Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Enketo pri inaj rajtoj en diversaj landoj
puce Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj
puce Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)
puce Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj
puce Orsinger : La obskuraj kuirejoj
puce Suharta Teresia : Peticio al la japana registaro
puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj en banejo
puce Usona sindikatino sur pentraĵo : "Ni povas..."
puce Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj
puce Vinko Markov : Kio pri la SAT-aninoj ?
puce Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)
puce Viroj estas ...

Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj

artikolo


— Kion vi opinias pri la virino ?


— Ŝi estas la servistino de la viro.

—Jes, sub unu kondiĉo.

—Kiu ? 

—La viro estu la servisto de la virino.

—Ĉu vere vi tion pensas ? viro - servisto ! Neniam. Viro estas mastro. Mi akceptas nur unu specon de reĝeco, la hejman. Viro estas reĝo hejme.

—Jes, sub unu kondiĉo.

—Kiu ?

—Virino estu reĝino hejme.Tio signifas ke vi volas por viro kaj virino…

— Egalecon.

— Egalecon ! ĉu vere vi tion pensas ? la du estaĵoj malsimilas.

— Mi diris egalecon, mi ne diris identecon.

Jen kion skribis la franca verkisto Viktoro Hugo en sia romano titolita Naŭdek-tri, publikigita en 1874. Tiun verkiston kelkaj el niaj virinistaj kamaradinoj certe lokus inter la virseksistoj, interalie ĉar li havis laŭleĝan edzinon, alian dumvivan amantinon kaj tamen travivis multajn aventurojn kun aliaj virinoj. Eĉ se lia privata vivo ne estis ekzemplo (kaj por tion bone prijuĝi necesus scii, kion li interkonsentis kun siaj kunulinoj), tio ne signifas, ke liaj skriboj estas preteratentindaj. Laŭ mi li ĉi-supre emfazis ion vere gravan, kion eble forgesis kelkaj el niaj amikinoj : viro ne estas virino, kaj virino neniam iĝos viro. Laŭ fiziologia vidpunkto la du estaĵoj estas malsamaj, kaj same malsamaj estas iliaj mensoj. Sed tiu malsameco neniel pravigas, ke ambaŭ ne ĝuu la samajn rajtojn. Tial ĉiuj virinaj postuloj rilate al egaleco de salajroj, voĉdonrajto ktp estas tute pravaj, kaj cetere kontestataj de neniu, almenaŭ laŭ mia scio, en relative progresemaj rondoj.
Dum longa tempo, reakciaj registaroj rekte malhelpis la virinistajn batalantojn, sed de kelka tempo ili elpensis novan strategion, kiu estas multe pli efika kaj malica : ili ŝajnigas subtenon al virinoj, ekzemple per enkonduko de leĝoj pri pareco, t. e. postulo pri sama nombro de viroj kaj virinoj sur balotlistoj. Pli ĝenerale, ili subtenas ĉiujn sensencajn ŝajnplibonigojn, kaj dum iliaj regatoj perdas tempon diskutante pri tiuj stultaĵoj, ili diskrete malbonigas la vivkondiĉojn de virinoj, interalie per nedungo de la necesaj flegistoj kaj kuracistoj en hospitaloj kaj akuŝejoj. Tial nun multobliĝas la mortigaj akcidentoj en francaj akuŝejoj.
Fakte la registaroj ne kulpas pri ĉio. Ne ili instigis niajn kamaradinojn protesti kontraŭ la virseksistaj citaĵoj, kiuj abundas en PIV. Tiuj citaĵoj ja estas foje tre aĉaj, sed oni tamen ne forgesu, ke ankaŭ ekzistas en PIV citaĵoj, kiuj ridindigas virojn ; ekzemple : griza barbo saĝon ne atestasZ, barbo potenca, sed kapo sensencaZ, perfidi la edzinonB, furiozas la ĵaluzo de la edzoX, mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzojZ, li ĉion rigardis sensence kiel bruto... Se oni farus statistikon, mi ne certas, ke oni kalkulus pli da kontraŭvirinaj citaĵoj ol da kontraŭviraj. Krome, ĝusta taskado de ĉiu citaĵo postulus, ke oni zorge pristudu ĝian kuntekston. El la ĉi-supra teksteto de V. Hugo oni facile povus eltiri pliajn kontraŭvirinajn frazojn, kvankam la kompleta paragrafo havas tute alian signifon. Cetere PIV entenas multajn aliajn citaĵojn, kiuj spegulas la homan stultecon sur diversaj kampoj. Ĉu ilin oni forigu, ĉar SAT batalas kontraŭ la homa stulteco ? Laŭ mi tio estus sensenca tempoperdo, kiu ĉiuokaze ne solvus la problemon. Same sensencaj sed eĉ pli danĝeraj estas la kontraŭfundamentaj klopodoj de tiuj, kiuj volas reformi esperanton, ĉar ili konsideras, ke ĝi estas virseksista lingvo. La energio elspezita por tiuj lingvaj polemikoj estas perdita por la vera SAT-agado, kaj rekte malutilas al la tuta esperanto-movado.
Konklude, anstataŭ sterile disputaĉi inter si, progresemaj viroj kaj virinoj kune batalu kontraŭ la maljustaĵoj de nia socio, uzante kiel eble plej taŭge la apartaĵojn de ambaŭ seksoj.




el La Juna Penso, septembro 2003

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio