris apartan preferon al tiuj, kiuj pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Francio. Mi cetere menciis ĉefe homojn, kiuj elstaris sur la verkista tereno, kio, kvankam relative kutima, ne estas tre ekvilibra sinteno. Efektive en Esperantio oni ?enerale gloras ĉefe la « verkistojn », kvankam tute eblas esti bona esperantisto eĉ fajfante pri literaturo. (Feliĉe eĉ estas, ke oni anka ? uzas la lingvon en aliaj kampon, kvankam ne sufiĉe la ? mia gusto...). Ver ?ajne unu el la ka ?zoj de tiu diskriminacio estas, ke la la ?dantoj plejofte mem estas papernigrigistoj, kaj tial pli malpli nekonscie emas elstarigi siajn kolegojn kaj modelojn.
Kaj eĉ en SAT, kie oni eble tamen iom pli atentas pri la meritoj de tiuj, kiuj konstruis la libro ?rankojn por siaj kolegoj, oni pli kutimas nombri librojn kaj artikolojn ol kuiritajn vesperman ?ojn kaj lavitajn plankojn. Tamen amba ? ne estas ĉiam disigeblaj. Multaj el tiuj, kiuj havis la oportunecon pasigi longan tempon ĉe sia skribotablo povis tion fari nur ĉar ili havis kompreneman kunulinon, kiu akceptis zorgi pri la hejmo (kaj eventuale pri la infanoj) intertempe. Mi ne eniros ĉi tie debaton pri la oportuneco de tiu taskodivido, kiu estas la ekskluziva problemo de la koncernatoj, sed nur intencis klarigi, kial mia ĉi-foja listo estos malpli riĉe dokumentita kaj eĉ pli arbitra ol la anta ?a.
En la virina krestomatieto, « En katenoj de la maljusteco », eldonita de SAT en 1929, nur 2 el la 19 kontribua ?oj fontas el virina plumo. Ĉu dedukti el tio, ke la tiamaj SAT-aninoj fajfis pri la temo ? Eble ili simple ne sentis la bezonon batali « por siaj rajtoj » en la asocio. Ili ja havis voĉdonrajton, kaj povis partopreni en asociaj gvidorganoj, dum en multaj ?tatoj (inkluzive de Francio), nur la viroj rajtis baloti por elekti politikulojn. Aliflanke, konstateblas la ? la Sennaciuloj el la 30aj jaroj, ke la SAT-aninoj kapablis foje vigle polemiki inter si, pri aparte virinecaj temoj (ĉu subi ?i al la modo, ktp...). Ni nun venu al kelkaj pli precizaj ekzemploj.
Ellen Kate Limouzin (1879-1950), onklino de la verkisto Georgo Or ?el, estis la edzino de Lanti. Åœi renkontis lin unuafoje dum la SAT-kongreso en Kaselo (1923), kaj poste, en 1925, instali ?is en lia hejmo, « por helpi lin en sia laboro »... Dum iom pli ol dek jarojn ?i eltenis tiun viron, kiu postulis multan paciencon, kvankam li mem tute ne posedis tiun kvaliton (se kredi la klaĉojn de Bert de Vit en iama Sennaciulo, sed tio ?ajnas tute bone kongrui kun aliaj atestoj pri la personeco de Lanti). Fine ?i reiris al Londono, kie ?i retrovis sian nevon, kaj plu kontaktis kun la esperanta movado, post kiam Lanti forlasi ?in por vagadi ĉirka ? la mondo ekde 1936.
Glodino (Simone Glodeau), edzino de Ludoviko Glodo, unu el la fondintoj de SAT, estis unu el la pilieroj de SAT-Amikaro. Åœi interalie redaktis la bro ?uron « Une humanité, une langue », kiu plu haveblas ĉe la SAT-Amikara libroservo. Pri ?i mi ne povas skribi multe pli interalie pro tio, ke ?i petis anta ? sia morto, ke oni ne publikigu nekrologon pri ?i. Mi suspektas, ke ?i ne estis la nura, kiu havis similajn kapricojn, certe tre efikaj por pruvi sian modestecon, sed vere mallojalaj (kvankam iel stimulaj kaj ekscitaj...) por la kompatinduloj, kiuj iam provus la ?spuri siajn anta ?ulojn.
Ethel Prent dum multaj jaroj zorgis pri la porinfana bulteno de SAT, « Nia voĉeto ». Åœi anka ? estis unu el la motoroj de SATEB (ekvivalento de SAT-Amikaro en Britio). Al ?i ni krome ?uldas la kreon (tamen kun la helpo de ?ia edzo), de du aktivaj kamaradoj, kiuj da ?rigas ?ian laboron.
Inter la ?us malaperintaj kamaradinoj eblas citi la nomojn de Ruth Roberts (1911-2004), aktivulino el la Manĉestra E-grupo, konata pro siaj radikalaj ideoj, kiu prizorgis la liberecanan frakcion de SAT, kaj Suzano Kalas (Callas), (1912-2003), longatempa respondeculino pri la liberpensula frakcio de SAT.
Nuntempe la situacio tendencas i ?i iom pli ekvilibra, a ? almena ? pli nuancita. Eĉ trovi ?as kamaradinoj por plendi, ne malprave, pri la troigoj de iuj fanatikaj virinistoj, kaj pri la sensencaj provoj el la speco de tiu artikolo, kiu vane celas komplezi parton el la legantaro per la plej hontindaj rimedoj. Mi tamen esperas, ke aliaj montri ?os pli necedemaj ol mi, kaj ke neniu virista premgrupo sukcesos, ekzemple, altigi la proporcion de barbuloj ĉe la lago, sur la lasta duonpa ?o de nia revuo...
el La SAGO, aprilo-majo 2005, rubriko "El la SAT-movado"
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.