Matene mi telefonis al esperantistino loĝanta en la urbo Morioka en la gubernio Mijagi. Ŝi devenas de la urbeto Taroo, nun apartenanta al la urbo Mijako detruita de la cunamo. Tiu urbeto fieris pro du grandegaj kontraŭcunamaj digoj, sed ĉi-foje tiuj tute ne helpis. La cunamo facile transiris ilin kaj detruis la tutan urbeton.
Ŝia vivo estas preskaŭ normala. Ankoraŭ mankis al ŝi petrolo, sed bonŝance ŝia amiko, kiu ĵus aĉetis ĝin, dividis ĝin kun ŝi hieraŭ. Ŝi povas vivi iom pli varme, tamen hieraŭnokte neĝis kaj restas 3-centimetra neĝtavolo en ŝia ĝardeno.
Ŝi volas viziti siajn suferantajn parencojn en sia hejmurbo, kunportante necesaĵojn, sed ankoraŭ estas malfacile sufiĉe aĉeti tiujn. Mi kuraĝigis ŝin kun vorotj : “Ne nur japanoj en la aliaj regionoj sed ankaŭ la mondo estas kun vi, do ne perdu esperon !” Kun granda dankemo mi ricevis kondolencon de 135 homoj el 42 landoj.
Bonaj aferoj (Persone)
1. Mi iris al barbiro por ŝanĝi mian melankolian etoson. Mi fariĝis bela maljunulo.
2. Mi trovis belajn florojn de sakuro. Tiu estas nomata “Kaŭazu sakura” kaj ekfloras pli flue ol la plej multaj sakuroj “Somei”, kiu floras en aprilo. Vidu foton ĉi sube.
Malbonaj aferoj :
1. Oni detektis 1250-oble pli multe da jodo 131 ol la normo ĉe la loko 330 metrojn fora de la elfluejo de la centralo.
Maltrankviloj de rifuĝintoj
Montris enketo al 488 rifuĝintoj pri iliaj plej grandaj maltrankviloj (ili rajtis elekti plurajn respondojn) :
45% : loĝloko
36% : laboro, enspezo
19% : plilongiĝonta vivo en rifuĝejo
Miaj tankaoj :
Al maljunuloj
diradas prizorgantoj
“Havu esperon !”
Tamen ili mem perdis
siajn familianojn.
Oni konstatis
ekziston de familioj
perdintajn ĉiujn anojn,
malĝoje pligrandiĝos
la nombro de viktimoj.
Ne eblas helpi
rekte la suferantojn,
mi laŭte, kore
krias al televido
“Ne rezignu ! Esperu !”
Nombro de viktimoj
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.