Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Pri Elisee Reclus (Elizeo Rekluzo)
puce Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo
puce Intima Elizeo Rekluzo
puce Promesplena Komunumo
puce Maxime Rodinson, Esperanto, SAT kaj E. Rekluzo
puce Filipo Peltjero : 6. La "tri leĝoj" de Rekluzo
puce Rekluzo en SAGO

Promesplena Komunumo

verkis Marielen DEZER


Elizeo Rekluzo naskiĝis en periodo fekunda por novaj ideoj kaj popolaj iniciatoj. En 1870 post militaj fiaskoj kontraŭ Rusio kaj Germanio, dum la burĝa registaro preferus rezigni, la popolo volas daŭrigi la militon. Iom post iom la laborista movado maturiĝas interalie post renkontiĝoj kun britaj laboristoj kaj akiras solidan bazon per elektitaj komitatoj. Kiam la registaro subskribas armisticon kun Germanio, la tuta movado reagas simbole, per rifuzo doni la kanonojn pagitajn per popolaj kontribuoj. La Pariza Komunumo naskiĝas por nova socia organizado al vera egaleco, dank’ al demokratieco de la centra komitato, kiu organizis voĉdonon kaj rezignas la povon tuj poste. Tiel stariĝas revolucia registaro, paralele al la oficiala registaro : oni reorganizas la financajn instituciojn, fondas egalecajn lernejojn, decidas salajran egalecon inter viroj kaj virinoj, kaj disponigon de la kapitalo al la laboristaj kooperativoj kaj atelieroj. Sed oni ne aŭdacas naciigi la centran bankon, kaj tio laŭ analizoj, kondukos al ĝenerala fiasko pro manko de sufiĉaj rimedoj.


Pro registara propagando, la aliaj francaj komunumoj ne vere reagas, kaj la Pariza Komunumo restas izolita. Personaj rivalecoj, hezitemo inter diktaturo kaj anarkio ronĝas la Komunumon de interne. Aliflanke tuj kontraŭas la oficiala registaro, kaj rapide venkas pro milita supereco : Eble 30 000 viroj, virinoj, infanoj estas masakritaj surstrate en Parizo. El 38 000 kaptitoj arigitaj en Versajlo, multaj mortas pro teruraj kondiĉoj, dissendite al diversaj malliberejoj kaj pontboatoj (tie restis Elizeo dum preskaŭ unu jaro), aŭ al transmaraj punlaborejoj. En 1880 amnestio revenigas tiujn, kiuj sukcesis postvivi. Aliaj sukcesis ekziliĝi en Belgio, Svisio kaj Britujo. Por Elizeo la ekzilo ekster Francio daŭros preskaŭ ĝis la morto, ĉar pro solidareco li rifuzos reveni, dum restas ankoraŭ en kajena punlaborejo kamaradoj anonime luktintaj dum la komunumo.


La Komunumo fariĝis simbolo de abortita revolucio, kiu eble sukcesus instali socian justecon surbaze de demokratiaj reguloj, se ne regus politika ambigueco. Kvankam ĝi ne havis tempon por maturiĝi kaj montri daŭrajn atingojn, ĝi estas inspirfonto por anarkiismo, komunismo, kaj diversaj socialismoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio