Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Pri Elisee Reclus (Elizeo Rekluzo)
puce Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo
puce Intima Elizeo Rekluzo
puce Promesplena Komunumo
puce Maxime Rodinson, Esperanto, SAT kaj E. Rekluzo
puce Filipo Peltjero : 6. La "tri leĝoj" de Rekluzo
puce Rekluzo en SAGO

Filipo Peltjero : 6. La "tri leĝoj" de Rekluzo

(trad. Petro Levi)



La klasbatalo, la serĉo pri la ekvilibro kaj la suverena decido de la individuo, tio estas la tri kategorioj de faktoj, kiujn la studo de la socia geografio malkaŝas al ni kaj kiuj, en la ĥaoso de la aferoj, montriĝas sufiĉe konstantaj por ke oni povu doni al ili la nomon "leĝoj", skribas Rekluzo (Reclus) en sia antaŭparolo al "la Homo kaj la Tero".


Tiuj leĝoj estas bone komprenataj kiel ĝeneralaj principoj, kiuj ne konfuziĝas kun simplaj senkompataj meĥanismoj : per sia stila singardemo, Rekluzo insiste substrekas tion. Tiuj tri leĝoj konsistigas grandegan kontribuon de Rekluzo, kaj multo mankas, antaŭ ol la geografio esploris ĉiujn ĝiajn koneksojn. Konsiderataj unuope, ili esprimas la tiamajn progresojn en la samepokaj sociaj sciencoj kaj la proprajn esplortemojn de Rekluzo.


Tiurilate, konvenas korekti la interpreton de Lakosto (Y. Lacoste), kiu atribuas "marksan" dimension al Rekluzo pro lia referenco al la "klasbatalo". Oni ne devas forgesi, ke ja ĝuste Prudono (Proudhon) elpensis kaj teoriigis la koncepton de "klasbatalo" kaj tiun ĉi la marksistoj reprenis kaj pliprofundigis sub foje tre konfuzaj aspektoj (oni meditu pri la diferencoj, kiuj disigas Leninon disde Bernŝtajno (Bernstein) aŭ Ĵoreso (Jaurès) disde Gesdo (Guesde) pri tio), pri ĝiaj revoluciaj konsekvencoj. Prudono kaj Rekluzo, por citi nur ilin inter la anarkistoj, ja tute certe kontraŭstaris al Markso kaj al la marksistoj. Aŭ se oni prenas la aferon tiel, ĉio estas "marksana" !


F. Peltjero (Ph.Pelletier)


Esperantigis Petro Levi (2010)


Fonto : Elizeo Rekluzo, liberecana konscienco (Elisée Reclus, une conscience) libertaire


Filipo Peltjero verkis ankaŭ pli ampleksan libron titolitan : Elizeo Rekluzo, geografio kaj anarkio (Elisée Reclus, géographie et anarchie)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio