Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

Kiel mi informis en mia antaŭa mesaĝo, la 28an ĉi-monatan, t.e. hieraŭ, ni madridanoj estis kunvokitaj de la movado 15a de Majo (15M) al fondado de lokaj asembleoj en diversaj placoj kaj popularaj ejoj de la urbo Madrido kaj en diversaj municipoj de la Madrida Aŭtonoma Komunumo.

En mia loĝloko, nomata La Elipa, laborista kvartalo kun konsiderinda nombro da enmigrintoj (ĉefe hispan-amerikaj), la afero brile sukcesis. Ĉe la Drako-Placo, emblema rendevuejo, de kiu, alitempe, kutime startis jam forgesitajn manifestaciojn kun protesta kaj/aŭ depostula karaktero, kolektiĝis ĉirkaŭ kvarcento da homoj !!! Ĉi-epoke kaj ĉi-lande, kiel vi scias, amasajn respondojn sukcesas ricevi nur futbalaj eventoj. (Kia honto, kia spektaklo ! Hantas min bildoj pri obscena naciisma fervoro : hom-amasoj, kadre de la pasintjara venko de la hispana teamo ĉe la Monda Futbal-Konkurso, kun la nacia flago enmane kaj kun la kanto "mi estas hispana". Stultas la fiero, kiu baziĝas sur stulta kaŭzo. Cetere, kion ĝis tiam sukcesis atingi nek la diktatoro nek la reĝo, kiun li donis al ni kiel plian heredaĵon, nome pli-malpli ĝeneralan akcepton de la Franco’a ruĝa-flava flago, tion ja sukcesis atingi futbalo. Kia dorno !).

Dum tri horoj kaj duono ni, najbaroj de La Elipa, havis la okazon partopreni recitalon de rekta demokratio. El tie ŝprucis senartifikeco, senĝeneco, spontano, vero kaj belo. Kvazaŭ temus pri la asembleo spektebla kadre de la filmo Teron kaj Liberon, de Ken Loach. Parolturne, la homoj elmetis kaj aŭskultis la problemojn, kiuj vere interesas kaj tuŝas ilin, kaj faris diversajn proponojn, poste submetitajn al voĉdonado. Serene, bon-orde, respekto-plene. Nur ĉe interveno de uloj evidente emaj al manipulado, al dogmeco, al venigo de akvo al propra muelilo, oni gestis malaprobe, kiel antaŭkonsentite. Samkiel en nia pasinto, fakte ne tro fora, en la epoko, kiam ni kontraŭbatalis la Franco’an diktaturon surbaze de la t.n. civitana movado, potencigita de najbaraj asocioj, liberecanaj ateneoj, progresemaj unuopuloj... Aferoj jam perditaj... Kaj emocie reakiritaj dank’ al ĉi junuloj, kiuj igadas nin denove revi kaj esperi, tute sendepende de nia ideo pri revolucio. Ja ĉe legado de iliaj manifesto, startpunktoj kaj proponoj, konkludeblas, ke kvankam ili forte kritikas la formalan burĝan demokration, ili ne intencas ĝin detrui, sed ĝin reformi, ĝin regeneri. Ili kritikas kapitalismon, sed kiel alternativon ili ne proponas socialisman, komunisman aŭ anarĥiisman socion. Kaj tamen ni, partianoj de unu aŭ alia el tiuj modeloj de socia organiziĝo, devas agnoski, ke, malgraŭe, surbaze de plej heterogena kaj plurfaceta movado spicita per komponantoj liberecanaj (memorganiziĝo, ordo sen ĉefoj kaj estroj, respondeco kiel rezulto de scio kaj libero...), majosesdekokecaj ("ni volas ĉion kaj volas ĝin nun"), Ghandi’ece pacismaj, ekologiismaj, necedemaj kontraŭ korupto... en nur du semajnoj ili sukcesis mobilizi amasojn da junuloj kaj olduloj, atingi apogojn kaj ĉeeston de personoj el plej diversaj soci-tavoloj, altiri al si la atenton de la ekstera mondo, la simpation de multaj alilandaj homoj kaj grupoj, pretaj reprodukti ĉi movadon sia-lande... Kontraste, kion tian ni per niaj splendaj teorioj atingis en, ni diru, la lastaj 15 jaroj ? Oni neniam scias, el kiu kultiv-likvo naskiĝos niaj revolucioj, kiajn mienojn ili prezentos en la komencaj momentoj. Tial, mia-komprene, movadoj kiel 15M principe apogindas.

Jen alia afero, kiun ĉiuj junuloj al mi donis : fidon pri la futuro. Se kunaj, ni povas. Bela devizo.

Cetere, pri la asembleo mia-kvartala, nur unu kritiko : troa optimismo, troa agemo... Ni grizharuloj jam spertis, ke troa aktivemo ne tre longe elteneblas ; ke troa batalemo fine elĉerpas, malpufigas entuziasmojn... Tamen... Nu, ni vidos ĉi-okaze. Mi optimismas prie.

Kreiĝis la Asembleo de la Elipa. Inter ties plej interesaj rezolucioj, min kaptis ĉefe unu pledanta pri solidareco kun leĝe eldomigataj najbaroj tiel, ke ĉe ties voko ni kolektiĝu ĉe ili por eviti tiajn eldomigojn. Oni starigis diversajn komisionojn kaj findecidis ree kunsidi samloke venontsemajne, i.a. por debati la oftecon de niaj asembleoj kaj strukturi nian agadon.

Ĉe la fino, mi sentis min vivplena. Parton el mia paseo resurektis en la formo de brava junulo kun Bob-Marley’eca har-aranĝo apud klas-konscia konvencie kostumita griz-harulo. Sur la drako-statuo, paper-folioj kaj afiŝoj kun inĝeniaj motoj, maksimoj, sentencoj... : "La politikistoj nin ne reprezentas", "Vi ŝtelis de ni eĉ la rideton", "Iunokte eble leviĝos la suno kapabla prilumi nian revolucion"... Ies mano apogis sin sur mia dekstra ŝultro. Mi turniniĝis kaj trovis k-don Pedro Sanz. Bela surprizo. Ja du membroj de SATeH partoprenis la starigon de la Asembleo de La Elipa.

Mi informos plue.

Sanon kaj asembleismon !

Miguel Fernández.

Fonto : Retmesaĝo el la SATeH-forumo la 29an de majo 2011.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio