Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)

Denove, fine de aŭgusto, miloj da homoj okupis la stratojn en Hispanio por protesti kontraŭ la Parlamenta decido enmeti la reglamentadon de la ŝuldoplafono en la konstitucion. Tio ne estas problemo, kiun nur la hispanoj devos fronti. IMF [1] kaj eŭro-zono nun aktive propagandas la ŝuldoplafonan politikon en multaj landoj tra la mondo. Tio devigus la registarojn malpliigi aŭ forigi la sociajn programojn cele pagi la nacian ŝuldon. Jam nur en Hispanio, la proponita ŝuldoplafono implicus redukton de la buĝeto je pli ol 8000 milionoj da eŭroj, se ĝi estus aplikita hodiaŭ.

La solvo de la ŝuldoplafono, dubinda "realisma celo" el vidpunkto pure ekonomia, estas trudita de la financaj povoj, ĉi tiuj samaj, kiuj estis savitaj komence de la financa krizo. Tiuj samaj institucioj, antaŭ netiomlonge reriĉigitaj per nia mono, nun alcelas tiun, kiun la registaroj elspezas por garantii sociajn rajtojn kiel edukado k sano. Ni ne lasos ilin foriri kun ili. Ne sen batali.

DEMOCRACIA REAL YA ! [2] aktive protestas ekde la 15a de majo kontraŭ la devojigon de publikaj fondusoj far koruptitaj politikistoj. Tial, ni devas nun firme kontraŭi tiun ŝuldoplafono regulon. Ni malvolas, ke niaj politikuloj malŝparu la monon de la civitanoj por garantii pagadon de la nacia ŝuldo, certigante tiel la superregadon de la financa sektoro spite niajn rajtojn.

Ni rifuzas akcepti ajnan politikon pri ŝuldoplafono krom se la pagadoj estu protektitaj per kompensaj agadoj kiel : plialtigo de impostado pri plej altaj enspezoj, kreado de imposto pri financaj movoj (Tobina imposto), kontrolado de la fiksaj paradizoj kaj reglamentado de la merkatoj. Se vi ne agas nun, baldaŭ estos tro malfrue.

Unuiĝu ni por tiu senperforta batalo kontraŭ politiko-financa oligarĥio. Ni ne estas merkataĵoj en manoj de politikistoj kaj bankistoj.

Democracia real ya !

Fonto (franclingva) : http://paris.reelledemocratie.fr/no...
 Anglalingva versio : http://international.democraciareal...


[1Internacia Monda Fonduso

[2Demokration realan nun !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio