Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Pri Elisee Reclus (Elizeo Rekluzo)
puce Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo
puce Intima Elizeo Rekluzo
puce Promesplena Komunumo
puce Maxime Rodinson, Esperanto, SAT kaj E. Rekluzo
puce Filipo Peltjero : 6. La "tri leĝoj" de Rekluzo
puce Rekluzo en SAGO

Intima Elizeo Rekluzo

verkis Marielen DEZER



Elizeo naskiĝis en Sainte Foy la Grande (Akvitanio), en 1830. Tiu urbeto havas longan tradicion pri rotestantismo, cetere restas memoraĵoj pri iamaj kruelaj reprezalioj.


Kiom rolis la religio kaj severa edukado, kiujn ricevis la fratoj Elio kaj Elizeo Rekluzo en la naskiĝo kaj la evoluo de la ideoj ? Kiel protestanta pastro obsedita de kulposento kaj timo pri infero, la patro decidis ekloĝi kun la tuta familio en religia komunumo, apud Orthez. Plej gravas en la vivo de la familio, la severa etoso gvidata ankaŭ de la patra sindonemo.


El kvin fratoj, Onezimo, Elio, Elizeo, Armando kaj Paŭlo, ne eblas disigi Elion kaj Elizeon en ties biografio fortaj ligoj inter ili fariĝas solida bazo por fruktoplena intersanĝo de ideoj. Tio forte rolas ankaŭ en konstruo de tute aparta personeco. Elio kaj Elizeo (tiam dek-trijaraĝa) estis poste senditaj al monaĥeja lernejo en Neuwied (Germanio). La strikta instruado, la regulaj preĝoj laŭlonge de tagoj dediĉitaj nur al lernado kaj religiaj ritoj, ĉio instigis Elizeon al forpuso de sensignifaj gestoj kaj malplenaj vortoj. Kaj finfine la fratoj decidis reveni piede al Francio, kio estis grava sperto sekvoplena por Elizeo. Sed en la familia hejmo, eĉ se la patrina klereco kaj toleremo mildigas la etoson, la rilatoj inter la patro kaj la filo neniam estos bonaj : regas nekomprenemo, kaj la patrino devos fariĝi konstanta peranto inter ili.


En Montaŭbano post la liceo, akompanite de Elio, li studas teologion laŭ ordono de la patro kiu volas astron inter siaj filoj. Sed la politikaj eventoj pli interesas Elion kaj Elizeon, kaj en 1849 ili estas forpelitaj el la universitato pro tro videbla simpatio al socialismo kaj anarkiismo.


Kiam dudekjaraĝa, Elizeo revenas al la morava monaĥejo por instrui, kaj mallonge vizitas la berlinan universitaton. En decembro 1851, post manifestacio kontraŭ Napoleono la tria kiu ĵus sukcesis puĉon, li devas ekziliĝi en Londonon, kie li renkontas politikajn rifuĝintojn. En 1852, li vojaĝas al Sud-Usono, kaj praktikas diversajn metiojn. Ŝokas lin la vivkondiĉoj de laboristoj kaj ĉefe sklavoj ; sekve li vendas la ienon kiun li akiris en Kolombio. Post grava malsaniĝo, li revenas al Francio en 1857, kaj edziĝas kun Clarisse Briand en 1858. La geedzoj ekloĝas en Parizo, kun Elio kaj ties familio. En 1860 li partoprenas en la ≪ Kongreso por paco kaj libereco ≫ en Berno. De tiam oni povas diri ke li firme eniras arkiismon. Elio kaj Elizeo kune renkontas Kropotkinon kaj Bakuninon, kaj ili ĉeestas la stariĝon de la Unua Internacio. Kropotkino rekte inspiras La Révolution et l’idéal anarchique (La revolucio kaj la anarkia idealo). En 1861 aperas Voyage à la Sierra Nevada (Vojaĝo al Nevada Montaro). En 1864 kun Elio, Elizeo starigas laboristan bankon.


Dume, Elizeo laboras profesie kiel geografo. Li redaktas gvidlibrojn kaj artikolojn pri Francio kaj Eŭropo, kaj tiucele senĉese vojaĝas. Li jam estas fama geografo, membro de la Geografia Societo. Menciinde ke ankaŭ alia frato, Onezimo, estas geografo. Cetere en 1880 li famigis la vorton ≪francophonie≫ francparolantaro), en moderna koncepto pri koloniismo : li ne distingas la popolojn laŭ raciaj (ĉu la ŭtoro intencas diri raciaj aŭ rasaj ?) kriterioj sed laŭ lingvaj kategorioj, kaj la franca devas alporti la revoluciajn valorojn (liberecon, fratecon, egalecon) al la mondo. Alia frato, Armando, famiĝas pro la preparlaboro pri la estonta panama kanalo. Paŭlo Rekluzo siaflanke, doktoriĝis pri medicino kaj estas inter la pioniroj pri moderna anestezio.


En 1868 kaj 1869 Elizeo aperigas La Terre (Tero). Unuafoje geografio ne plu estas aparta fako, sed interligiĝas kun aliaj homaj fakoj : la geografia priskribo nun inkludas konsiderojn pri la konsekvencojde homa influo sur la ekstera medio. En 1869 aperas Histoire d’un ruisseau (Historio de rojo), cele al infanoj. Ankaŭ en tiu verko naskiĝas nuna ekologio. Poezio, sento pri la homaj suldoj al Tero sentiĝas en ĉiu paragrafo, kvazaŭ li pentras per vortoj. Kaj la homajn rilatojn kun la akvo, li traktas kiel politikajn demandojn intime ligitajn al la estonteco de la tuta homaro.


Clarisse forpasas en 1869, kaj Elizeo edziĝas denove nur kelkajn monatojn poste kun amikino Fanny Lherminez. Ili ne havos infanojn kune, sed Fanny zorge okupiĝas pri liaj filinoj.


En 1871, nova revolucio sekvas la Komunumon (vidu dekstran kolumnon), en kiu partoprenas Elizeo, kompreneble. Li estas kaptita kaj enkarcerigita dum unu tuta jaro en teruraj ondiĉoj. Li devus esti deportita en la transmaran punlaborejon de Kajeno, sed dank’al insistaj petleteroj de de eŭropaj sciencistoj, la puno aliiĝos al dudekjara ekzilo. Kiel multaj, li elektas svision, kie li restos 18 jarojn. Tiel fine la homaj leĝoj aperas tre sensignifaj kaj malpezaj kompare kun la naturaj principoj : ≪ vi tion scias, mi estas ekzilita, tio estas ke tri-centonojn de la granda tera patrolando oni alpermesis al mi ! ≫


En 1875, post la forpaso de Fanny, tiu virinamanto edziĝas kun Ermance Gonini. Same kiel por la du unuaj geedziĝoj, nur ĉeestas geamikoj kaj familianoj : stataj kaj religiaj leĝoj estas superfluaj. Por lizeo
la rilatoj inter homoj devas stariĝi surbaze de libere elektita ligo, fakte kontrakto ne nur senta, sed morala. En Svisio li denove renkontas la amikojn Kropotkinon kaj Bakuninon. Fekunda periodo por la anarkia federacio kiun ili starigas kune. Li ofte vojaĝas, prelegas, kaj verkas senĉese kun pedagogiaj celoj konstante ligitaj kun politikaj idealoj. En la sama jaro ekaperas impona, deknaŭvoluma verko : La Nouvelle Géographie Universelle (Nova universala geografio, 1875-1894), kaj en 1880 Histoire d’une Montagne (Historio de Monto).


En 1882, dum li famas en Eŭropo kaj Sud-Ameriko, la Geografia Societo ceremonie distingas lin per ora medalo pro lia verkaro. Sed post kvar jaroj en la la pariza regiono, li devos ekziliĝi denove, en Belgio, kie li instruas en la ≪Nova Universitato ≫.


En la lastaj jaroj li laboras por sesvoluma L’homme et la terre (La homo kaj Tero), kies apero fariĝas grava evento : en tiu lasta verko li intime kunligas ne nur historion kaj geografion, sed ankaŭ precizajn ideojn kaj praktikajn sugestojn pri ideala estonta socio, reliefigante la neceson de harmoniaj rilatoj inter la homo kaj la natura medio unuflanke, kaj inter la homoj aliflanke. Ĝuste en la lasta volumo li sur kvar paĝoj mencias Esperanton, ne nur supraĵe, sed kiel homo precize informiĝinta pri la karakterizoj kaj avantaĝoj de tiu nova, jam internacie funkcianta komunikilo.


Nur unu jaron post la forpaso de la amata frato Elio, Elizeo Rekluzo mortas apud Bruselo en 1905. Li estas modeste enterigita en komuna fosaĵo. En letero de Elio al Elizeo, frazo plene resumas la celojn de fruktodonaj vivoj plene dediĉitaj al plibonigo de la homaro : ≪Ni laboru, amiko mia, ni laboru por igi nin senutilaj ! ≫

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio