Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)

Alvoko de grekaj civitanoj laŭ iniciato de Mikiso Teodorakiso

Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo

"Ni salutas la dekojn da miloj, eĉ centojn da miloj da samcivitanoj, junuloj por la plejparto, kiuj kuniĝis sur la placojn de ĉiuj gravaj urboj por manifesti sian indignadon okaze de la memorado pri la memorando (kadra interakordo subskribita inter la Greka registaro, EU, IMF k ECB en majo 2010 k de tiam regule renovigita), petante la foriron de la registaro de la Honto k de ĉiuj politikaj roluloj, kiuj regis la publikan havaĵon, detruante, rabante k sklavigante Grekion. La loko de ĉiuj tiuj uloj estas ne en Parlamento, sed en malliberejo.

Ni salutas la unuajn Ĝeneralajn asembleojn, kiuj disvolviĝas en niaj urbocentroj k la tujdemokration, kiun strebas malkovri la unuaecan movadon de nia junularo. Ni salutas la laboristojn el la publika servaro kiuj ekigis manifestaciojn, strikojn k okupadojn por defendi Ŝtaton kiu, prefere ol la malkonstruon planitan de IMF, bezonegas radikajn plibonigadon k reformon. Per siaj mobiliziĝoj, la laboristoj el Helena Poŝtbanko (Hellenic Postbank), el la Nacia Regservo pri Elektro k de la Publika societo pri lotumado k sportaj vetoj defendas la komunan heredaĵon de la greka popolo, kiun intencas rabi la eksterlandajn bankojn, pere de sia trompa registaro en Ateno.

La ekzemplodona pacemo de tiuj manifestacioj pruvis, ke dum polico k provokistoj ne ricevas ordonon interveni, ne fluas sango. Ni vokas grekajn policanojn ne esti iloj de mallumaj fortoj kiuj certe provos, iam, subpremi sange la junulojn k laboristojn. Ilia loko, ilia devo k ilia intereso estas flanki ĉe la greka popolo, ĉe la pacemaj protestoj k postuloj de tiu ĉi, ĉe Grekio k ne ĉe la mallumaj fortoj kiuj diktas sian politikon al la nuna registaro.

Unu jaron post la voĉdono pri la memorando, ĉio ŝajnas atesti ĝian fiaskon. Post tiu sperto, oni ne plu povas permesi al si eĉ plej etan iluzion. La vojo, kiun ekiris k plusekvas la registaro, sub kuratoreco de la eksterlandaj bankoj k instancoj, de Goldman’ Saks’ k de ĝiaj eŭropaj dungitoj, kondukas Grekion al katastrofo. Nepras ĉesigi tion tuje, nepras ilia tuja foriro. Tagtage, iliaj faroj rivelas ilian danĝerecon por la lando. Estas mirige, ke la ĝenerala prokuroro ankoraŭ ne intervenis kontraŭ la Ministro pri Ekonomio k Financoj, post la freŝaj deklaroj, kiujn li faris pri la tujeco de bankroto k pri foresto de buĝetaj resursoj. Kial li ne intervenis sekve al deklaroj de la prezidanto de la Industria MastrarFederacio k de la greka eŭropa komisaro Mari’ Damanaki’ pri eliro el eŭrozono ? Kial li ne intervenis kontraŭ la amasa terorismo, per kiu bankrota registaro, sub la diktato de Troiko [EU - IMF - ECB], provas denove prirabi la grekan popolon ? Per sia katastrofismo, siaj patosaj aludoj k ĉio, kion ili inventas k elbuŝigas por timigi la Grekianojn, ili sukcesis humiligi la landon en la tuta mondo k konduki ĝin reale rande de bankroto. Se entreprenestro esprimiĝus sammaniere, kiel faras la Ĉefministro k liaj ministroj kiam ili parolas pri Grekio, li tuj irus en malliberejon pro grava fiadministrado.

Ni direktas nin ankaŭ al eŭropaj popoloj. Nia batalo estas ne nur tiu de Grekio, ĝi celas al libera, sendependa k demokrata Eŭropo. Ne kredu viajn registarojn kiam ili pretendas ke via mono estas utiligata por helpi al Grekio. Ne kredu la fiajn k absurdajn mensogojn de koruptitaj gazetoj kiuj volas konvinki vin ke la problemo fontas el laŭdira malklopodemo de la grekoj dum, laŭ la donitaĵoj de la Eŭropa statistika instituto, tiuj ĉi laboras pli ol ĉiuj aliaj eŭropanoj !

Indignula panelo en Bruselo

Laboristoj ne respondecas pri la krizo ; financa kapitalismo k ĝiaj serv-politikuloj estas tiuj, kiuj ĝin provokis k ĝin ekspluatas. Ilia programo de "savado de Grekio" helpas nur la eksterlandajn bankojn, tiuj precize, kiuj pere de la politikuloj k de la registaroj je ilia servo trudis la politikan modelon, kiu kondukis al aktuala krizo.

Ne estas alia solvo ol radika restrukturigo de la ŝuldo, en Grekio, sed ankaŭ en tuta Eŭropo. Estas neimageble ke la bankoj k posedantoj de la kapitaloj kulpaj pri la aktuala krizo ne elpoŝigas unu groŝon por ripari la damaĝojn kiujn ili kaŭzis. Necesas, ke la bankistoj ne konsistu la solan sekuran profesion de la planedo !

Ne estas alia solvo ol anstataŭigi la aktualan eŭropan ekonomian modelon, konceptita por generi ŝuldojn, k reveni al politiko de stimulado de la peto k de la disvolvado, al protektismo dotita per drasta kontrolo de la Financo. Se la Ŝtatoj ne trudiĝas sur ĉiuj merkatoj, tiuj ĉi forglutos ilin, samtempe kiel demokration k ĉiujn atingojn de la eŭropa civilizo. Demokratio naskiĝis en Ateno kiam Solono nuligis la ŝuldojn de la malriĉuloj al la riĉuloj. Necesas ne permesi hodiaŭ al la bankoj detrui la eŭropan demokration, rabpreni gigantajn sumojn kiujn ili mem generis sub formo de ŝuldoj. Kiel eblas proponi al eksa kunlaboranto de Goldman’ Saks’ gvidi la Centran bankon eŭropan ? Kiun specon de registaroj, de politikuloj ni disponas en Eŭropo ?

Ni ne petas vin subteni nian batalon pro solidareco, nek ĉar nia teritorio estis lulejo de Platono k Aristotelo, Periklo k Protagoro, de konceptoj pri demokratio, libero k Eŭropo. Ni ne petas vin favortraktadon pro tio ke ni travivis unu el la plej malbonaj eŭropaj katastrofoj dum la jaroj 1940 k ni batalis ekzemplodone por ke faŝismo ne instaliĝu sur la kontinento.

Ni petas vin tion fari por via propra intereso. Se vi hodiaŭ permesas oferadon de la socioj greka, irlanda, portugala k hispana sur la altaro de ŝuldo k bankoj, baldaŭ estos via vico. Vi ne prosperos meze de ruinoj de la eŭropaj socioj. Ni malfruis niaflanke, sed ni revekiĝis. Konstruu ni kune novan Eŭropon ; Eŭropo demokratia, prospera, pacema, inda je siaj historio, bataloj k spirito. Rezistu kontraŭ totalismo de la merkatoj kiuj minacas malkonstrui Eŭropon transformante ĝin en Triamondon, kiu starigas la eŭropajn popolojn unuaj kontraŭ la aliaj, kiu detruas nian kontinenton instigante revenon de faŝismo."

Konsulta Komitato de la Movado de Sendependaj Civitanoj. "La Sparko" [1]

Ateno, 25 majo 2011

Elfrancigis Markovo-Vito

 Fonto : http://bellaciao.org/fr/spip.php?ar...


[1kreita laŭ iniciato de Mikiso Teodorakiso

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio