Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 05an de septembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 5an de septembro

La 3an de septembro okazis packunveno fare de “Societo de Naŭa Artikolo de la Japania Konstitucio”, kies ĉefo mi estas. Ĉi-foja kunveno konsistis el du prelegoj ; “Mia hejmloko estas ene de la ‘avertita’ urbo” de s-ino Harigai Ĵunko, emerita instruistino, kaj mia raporto pri la vizito al damaĝitaj regionoj. Hodiaŭ mi raportos ŝian prelegon.

Mia hejnurbo estas la urbo Namie apud la Nuklea Centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Tiu urbo havis 20 908 loĝnatojn, el kiuj mortis 128 kaj malaperis 55 en la tertremo kaj la cunamo. 600 domoj laŭ la marbordo estis detruitaj per la cunamo, do du tagojn poste la urba funkcio translokiĝis al la montara distrikto, kaj pli poste pro radioaktiveco, al la urbo Nihonmacu. La urbo fariĝis danĝera pro radioaktiveco, tial 40% de la loĝantoj nun loĝas ekster la urbo.
En la urbo loĝis miaj 96-jara patrino, mia fratino kaj ŝia edzo. La 12an, unu tagon post la tertremo, mi telefonis al ili, sed neniu respondis. Post unu semajno mi trovis mian fratinon kaj ŝian edzon, sed ne mian patrinon, kiu loĝis en maljunulejo. La 20an mi fine trovis ŝin en la maljunulejo situanta en la fora montara distrikto de la urbo Aidu. Tien rifuĝis multaj maljunuloj, tial mankis litoj kaj ili devis dormi en la koridoro kiel en la ambulanco. Ŝi estis demenca, sed frontante al tiu serioza situacio, ŝi normaliĝis. Ŝi diris, ke ŝi iros ien ajn por vivi, kaj nun ŝi loĝas en la urbo Kaŭasaki najbara de Tokio. Tamen male de mia patrino, troviĝis multaj maljunuloj, kies mensstato plimalboniĝis.
Edzino de mia frato diras, ke ŝi nepre revenos hejmen en la urbo Namie. Multaj miaj konatoj, ĝenerale maljunaj, same diras : “Sen loĝantoj la urbo fariĝos neloĝebla, pro kio ni, pli ol 60-jaraj, revenos kaj tenos la hejmon en la bona stato, kaj post 50 jaroj ni revenigos niajn genepojn”.
Post la katastrofo mi estis malkontenta kaj kolera pro la registaro kaj TEPCO, kiuj ĉiam mensogas kaj kaŝas la veron, sed kiam mi aŭdis, ke la sake-farejo de la urbo decidis rekomenci produktadon, al mi revenis kapablo senti malĝojon kun larmoj. Mia kolero iom kvietiĝis, sed mi ankoraŭ suferas pro sencdiferenco inter mi kaj tiuj, kiuj ne rekte suferas pro la nuklea akcidento.
Eksteraj homoj provas kuraĝigi la suferantojn per la vorto kiel “Ganbare” (Strebu ! Tenu vin forte !”), sed ĉiun fojon, kiam mi aŭdas tiun vorton, mi pensas, ke tiu vorto ne kongruas kun mia sento. La plej grava afero nun estas, ke ni ne forgesu la malĝojon, ni frontu al tiu malĝojo kaj ni insiste parolu pri aferoj, kiujn ni perdis, kaj tiamaniere ni havu komunan senton kun la suferantoj.
Antaŭ 17 jaroj, nome en 1994, poeto Ŭakamacu Ĵootaroo antaŭvidis la hodiaŭan okazintaĵon jene :

Nun troviĝas pli ol 50 nukleaj reaktoroj en Japanio. Tiu nombro estas enorma. Kaj kvinono de tiuj funkcias inter 10-kilometra zono en nia distrikto. En tiu malgranda tereno TEPCO nun planas konstrui aliajn du reaktorojn. Al ni ĉiuj estas klare, kio tio signifas. Ni devas imagi pereigan aferon okazi en niaj urboj, same kiel en Ĉernobil. _ Ni devas demandi nin, ĉu ni povos akcepti tiun kiel nian propran aferon. Tio ne signifas, ke ni mortos momente, neniam komprenante, kio okazas al ni. Tio signifas jenajn aferojn :
Ni devas forlasi nian hejmlokon, nian kutimon, nian domon, niajn kampojn kaj ĉiun posedaĵon, al kiuj ni, niaj gepatroj, geavoj kaj prauloj, de generacio al generacio, kutimiĝis. Ni perdos laboron, ni ne rajtos reveni hejmen dum 10 jaroj, 20 jaroj aŭ pli longe, loĝante en fremda loko, kaj familianoj povos apartiĝi. Tia situacio okazos al cent mil homoj aŭ ducent mil homoj. Mia tia imago ne estas senbaza, mi imagas surbaze de la realo de Ĉernobil.

Vesperon de la 13a de aŭgusto al mi revenis memoro pri mia juneco jene :

Dezertaj montoj kaj riveroj sen la loĝantoj
Kune kun montoj, el kiuj fluas riveroj,
kune kun maro, al kiu tiuj riveroj enfluas,
homoj povas vivi.

Abunde fluas riverakvo,
Rapide kreskas rizplantoj en la kampoj.
Mi biciklas al la fiŝvendejo laŭ la marbordo,
“Kion vi havas hodiaŭ ?”
En la akvujoj kaj en la kestoj
vidiĝas skombroj, sepioj, sairoj kaj aliaj fiŝoj.
Krude, boligite, rostite, ĉiamaniere kuirite
ili estas bongustaj.

Ventoj el la maro estas freŝaj,
tial ni ne bezonis elektran ventumilon,
ne ekzistis tiutempe klimatiziloj.

Ĉijo-njo, kurbiĝnta maljunulino, donas al mi
tomatojn, kukumojn kaj kukurbojn
produktitajn en sia kampo,
“Mi sentas min agrabla, laborante en la kampo,” ŝi diras.

En julio ventoj transsendas sonojn de flutoj kaj tamtamoj
ludataj de junuloj preprantaj sin por Bon-danco
okazonta vesperon de la 15a de aŭgusto.

La 13a de aŭgusto estas la unua tago de Bon.
Infanoj, vestante sin per somera kimono kun zono,
tenas malgrandan lanternon en sia mano,
ĉiuj familianoj vizitas siajn familiajn tombojn.
“Bruligu incenson al la tombo de nia eksa reĝo Sooma !”
Tomobojn de la prauloj ni lumigas ruĝe
per lanterno unu metron longa
per lanterno granda kaj ronda,
ni invitas spiriton de niaj geavoj, gepatroj, gefratoj,
ili revenas al nia mondo en ruĝe bruligantaj flamoj.

En la distrikto en la “avertita” zono,
ne troviĝas loĝantoj,
nun kreskas herboj kaj herbegoj,
domoj malbonodoras netolereble pro bestaj fekaĵoj.

Dum tiu-ĉi Bon, neniu bruligas fajron,
kiamaniere en tiu mallumo niaj prauloj povos reveni hejmen ?
Malĝojo de la vivantoj,
ĝemadoj de la mortintoj,
vagadas sub la ĉielo karega al ni.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio