Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Pri Elisee Reclus (Elizeo Rekluzo)
puce Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo
puce Intima Elizeo Rekluzo
puce Promesplena Komunumo
puce Maxime Rodinson, Esperanto, SAT kaj E. Rekluzo
puce Filipo Peltjero : 6. La "tri leĝoj" de Rekluzo
puce Rekluzo en SAGO

Pri Elisee Reclus (Elizeo Rekluzo)

Klarkon. esloriston pri Rekluzo, intervjuis Mariel ĴIRO


Okaze de la centjariĝo de la morto de Elizeo Rekluzo (Elisée Reclus), la 4–5-ajn kaj 6-an de julio 2005 la Universitato de Montpeliero aranĝos tritagan kolokvon. Iliajn vidpunktojn pri Elizeo Rekluzo ni petas por La Sago de tri partoprenontoj en tiu kolokvo : Petro Ĵuventin (Pierre Jouventin), ekologiisto en CNRS, fama pro siaj esploroj en Antarktio pri la vivmanieroj de la sfeniskoj, kiu skribis por ni jenan ekston ; Ĝon Klark (John Clark), Profesoro pri filozofio en la Universitato Loyola en Nov-Orleano (New-Orleans), kaj Didie Ĵiro (Didier Giraud), historiisto, kiuj bonvolis respondi kelkajn demandojn.


Ĝon Klark, de multaj jaroj vi studadas la verkon de Elizeo Rekluzo kaj vi disvastigas ĝin tra Usono. Kiel vi ≪ konatiĝis ≫ kun Rekluzo ?


Ĝ. K. – Kun Rekluzo mi unue konatiĝis tute hazarde, ekleginte iun lian artikolon en iu biblioteko. Tiu rtikolo : Fragmentoj de vojaĝo en la lando Nov-Orleano, interesis min ĉar ĝi rilatas al mia naskiĝ-urbo, kaj estis skribita de granda geografo kaj anarĥiista pensulo. Mi kopiis ĝin, tamen forlasis ĝin elkatempe. Post pluraj jaroj mi ekstudis funde Rekluzon, kiu tuj forte impresis min kiel grava pensulo maljuste preteratentita. Tio igis min tre granda admiranto de la homo same kiel de lia verko. Rekluzo rofunde influis min, kaj mi estas ege dankema al li pro la mirinda heredo, kiun li lasis al ni ĉiuj.

Didie Ĵiro, ankaŭ vi de longe pasiiĝas pri Elizeo Rekluzo. Kiel vi malkovris lin ?


D. J. – Kompreneble ne danke al miaj studoj pri historio-geografio en la Universitato de Nanter dum la 70-aj jaroj : lin ankoraŭ ne konis la oficiala Historio ! Kvazaŭ hazarde ankaŭ mi malkovris lin ĉe lmultaj librobrokantistoj kaj bibliotekoj fakaj pri socia historio, pro mia intereso pri historio de la anarĥiista ovado, kie liaj nomo kaj ideoj daŭre ĉeestis ĝis nun.Nu, per liaj politikaj ideoj mi ekkonatiĝis kun li, tamen ĉefe la homo pasiigas min.


Kiaj estas do liaj ideoj ?


D. J. – Ĉefe lia pensmaniero pri libereco, kaj kritika pensado pri aŭtoritato kaj povo, kiuj ajn ili estas, ndividuaj, kolektivaj, ≪ privataj ≫ aŭ ŝtataj. Li atentigas nin pri la misuzadoj de la aŭtoritato, li instigas nin sperti kaj uzi nian liberecon en ĉiuj agadoj de nia ĉiutaga vivo. Tiusence Rekluzo estas filozofo de libereco, ne nur de iu teoria libereco, sed de travivata libereco. Dum sia tuta vivo, li mem donis
ekzemplon de tia praktikata libereco.

Kion signifas tio : praktikata libereco ?


D.J. – Por li, ĉiu nia ago devas esti la frukto de iu pensado, de elekto ; neniokaze ĝi devas esti nura beo al iu leĝo, altrudata regulo, aserto, parolado. Lia vivregulo, se eblas uzi tian vorton, estus : obei nur sian konsciencon ; lia idealo : esti en akordo kun sia konscienco…


Ĉu pravas prezenti lin kiel ≪ la unuan el la ekologoj ≫ ?


Ĝ. K. – Jes, li estas pioniro de la politika ekologio, ĉar li bone vidis la neceson solvi la sociajn kaj kologiajn problemojn laŭ granda skalo, per vera politika revolucio kaj ekonomika sanĝo de la socio. Li povas esti konsiderata ankaŭ kiel la unua granda socia ekologo, ĉar li ampleksigis la socian geografion ĝis kompleta percepto de la mondo, kiu priskribas la intiman rilaton inter sociaĵoj kaj ekologiaĵoj.


Kiun rolon havis Elizeo Rekluzo en la historio de la anarĥiista movado ?


Ĝ. K. – Entute pri altrudo kaj superregado li proponis al ni unu el la plej maturiĝintaj analizoj en la historio de politika pensado ; kaj li anticipas la estontajn konceptaĵ ojn de la kritikaj teorioj. Lia kritika vidpunkto elfluas de subtila historia dialektika filozofio, per kiu li provas malkovri la progresemajn spektojn, tamen ankaŭ malprogresemajn de ĉiu historia kreskado.


D. J. – Dum sia junaĝo ĉe la IIa Imperio, Elizeo Rekluzo, arda respublikemulo, defendis ideon de iu ≪ universala Respubliko ≫. Post la Pariza Komunumo, li devis ekziliĝi en Svision. En svisa Ĵuraso, tiam nomita ≪ lulilo de anarĥiismo ≫, liaj ideoj tute nature konkretiĝis en anarĥiismo, precipe laŭ kontaktadoj kun Bakunin. Ekde tiam li montriĝis kiel ega anarĥiisma pensulo, pro tio okupanta ĉefan pozicion inter la aliaj egaj samtempaj anarĥiistoj kiel Kropotkin, alia geografo.


Kiel rilatas lia anarĥiista agado kaj lia agado de geografo, pro kies verkado oni nun agnoskas lin altnivela scienculo ?


D. J. – Lia teoria kaj filozofa agado ĉiam estis samtempe agado en la praktiko. Sur la Tero malkovris la geografo Rekluzo antaŭ ĉio maljustecon. Kiam li, ankoraŭ tutjuna, estas devigata forlasi Francion post la statrenverso de Napoleono la tria, li foriris entuziasmoplena por malkovri la mondon kaj la homojn, aj li tuj malkovris en Britio kaj en Usono la malegalecojn inter riĉuloj kaj malriĉuloj, la lukson kaj alsparadon de la posedantaj. En Luiziano li, kun indigno, ĉeestis transakciojn pri gesklavoj. Post lia reveno en Francion la scienca klerularo danke al la eldono de lia verko La Tero en 1869 tre rapide agnoskis lin valora geografa scienculo, tamen tiu ≪ oficiala ≫ agnosko ne malhelpis lin spontane varbiĝi ĉeflanke de la revoluciuloj dum la Pariza Komununo. Li neniam disigos sian anarĥiisman agadon disde sia agado de geografo. Lin karakterizas lia sukceso unuigi sian vivon kaj sian penson de scienculo ; pri li oni povus diri : aganta penso.


Kiuj aspektoj en lia pensado sajnas al vi la plej aktualaj nuntempe ?


Ĝ. K. – Li devancas sian epokon per sia analizo de multaj ekologiaj temoj, ekzemple la senarbarigo, la difekto de la pejzaĝoj, la misuzoj de la intensa agrikulturo kaj la neceso de ekologia regenero. kvankam Rekluzo ofte estas agnoskita gravulo en la historio de la geografio kaj de la politika pensado, oni devas konsideri lin ankaŭ kiel aktualan pensulon, kies ideoj hodiaŭ estas ege trafaj.


D. J. – Li tre proksimiĝas al niaj nunaj zorgoj pri nocioj de aŭtoritato, de povo, de religia varbado, kaj e niaj konkretaj postuloj kontraŭ ĉiuj maljustecoj. Li laŭdegas edukadon, kiu igos nin kapablaj fondi ovan mondon, socian aranĝon, apogitan ne sur konkurado kaj lukto, sed sur solidareco kaj respekto al la aliuloj kaj al la natura mondo. Interalie respekto inter viroj kaj virinoj (Rekluzo estas granda feministo), tamen ankaŭ inter la kulturoj. Por Rekluzo, ĉiu multeco estas riĉeco : riĉeco de la multecaj pejzaĝoj, de
la multaj homoj, kompreneble ankaŭ de la multaj lingvoj…


Kiel Rekluzo traktas la temon de la lingvoj ?


D. J. – Pri la patrinaj lingvoj li parolas pri ≪ pratrezoro ≫… Kvankam li mem ne batalis tiel pasie por sirmo de la minoritataj lingvoj kiel faris ekzemple la samtempulo Emile Masson, favore al la bretona lingvo, Rekluzo tute ĝuste perceptis, kiel la povorilatoj esprimiĝas per la lingvoj. Krome laŭ li, la popolaj
lingvoj estas ege interesaj kompare kun la lingvoj de la kleruloj, kiuj ofte ne estas tiel riĉaj pri multaj emoj. Tion li ekzemplas komparante la lingvan riĉecon de la Pireneaj montaranoj priskribantaj siajn ĉirkaŭantajn lokojn, rilate al la lingva malriĉo de la geografo kaj de la verkisto uzantaj la ≪ akademiajn ≫ lingvojn. Aliflanke, por li la lingva diverseco estas iel ligita kun speco de plezuro : ĉar Rekluzo rivivas sian ekologian sentadon de la Tero kaj de la Homo kiel senĉesan plezuron. Kompreneble li identigas nin est iel homaj estaĵoj, kun niaj malvirtaĵ oj, nia inklino arogi al ni ĉiujn rajtojn sur la aliaj vivantaj estaĵoj, sur la bestoj, sur la natura mondo, kvazaŭ ni mem kreis ilin. Tamen samtempe li ĝuadas piediri tra montaroj, renkonti homojn, li frandas la pejzaĝojn kiel farus pentristo… Oni povus ricevi pri li malĝustan bildon : iu Rekluzo devena el protestanta kulturo, iu speco de puritano… tamen tiu puritano mas senĉese frandi la vivon, malgraŭ la afliktaĵoj de sia propra vivo (li perdis siajn kunulinojn, siajn genepojn, li estis dek monatojn enkarcerigita, ekzilita…) Rekluzo havas neordinaran kapablon ĝui la vivon. Do, same kiel la multeco de la pejzaĝoj kaj de la homoj, la multeco de la lingvoj obligas la nuancojn kaj la plezuron…


Kiel Rekluzo vidas la estontecon de la homa socio ?


Ĝ. K. – Laŭ li, la historia progreso direktiĝas al liberplena, interhelpoplena koopera socio, fondita sur amo al la homaro, al la aliaj vivantaj estuloj kaj al la tuta natura medio. Lia anarĥiista vidpunkto esprimas moralan perspektivon, kiu per multaj aspektoj pioniras la nuntempajn etikojn de domaĝado kaj de prizorgado de la naturo, kaj kiu emfazas la neceson de individua propra transformo por plenumi pli vastan socian sanĝon.


En tiu ≪ libera socio ≫ ĉu estas iu loko por Esperanto ?


D. J. – Kompreneble ! Rekluzo substrekis la rapidan kreskon de Esperanto, ekde ĝia kreo, danke al facila lernado kaj — li skribas — danke al ≪ sento de internacia frateco, kiu instigas la deziron uzi komunan lingvon ; tiu sento ekzistas plej ofte ĉe la laboristoj ≫. Por li Esperanto estas neceso por malhelpi aperon de lingvacoj en internacia uzado. ≪ La aperon de vere komuna lingvo oni devas vidi kiel veran bonaĵon. Tio estus tiam grava revolucio, kiu, provizante ĉiun per du lingvoj : lingvaĵo por internacia uzado kaj la lingvo, kiu luladis lian infanaĝon, ebligus defendi tiun lastan kontraŭ la invado
de fremdaj vortoj ne pro malamo, sed pro respekto.


John Clark, Didier Giraud


sendita de Mariel Ĵiro


Pluaj detaloj pri kalendaro kaj enhavo estas legeblaj sur ttt-ejo :
http://raforum.apinc.org/article.php3? id_article=2660


Legu Les confessions d’un primate.
Les coulisses sur le comportement animal
,
Pierre Jouventin, eldonoj Belin – Pour la Science,
2001.
L’Homme et la Terre, Elisee Reclus, tome
V
, Paris, Librairie Universelle 1905–1908.
Teksto reeldonita de Liber Terre, 2003.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio