Neordinara scienculo
Elizeo Rekluzo estas netipa scienculo. Engels rigardis lin kiel nuran kompilinton : ĉar unuflanke tiu liberecana komunisto ?ajnis konkuranto de la marksistoj, kaj aliflanke li ne prezentis oficiale novan teorion : fakte, el la loko de la homo en la mondo li pli ?uste proponis fari reinterpretadon, kiu akceptas la plej novajn konojn kaj samtempe liajn liberecanajn principojn, cele al integri ilin en filozofion de la vivo kaj agado. Pro tiu ne dogmema pritrakto, oni lin longtempe preteratentis ; liajn kontribua ?ojn nur fre ?date agnoskis la universitata medio, kvankam li ricevis oran medalon de la Pariza kaj Londona Geografiaj Societoj, fama en sia tempo pro sia impresa populariga verko (ĉirka ? 30 000 pa ?oj), kaj verkisto de la unua plena trakta ?o pri fizika geografio.
En sia fako, kiu estis geografio, li ofte aspektas hodia ? pioniro de la socia geografio, urba geografio, geopolitiko, geohistorio, geografio kaj ekologio de la pejza ?oj. Fakte li opiniis, ke en la historio de la socioj la Homon oni devas starigi kerne de la geografio (neniam liatempe iu faris tion) ; ke la Homo estas la ĉefa aganto de la Naturo, t.e. de la fizika mondo : tiu vidpunkto, heredanto de la Jarcento de la Klereco, do tre antropocentra, kiu tamen nuntempe tre forte revigli ?as pro la nekontrolata potenco denia specio sur la planedo. Elizeo Rekluzo estas malpli ekologo ( t.e. ekologia scienculo), ol ekologiisto planedoskale konscienca ; do, oni povas konsideri lin kvaza ? pioniron de planedoskala pensado pri mediprotekto, de la defendo de la bestoj kaj de la aran ?o de la Naturo.
Ni atentigu pri plia scienca kontribua ?o de Rekluzo, malpli videbla kaj preska ? nekonata, tamen tute notinda : Rekluzo estis intima amiko de Kropotkin, anar ?iisto kaj geografo same kiel li, kaj ili — ĉar amba ? ekzilataj en Svislando — multon intersan ?is. Amba ? ateistoj, ili admiris Darvinon, kiu klarigas la kreadon de la mondo sen perado de iu Dio ; tamen ili ne sukcesis agnoski, ke la sola motoro de la biologia evoluo estas tiu akra konkuro (≪ Struggle for life ≫ : Lukto por ekzisto), kiu aperas eĉ en la titolo de la ĉefa verko de Darvino. Pro moralaj kaj politikaj kialoj amba ? malkonsentis, ke bestoj same kiel homoj senĉese luktas ĉiuj kontra ? ĉiuj. Ili precipe kontra ?staris Herberton Spenceron, kiu uzas la eltrovojn de Darvino (≪ socia darvinismo ≫ ) por konkludi, ke kapitalismo estas natura (lia disĉiplo en Francio estus nun Alain Minc). Rekluzo (en kelkaj pa ?oj) kaj Kropotkin (en Interhelpo, kiel faktoro de l’ evoluo, gravega verko eldonita en 1902) proponis unuafoje Interhelpon, t.e. koopera kunagado inter individuoj, kiel alian forton de la Evoluo. Ili donis multajn ekzemplojn pri interhelpo en la besta mondo, aparte la koloniajn sociojn de abeloj kaj de formikoj, kie individuoj ne reprodukti ?as sed laboras por iu Re ?ino, kiu sola naskas ovojn : tio fakte embarasis Darvinon ĉar tie altruismo estas la regulo. Nur en 1960 la Scienco sukcesis matematike klarigi tiun paradokson ; kaj hodia ? la biologio agnoskas, ke la Evoluo de la specioj kaj anka ? de la socioj rezultas samtempe de Konkuro kaj de Interhelpo.
Enga ?ita geografo
La plurfaka, enga ?ita vidpunkto de Rekluzo aspektis iom stranga por liaj samtempuloj ĉar li inversigis la perspektivon, disponigante al la popolo la geografion, kiu tiam estis fako fre ?e naskita pro la peto de la regantoj kaj militistoj. Vidal de la Blache, la konservativa, agnoskita fondinto de la franca geografio (kiu publikigis siajn unuajn verkojn tuj post Rekluzo) celis politikan pse ?do-ne ?tralecon kaj sciencisman objektivecon, kiuj estis favorontaj la disvatigadon de liaj ideoj en la universitataj medioj. Siaflanke la anar ?iisma komunisto Rekluzo plene akceptis sian partiecon kaj sian revolucian enga ?i ?on ; li ne plu konsideris la Homon kiel observanton, sed kiel la aganton de la transformado de la natura mondo, kies respondecon li devas porti.
Tiu ne tre kutima enga ?i ?o, kiu igis lin longe nefama, igas lin nun fama, ĉar nun estas malfacile ne agnoski, ke liaj timoj anta ?anoncis nian nunan mondostaton : la naturo regata de la homo, kaj la homo regata de la konkurado.
Tamen ĉar Rekluzo naski ?is en plurinfana kunigita familio, li ne tiel vigle anta ?anoncis la naski ?kontrolon, kiun li kritikis, taksante, ke la racia ekspluatado de la naturaj riĉa ?oj sufiĉas por satigi la mondajn bezonojn — liatempe tio eble povus esti prava, sed nun i ?as pli kaj pli malprava.
Homo kun konscienco
Filo de fervora pastoro, kiu rekonis nur sian konsciencon por ju ?i inter Dio kaj li, Elizeo senĉese postulegis liberecon. Li enmetis ?in en striktan sistemon de pensado kaj agado, kiu estigis lin iu laika sanktulo.
Al li ne sufiĉis la vortoj ; li estis vegeterano pro etiko en epoko, kiam oni ne parolis pri la problemo de la rajtoj de la bestoj, eĉ en la revoluciaj medioj. Guvernisto en usona plantejo, li rifuzis ?ui la avanta ?ojn de sia stato kaj kontra ?staris sklavecon, poste edzi ?is al kolora virino pro kontra ?rasisma konvinko. Dum la Pariza Komunumo li ekbatalis per la armiloj kaj estis kondamnita al punlaboro poste al ekzilo, kiun li propravole da ?rigis ?is la morto. Li publike subtenis la serion de anar ?iistaj atencoj je la fino de la XIXa jarcento, kaj pro tio perdis la postenon de universitata profesoro, kiun oni fine ?us proponis al li en Belgio.
Resume li estis libera homo, aparte originala scienculo, tiom malorgojla kaj tiom respektoplena de aliuloj, ke li restis longe malagnoskita ; kreinto de altracia, mirinde kohera kaj anta ?scianta pensosistemo ; honesta moralisto, kiu rifuzis iun ajn kompromison , kaj kiu preferis vivteni sin per sia plumo, ol propeti postenon : unuvorte li estis ekzakte la malo de karieristo.
Petro ?uventin,
Direktoro pri esplorado en CNRS
(Nacia Centro pri Scienca Esplorado),
esploristo pri Ekologio.
Aldona komento pri la enhavo :
≪ Pro moralaj kaj politikaj kialoj amba ? malkonsentis, ke bestoj
same kiel homoj senĉese luktas ĉiuj kontra ? ĉiuj. ≫
Oni ja ofte kutimas tiel prezenti la vidpunkton de Kropotkin, sed sajnas ke la realo estis iom alia. Kvankam li ja verkis Interhelpon por rebati al la tezoj de la sociaj darvinistoj, li tion faris surbaze de konvinkoj, kiujn li akiris jam kvardek jarojn pli frue, anta ? sia politika radikali ?o, okaze de esplormisio en Siberio. Tie la interindividua konkurenco estis multe malpli akra ol sub la tropikoj, kie Darvino mem kolektis la materialon por siaj studoj. Do, plej versajne la sciencaj observoj de Kropotkin (kongruaj kun aliaj verkoj tiutempe publikigitaj ruslingve, do plejparte nekonate de la okcidenta publiko) rolis en la formi ?o de liaj politikaj konvinkoj, kaj ne la malo (eĉ se li poste nekontesteble metis siajn sciencajn konojn je la servo de siaj ideoj).
Se vi scipovas la anglan, vi povas pli detale informi ?i pri tio ĉi ĉe :
http://www.marxists.org/subject/science/
essays/kropotkin.htm
… kaj se vi ne scipovas la anglan, a ?/kaj ne disponas pri retaliro, vi same bone povos informi ?i legante la eseon titolita Kropotkine n’etait pas cinoque en La foire aux dinosaures de Stephen Jay Gould, eld. Points, 1997
Vinko Markov
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.