Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Ekstaro la 12-an de Majo 2012

Manifesto de la “indignula movado” okaze de tutmonda mobilizado la 12-an de majo - 2012

Dum tiu ĉi periodo je civila malobeo, de Islando ĝis la plej lastaj ribeloj en Rusio kaj Hungario, klariĝis la alta diseriĝa grado kiun atingis ne nur la politikaj sistemoj sed ankaŭ iliaj reprezent-metodoj (ili ne reprezentas nin !) kaj ilia servemo al la postuloj de la nuna interamika kapitalisma sistemo (savu la popolon, ne la bankojn !).

En 2011 ni okupis la stratojn, reakiris nian voĉon en publikaj lokoj, kuniĝis, estigis dialogojn kaj kundividis niajn revojn. Ni kuniĝis por igi klare, ke ni ne estas varoj regataj de politikistoj kaj bankistoj kiuj starigas bridajn politikojn sensekurigante niajn vivojn. Kontraŭ ili ni deklaras kiel en Grekio "Nenion ni ŝuldas, ni ne pagos kaj nin ne forvendos ni".

Tamen, kio multe pli gravas estas ke ni ankaŭ kundividu la deziron realproprigi al ni niajn vivojn kaj la komunan bonfarton pere de senpera partopreno, kolektiva mastrumado kaj fine la aspiro al vera demokratio je la servo de ĉiu.

Post internaciaj forumoj, kaj ankaŭ interretaj kaj ĉeestaj diskutoj, decidiĝis ke la 12-a de Majo estu la venonta Tutmonda Ago-Tago, kaj la 15-a de Majo estu nova Supernacia Mobiliza Tago.

Sabato 12M estis proponata kiel tutmonda ago-tago dum kiu ni refoje okupos la stratojn, parkojn aŭ iun ajn lokon en kiu ni povas disvolvi specifan agadon kiu donu forton al amasaj manifestacioj.

Male, la 15M estas intencata kiel tutmonda ago-tago por interveni kontraŭ fluoj kaj movoj de kapitalo ; samtempe estos kunordigataj agoj celantaj levi ĉies atenton tra la mondo por ke ĉi tiu alprenu novan direkton. Temas pri konstrui novan imagon por difini novajn homajn, ekonomiajn kaj socialajn interrilatojn, kiu ebligu al ni atingi ĉi tiun transformon de la povo-rilatoj inter la registaroj, la kapitalismaj reguloj kaj la socioj.

Kuniĝu al ni.

Fonto :
http://madrid.tomalaplaza.net/2012/04/24/rise-up-on-may-12th-2012/

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio