Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
puce Ekstaro la 12-an de Majo 2012
puce Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
puce Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
puce Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
puce De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
puce #14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
puce HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
puce MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
puce Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
puce 15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
puce Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
puce Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
puce 15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)

De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo

La semajnon de la 11-a al la 18-a de Januaro alvenos al Romo la Internacia Popola Marŝo kiu eliris el Nizo : pied-irantoj el Francio, Belgio, Hispanio, Italio kaj Grekio kunvojaĝantaj por subteni ĉiujn batalantajn popolojn, kaj kune pritrakti, internacie, ĉiujn siajn problemojn. La marŝo, survoje, helpis starigi popolajn asembleojn, kies precipa celo estas la esprim-libereco, por reakiri la politikan agad-kampon per kunvenoj, interŝanĝoj de atestoj kaj demandoj, kaj por instigi individuan kaj kolektivan pripensadon cele al la ekapero de alternativoj al la formortanta Kapitalismo.

La Agoro

Ĉi tiu renkontiĝo estas la rezulto de historia revolucia situacio, kiu estas senprecedenca pro ĝia tutmonda karaktero. Kio unuigas nin estas la klopodo kompreni la kialojn de ĉi tiu drameca situacio kaj la necertan estontecon al kiu ĝi gvidas nin, kaj la komuna penado realigi iun signifo-plenan socian ŝanĝon kaj atingi veran transformadon de la socia konscio.

La celo de ĉi tiu renkontiĝo estas la kunordigo de ĉi tiu naskiĝanta tutmonda revolucia movado, per la disvolviĝo de iu reto kiu permesus al ni konstrui socion kiu prioritatigas vivon super ekonomiaj aŭ politikaj aferoj.

Ni batalas por la starigo de senpera demokratio, fondita sur la principo de horizontaleco, kaj celanta fronti la decid-povon de la tiel nomata "reprezenta demokratio", kiu estas finfine regata de la potenco de la tutmonda financa spekulado.

Ĉio ĉi nepre baziĝas sur nova percepto de la spaco kaj la tempo, kaj aparte sur la reakirado de la publika spaco kiel loko por ĉiutaga vivo, konstanta dialogado, arta kreado kaj esprim-libereco, memmastrumata kaj naturamika spaco.

Nia sinteno estas paca, sed firma kaj decida. Ni instigas al civila malobeado, bazanta niajn agadojn ne sur ties laŭleĝeco aŭ kontraŭleĝeco, sed prefere rilate al ties justeco aŭ nejusteco.

Ĉi tiun agoro-semajnon svarmos sur la ĉefurbaj stratoj debatoj kaj proponoj, multaj temaj forumoj, surstrataj agadoj, spektakloj, kulturaj aktivadoj, laborgrupoj, migrantaj asembleoj kaj esplorcentroj.

Anglalingva originalo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio